SEARCH...:


recently watched....:
  • Angla [eo]
  • 岩美郡 [ja]
  • Algėrds Brazausks [bat-smg]
  • 録音風物誌 [ja]
  • Bėrželė 17 [bat-smg]
  • ADA [gl]
  • 影武者 (映画) [ja]
  • .jm [tr]
  • Aksiomiko [eo]
  • Antanas Merkīs [bat-smg]
  • ե饤֥륯S [ja]

  • jetzt mitverdienen


    Der freche Erotikshop!
    02 Logo 120x60

    Party Explosion - Click here!
    Final Fantasy III DS game

    Miller Brothers, Click here!
    www.easycar.com
    Estate
    Win a Supercar of your dreams........make Summer special this year

    00003 ORION - Logo
    Fancy a hot adventure? More fun for HIM and HER – Shopping at PABO.com!

    LANGUAGE: ar | id | bg | ca | ceb | cs | da | de | et | en / / | es | eo | fr | gr | he | hr it | ko | lt | hu | nl | ja | no | pl | pt | ru | ro | sk | sl | sr | fi | sv | te | tr | uk | zh

    Angla lingvo

    El Vikipedio

    (Alidirektita el Angla)
    Saltu al: navigado, serĉo
    Angla lingvo
    Parolata en: Unuiĝinta Reĝlando, Usono, Kanado, Aŭstralio, Filipinoj, Nov-Zelando, Sud-Afriko, kaj Singapuro, inter aliaj britaj ekskolonioj.
    Denaskaj parolantoj: 375 milionoj
    Dualingvo por: 375 milionoj
    Fremdlingvo por: 750 milionoj
    Genetika klasifiko: Hindeŭropa

     Ĝermana
      Okcidentĝermana
       Angla

    Oficiala statuso
    Oficiala lingvo de: 19 landoj, kaj kvazaŭ-oficiala en pluraj aliaj
    Reguligita de: Neniu, tamen la OED estas grava
    Lingvaj kodoj
    ISO 639-1: en
    ISO 639-2: eng
    SIL: ENG
    Specimeno
    La Patro Nia:
    Tradicia (1611):

    Our Father who art in heaven,
    Hallowed be thy name.
    Thy kingdom come.
    Thy will be done in earth, as it is in heaven.
    Give us this day our daily bread.
    And forgive us our trespasses, as we forgive those who trespass against us.
    And lead us not into temptation, but deliver us from evil.
    For thine is the kingdom,
    The power and the glory,
    For ever and ever.
    Amen.

    La angla lingvo estas ĝermana lingvo (kun granda influo ankaŭ de latinidaj vortoj), kiu evoluis en Anglio de la anglosaksa lingvo al la meza angla lingvo por finfine formi la modernan anglan lingvon. Ĝi estas la gepatra lingvo de 309 al 380 milionoj da parolantoj, precipe loĝantaj en Britio (Brita anglo) kaj ties eksaj kolonioj kiel Usono (Usona anglo), Irlando, Kanado, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj multaj landoj en Karibio. Ĝi estas oficiala lingvo de 71 landoj tuttere, kiel Barato, PakistanoSud-Afriko kie la angla estas uzita kiel unua aŭ dua lingvo.

    La angla ankaŭ estas la plej uzita lingvafrankao kaj la plej lernita fremdlingvo tuttere. Tiun fenomenon kaŭzis ĉefe la disvastiĝo de la brita imperio, kaj poste la kreskinta ekonomika kaj kultura influo de Usono depost la Dua Mondmilito. En 2000, oni taksas ke la angla estas lernita kaj parolata de pli ol unu miliardo da homoj. Ĝi estas la ĉefa lingvo de la interreto.

    La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UNO kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de la EU: kvankam multaj dokumentoj de la EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, eĉ aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj.

    Enhavo

    [redakti] Facileco

    Unuflanke, la angla estas facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Pro tio, tamen, vortordo estas malpli libera, ol en lingvoj kun pli da finaĵoj. Ne estas simpla afero, ŝanĝi vortordon por emfazo sen ŝanĝi la signifon de la frazo.

    Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj. Neatendite, la ĉina havas similajn problemojn por alilingvanoj.

    Esperanta literaturo en la angla: Sufiĉe multe da angla literaturo estis esperantigita, sed ne multaj verkoj originale skribitaj en Esperanto estis ĝis nun eldonitaj en angla traduko. La aŭtorino Anna Löwenstein verkis sian romanon La ŝtona urbo kaj en la angla kaj en Esperanto. Kelkaj anglaj versioj de poemoj de Kálmán Kalocsay estas inkluditaj en la kompilaĵo En nacia vesto de Ada Csiszár, Budapesto 2004. Angla traduko de la ĉefverko de William Auld, La infana raso estas publikigita sur la retpaĝoj de la Esperantlingva verkista asocio [1]. Ĉar la angla estas hodiaŭ la plej disvastigita lingvo tutmonde, kredeble ĝi estas plej utila vehiklo por informi grandan parton de la homaro pri Esperanto kaj ĝia kulturo.

    [redakti] Statistikoj

    Malhela bluo: angla parolita kiel gepatra lingvo
    Hela bluo: angla parolita kiel dua lingvo.


    Laŭ Encyclopædia Britannica, almenaŭ 16 nacioj enhavis pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990 :

    1. 223,900,000 Usono
    2. 60,000,000 Niĝerio
    3. 53,300,000 Britio
    4. 32,000,000 Filipinoj
    5. 21,000,000 Barato1
    6. 16,000,000 Kanado
    7. 14,800,000 Aŭstralio
    8. 5,500,000 Malajzio
    9. 3,700,000 Tanzanio
    10. 3,500,000 Sud-Afriko
    11. 3,300,000 Irlando
    12. 3,200,000 Nov-Zelando
    13. 2,700,000 Liberio
    14. 2,300,000 Jamajko
    15. 1,200,000 Trinidado kaj Tobago
    16. 1,000,000 Singapuro

    1 Laŭ la barata popolnombrado de 1991 ĉ. 90 milionoj (~ 11%) de la enloĝantoj diris, ke ili scipovas la anglan kiel la unuan, duan aŭ trian lingvon ( http://www.censusindia.net/cendat/language/table4_E.PDF ).

    Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu nacio. Ekzemple, Kenjo, Pakistano kaj Bangladeŝo, ĉiu probable havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj angloparolantoj ne estas en la supraj nombroj.

    [redakti] Famaj aŭtoroj de la angla

    [redakti] Vidu ankaŭ

    [redakti] Eksteraj ligiloj

    •  http://www.englishtenseswithcartoons.com
    •  http://dictionary.cambridge.org
    •  Re-Romanization of English
    •  More than 20000 English words recorded by a native speaker

    Pluraj vortaroj en la katalogo DMOZ

    Wikipedia
    Vidu la artikolojn de la



    Change language: All | الرربية | Bahasa Indonesia | Български | Català | Cebuano | Ħesky | Dansk | Deutsch | Eesti | English | Español | Esperanto | Français | עברית | Hrvatski | Italiano | 핶국어 | Lietuvių | Magyar | Nederlands | 旡涬語 | Norsk (bokmál) | Polski | Português | Русскиб | Română | Slovenčina | Slovenščina | Српски / Srpski | Suomi | Svenska | తెలుగు | Türkçe | УкраїнсѦка | 中文

    Autorem skryptu AdWiki v0.8 (2007) jest husky83
    Wikipedia jest zarejestrowanym znakiem towarowym Wikimedia Foundation
    Wszystkie materiały pochodzą z Wikipedii, obięte są licencją GNU Free Documentation License