SEARCH...:


recently watched....:
  • Hispanio [eo]
  • 黒壁スクエア [ja]
  • 1951 [jv]
  • Lengua danese [lij]
  • 91 Aegina [pl]
  • Strona Głśwna [pl]
  • Kalkulilo [eo]
  • Image:Luther-altes-Testament.jpg [nrm]
  • 755 [en]
  • 02588 [ksh]
  • 北村正哉 [ja]

  • jetzt mitverdienen


    Der freche Erotikshop!
    02 Logo 120x60

    Party Explosion - Click here!
    Final Fantasy III DS game

    Miller Brothers, Click here!
    www.easycar.com
    Estate
    Win a Supercar of your dreams........make Summer special this year

    00003 ORION - Logo
    Fancy a hot adventure? More fun for HIM and HER – Shopping at PABO.com!

    LANGUAGE: ar | id | bg | ca | ceb | cs | da | de | et | en / / | es | eo | fr | gr | he | hr it | ko | lt | hu | nl | ja | no | pl | pt | ru | ro | sk | sl | sr | fi | sv | te | tr | uk | zh

    Hispanio

    El Vikipedio

    Saltu al: navigado, serĉo
    España
    Hispanio
    Flago de Hispanio Blazono de Hispanio
    Nacia himno: Marcha Real (Marcha Granadera)
    Nacia devizo: Plus Ultra (plu preter)
    Lokigo
    Bazaj informoj
    Ĉefurbo Madrido (3.162 mil)
    Ĉefa(j) lingvo(j) hispana, kataluna, galega, valencia, eŭska
    Plej ofta(j) religio(j) plejparte katolikoj, tamen ne estas oficiala ŝtatreligio.
    Areo
     % de akvo
    504.782 km²
    1,04%
    Loĝantaro 45,1 miliono
    Loĝdenso 89,4/km²


    Horzono UTC+1 (en somero +2)
    Interreta domajno .es
    Landokodo ES
    Telefona kodo 34
    Politiko
    Politika sistemo konstitucia monarkio
    Ŝtatestro reĝo Johano Karlo la 1-a
    Ĉefministro José Luis Rodríguez Zapatero
    Nacia tago 12a de oktobro
    Sendependiĝo 1492
    Ekonomio
    Valuto Eŭro





    HispanioHispanujo estas sudokcidenta eŭropa lando, kiu kune kun Portugalio kaj Ĝibraltaro dividas inter si la Iberian duoninsulon. La latina nomo "Hispania" hipoteze venas de Fenica lingvo signifante "kunikla lando"; en la moderna hispana lingvo ĝi nomiĝas "España" [proksime espanja].

    Enhavo

    [redakti] Ĝeneralaj informoj

    Hispanio inkluzivas la insulojn Balearaj kaj Kanariaj, la enklavo Llivia kaj nordafrikaj havenurboj Ceŭto kaj Melilio.

    La leĝdona organo estas la Ĝeneralaj Kortesoj, konsistanta el Senato (256 membroj) kaj Kongreso (350 membroj).

    [redakti] Ĉefaj urboj

    Vidu ankaŭ: Listo de urboj de Hispanio

    [redakti] Administra divido

    [redakti] Aŭtonomaj komunumoj

    [redakti] Loĝantaro

    El 46.063 mil (2008): 17,21 % andaluzoj, 14% katalunoj, 6% galegoj, 2% eŭskoj.


    [redakti] Administra organizado

    Pli detalajn informojn legu en jena artikolo : Administra organizado de Hispanio

    [redakti] Lingvoj

    Pluraj lingvoj estas parolataj en Hispanio. Inter ili estas:

    Vidu: Lingvoj de Hispanio

    [redakti] Geografio

    La ĉefaj riveroj estas Minjo (*), Doŭro (*), Taĵo (*), Gvadiano (*), Gvadalkiviro, Ebro, Júcar, Segura kaj Turia.

