Esperanto-gazeto
El Vikipedio
Esperanto-Gazeto estas periodaĵo (tradicie, sed malprecize nomita gazeto) aŭ en Esperanto aŭ en alia lingvo pri Esperanto. Kelkfoje oni inkluzivas ankaŭ alilingvajn periodaĵojn, kiuj dum certa tempo publikigis regulan rubrikon skribitan en Esperanto. Kontraŭ la bibliografia kutimo en bibliotekoj oni tradicie ne inkluzivas publicaĵojn kun longa aper-ritmo kiel jarlibroj, kongres-libroj, regule aperantaj adres-libroj k.s.
La terminoj por Esperanto-periodaĵoj forte varias, ekzemple "letero", "folioj", "informilo", "cirkulero", "gazeto", "revuo", "ĵurnalo", "magazino" k.a. La uzo ofte estas malpreciza. Tiu ĉi artikolo pro tio ne distingas periodaĵojn laŭ tiuj kategorioj.
De la unua Esperanto-periodaĵo "La Esperantisto" aperis pli ol 10.000 titoloj de tre malsama amplekso, enhavo, daŭro kaj kvalito (vd. la bazan literaturon malsupre). Plej multaj nur mallonge aperis, la averaĝa daŭro estas ĉ. 5 jaroj.
[redakti] Klasifikoj
Oni povas klasifiki Esperanto-periodaĵojn laŭ multaj aspektoj, ekzemple laŭ:
- temo: ekzemple literatura, faka, movada, politika, prireligia, porjunulara / porinfana k.m.a.
- eldonisto: ekzemple (internacia aŭ nacia) Esperanto-organizaĵo, komerca Esperanto-entrepreno, ekstermovada instanco kiel ŝtata informejo k.m.a.
- redaktoroj: periodaĵo de unuopulo aŭ de skipo
- grado de profesieco: amatora, profesia
- ankoraŭ aperanta / malaperinta
- aper-ritmo: regula / laŭokaza, taga, semajna, monata, du-, tri- aŭ sesmonata
- aper-periodoj: ekzemple frua Esperanto-gazetaro (antaŭ la unua mondmilito), intermilita periodo, 1950-aj jaroj k.m.a.
- eldon-loko: laŭ landoj, regionoj, urboj ktp.
- eldon-formo: manskribita, stencilita, kopiita, presita, elektronika, reta ktp.; kun aŭ sen ilustraĵoj
- grado de prilaboriteco: ekzemple kun aŭ sen jarindekso, registrita aŭ ne en elektronikaj bibliografioj ktp.
[redakti] Ŝanĝo de la gazetara merkato
La "merkato" de Esperanto-periodaĵoj ĉiam estis ŝanĝema kaj ekzistas nur malmultaj konstante dum multaj jaroj aperintaj gazetoj, kiel ekzemple Heroldo de Esperanto aŭ Monato. Dum la lastaj jaroj malaperis pluraj konataj periodaĵoj. Post la kolapso de la iama soveta bloko en 1989/1990 malaperis preskaŭ ĉiuj periodaĵoj el tiuj landoj, post kiam la antaŭaj ŝtataj subvencioj forfalis (tipa ekzemplo estas Hungara Vivo). Sed ankaŭ en "okcidentaj" landoj ĉesis aperi periodaĵoj kun eĉ jardekojn longa tradicio kiel ekzemple "La Brita Esperantisto" de la tiea Esperanto-organizo aŭ "La Espero" de la Sveda Esperanto-Federacio. La laborista Esperanto-gazetaro hodiaŭ estas multe malpli forta ol en la 1930-aj aŭ 1950-aj jaroj. Pri la kialoj ne jam ekzistas tute klara bildo. Rolon povas ludi ebla malfortiĝo de landaj kaj aliaj Esperanto-organizoj, sed ankaŭ la kreskanta disvastiĝo de aliaj inform-kanaloj kiel la reto, e-poŝtaj dissendo-listoj ktp. Multaj gazetoj jam tute ne plu aperas en papera, sed nur en elektronika formo (ekzemple "El Popola Ĉinio"), aliaj havas eldonojn en ambaŭ formoj (ekzemple "Esperantologio", "Berlina informilo"), tria grupo ankoraŭ restas tradiciaj presitaj komunikiloj. Tio evoluo ne estas aparta fenomeno de la esperanta gazetaro, sed simile trafas ankaŭ la ekstermovadan.