    (*) = fluanta ankaŭ tra Portugalujo

    Kaj sekve estas mapo de la hispanaj "aŭtonomaj komunumoj":

    Mapo de aŭtonomaj komunoj

    La mapo de Hispanio

    [redakti] Naciaj Parkoj


    [redakti] Historio de Hispanio

    Pli detalajn informojn legu en jenaj artikoloj : Historio de Hispanio, Hispanio:Esperanto-movado

    [redakti] Prahistorio

    Ĝi jam estis loĝata de t.n. Homo antecessor, kiel montras la elfosaĵoj de Atapuerca. La norda marbordo estis unu el la centro de paleolitika Franca-Kantabrika arto, plej brile en pentraĵoj en groto Altamira.

    [redakti] Antikva epoko

    Ĝi estis loĝata de iberoj, keltoj kaj ties mikso keltiberoj. La hispanaj minejoj altiris komercon de fenicoj kaj poste kartaganoj kaj helenoj. Responde al la orientmediteranea influo, aperas hierarĥia civilizo Tartezo en la sudo.

    (fruaj jarcentoj aK): La Romia Respubliko konkveras Iberion, kiu fariĝas provinco de la imperio nome Hispania. Iom post iom, la indiĝenaj lingvoj de la regiono (ĉefe keltaj kaj iberaj), escepte de la praeŭska, anstataŭiĝas per la vulgara latina lingvo kaj malaperas. La lokaj dialektoj de la vulgara latino poste fariĝas la latinidaj lingvoj hispana, portugala, galega, kataluna, ktp. Hispanio kristaniĝas kiel la cetera imperio, sekvante romkatolikismon en la sekvaj skismoj.

    409-419: Dum la malfortiĝo de la okcidenta romia imperio, en Hispanion migras Visigotoj (okcidentaj Gotoj), suevoj, alanoj kaj vandaloj. Venkas la Visigotoj, kies ĝermana lingvo, la gota lingvo, iom influas la naskiĝantan hispanan. Ili regas tri jarcentojn, ĝis la alveno de la araboj.

    [redakti] Mezepoko

    711: La araba imperio venkas Hispanion, kiun ili nomis al-Andalus. Malgrandaj kristanaj reĝlandoj kaj graflandoj aperos en la nordo.

    900-oj: Islama Hispanio sendependiĝas de la tiama kaduka araba imperio. Alta araba kulturo floras en Kordovo.

    1236: Kristanoj rekonkeras Kordovon

    1248: Kristanoj rekonkeras Seviljon.

    1479: Geedzoj Fernando la 2-a de Aragono kaj Izabel la 1-a de Kastilio unuigis siajn du grandajn regnojn, kaj formis la modernan regnon de Hispanio. Komenciĝis la dinastioj de la Hispanaj reĝoj.

    [redakti] Moderna epoko

    1492: La gereĝoj sendas ekspedicion trovi okcidente marvojon al Orienta Azio por eviti la portugalan monopolion je komerco tra la ĉirkaŭ-afrika vojo. Navigisto Kristoforo Kolumbo neniam atingas Cipangon sed anstataŭe eltrovas Amerikon. Antonio de Nebrija verkis la unuan gramatik-libron pri moderna eŭropa lingvo, la hispana. La kastiliaj soldatoj konkeris la lastan islaman urbon en la duoninsulo, Granado. Nekristanigitaj judoj estas forpelitaj (sefardoj). Ili, tamen, konservos la judhispanan lingvon.

    1494: La Traktato de Tordesillas: La papo dividas la ekster-eŭropan mondon inter Hispanio kaj Portugalio: okcidente al Hispanio, oriente al Portugalio. Portugalio akiris la nunan Brazilon sed ricevis la malpli favoran gajnon, ĉar la tiam nekonata landamaso de Norda Ameriko troviĝas tute en la hispana terpecaro.

    Jarcentoj 16-a kaj 17-a: Hispana imperio sub la kontrolo de la Habsburga dinastio.

    Jarcento 18-a: Ekregado de la dinastio Burbona.

    [redakti] Nuntempa epoko

    Jardekoj 1800-aj: Post la malvenko de Napoleono la 1-a de Francio, la amerikaj kolonioj de Hispanio komencas revolucii kaj sendependiĝi.

    1898: Post eksplodo de la usona militŝipo USS Maine en la haveno de Havano, Kubo (tiam hispana kolonio), Usono ekmilitas kontraŭ Hispanio kaj forprenas ĝiajn koloniojn Kubo kaj Puerto-Riko en la Karibeo kaj Gvamo kaj Filipinoj en la Pacifiko. (Hispana-usona milito)

    1931: La reĝo Alfonso la 13-a (avo de la nuna reĝo) forlasas la landon pro la venko de la respublikanistoj kaj socialistoj en la lokaj balotadoj je aprilo. Hispanio iĝas respubliko.

    1936-1939: Hispana Enlanda Milito. La faŝistoj venkas la respublikanojn.

    1939-1975: Diktatoro Francisco Franco regas Hispanion.

    1975-: Post la morto de Franko, reĝo Johano Karlo la 1-a fariĝas la nova ŝtatestro, kaj gvidas Hispanion al demokratio.

    1982: Unua socialisma registaro ekde la Enlanda Milito (kun Felipe González kiel ĉefministro).

    1986: Hispanio aniĝas EEK-n.

    2004: Teroristoj bombis fervojajn stacidomojn en Madrido. 190 mortis kaj 1 450 vundiĝis.

    [redakti] Ceteraj informoj

    [redakti] Esperanto en Hispanio

    Vidu Esperanto-movado en Hispanio


     
    Aŭtonomaj Komunumoj de Hispanio
    Flag of Spain

    Andaluzio | Aragono | Asturio | Balearoj | Ekstremaduro | Eŭskio | Galegio | Kanarioj | Kantabrio | Kastilio kaj Leono | Kastilio-Manĉo | Katalunio | Madrida Regiono | Murcia Regiono | Navaro | Rioĥo | Valencilando |
     
    Aŭtonomaj urboj: Ceŭto | Melilo
     
    Aliaj teritorioj: Chafarinas, Vélez de la Gomera, Alhucemas



    [redakti] Vidu ankaŭ

    [redakti] Aliaj projektoj

    [redakti] Eksteraj ligiloj

    •  http://www.administracion.es
    •  http://www.cia.gov/cia/publications/factbook/geos/sp.html
    •  http://www.spainmaster.com
    •  http://www.senado.es
    •  http://www.mijasrealestate.com
    •  http://www.hiperprop.com
    •  http://www.arribaestates.com
    • Hektor Alos i Font: HISPANIO: Amarega venko el Monato (gazeto) (2004/05, p. 12).
    • Hektor Alos i Font: Intervjuo pri la terorista atenco de la 11a de marto 2004 el Agentejo Mondo (19an de marto 2004).
    •  http://ave.cervantes.es Lerni la hispanan rete, Instituto Cervantes.

    Change language: All | الرربية | Bahasa Indonesia | Български | Català | Cebuano | Ħesky | Dansk | Deutsch | Eesti | English | Español | Esperanto | Français | עברית | Hrvatski | Italiano | 핶국어 | Lietuvių | Magyar | Nederlands | 旡涬語 | Norsk (bokmál) | Polski | Português | Русскиб | Română | Slovenčina | Slovenščina | Српски / Srpski | Suomi | Svenska | తెలుగు | Türkçe | УкраїнсѦка | 中文

    Autorem skryptu AdWiki v0.8 (2007) jest husky83
    Wikipedia jest zarejestrowanym znakiem towarowym Wikimedia Foundation
    Wszystkie materiały pochodzą z Wikipedii, obięte są licencją GNU Free Documentation License