[redakti] Konservado de Esperanto-gazetoj
La plej gravaj Esperanto-bibliotekoj ankaŭ kolektas kaj registras Esperanto-periodaĵojn, vd. apartan artikolon "Esperanto-bibliotekoj.
Konservado de Esperanto-gazetoj estas malfacila, kapital-intensa kaj urĝa tasko, ĉar dum preskaŭ cent jaroj ili estis presita sur acida papero, kiu kaŭzas, ke ĝi detruas ĝin mem kaj disfalas. Por savi ilin de pereo kaj facile alirigi ilin oni tial komenciĝis kopii aŭ skani Esperanto-periodaĵojn. Fine de 2008 estas precipe jenaj du projektoj:
[redakti] Baza literaturo
La faka literaturo pri Esperanto-periodaĵoj estas tiel ampleksa, ke ne eblas listigi ĝin iel komplete. Plej bazaj konsult-verkoj estas:
- 1992: Rondo Takács. Inventaro de planlingvistikaj periodaĵoj. Sant Pau D'Ordal: Hispana Esperanto-Muzeo 1992, 132 p.
- 1934: Katalogo de la Esperanto-Gazetaro. Jablonné n. Orl. 1934.
- 1929/1973: Bibliografio de Internacia Lingvo, Genève 1929, represo Hildesheim, New York 1973.
La plej facile konsultebla bibliografio de Esperanto-periodaĵoj estas
Jen listo de kelkaj Esperanto-periodaĵoj ordigita alfabete laŭ kategorioj, ignorante la artikolon "la". (Se vi skribas novan artikolon pri gazeto, bv. forigu la ekstervikipedian ligilon en ĉi tiu paĝo).
[redakti] Beletraj
- La Gazeto (papera revuo, sed ankaŭ rete : [1]) - La Gazeto, mondkultura revuo en Esperanto: eseoj, rakontoj, tradukoj, recenzoj, ktp.
- Komencanto - dumonata internacia papera revuo por komencantaj aǔtoroj kaj komencantaj esperantistoj. Vidu pli rete: [2]
- Literatura Foiro - dumonata kultura revuo en Esperanto
- Penseo, CN, beletra
[redakti] Fakaj
- Aŭroro (gazeto) (blinduloj)
- Dia Regno (protestanta)
- Dio Benu, gazeto de la Ĉeĥa IKUE-sekcio (katolika)
- Espero Katolika (parte ankaŭ rete: [3])
- Etnismo, revuo de la Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (la antaŭlasta numero rete legebla [4] tie ĉi)
- Hungara Fervojisto
- La Merkato revuo de Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF) ekde aŭgusto 1984
- Scienca Revuo (scienca)
[redakti] Tutmondaj
- Aveno - jara bulteno de Asocio de Verduloj Esperantistaj
- Esperanto, revuo de la UEA
- Eventoj - Eventoj, perantoj, servoj. Krome: Plena Kalendaro de Esperanto-aranĝoj, E-novaĵservo: ret-info, dokumentoj de UEA, ktp.
- Familia Esperanto - neregula cirkulaĵo de Rondo Familia
- Femina - socikultura revuo en Esperanto, ne nur por virinoj
- Heroldo de Esperanto - trisemajna informa gazeto pri la Esperanto-mondo
- Kajeroj el la Sudo Bulteno de la Hispana Asocio de Laboristoj Esperantistaj [5]
- Kontakto - Revuo de TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. UEA/TEJO, junulara
- La Juna Penso, organo de la Junulfako de SAT
- Laŭte!
- Le Monde diplomatique en Esperanto [6] - Esperanta eldono de la franca monatgazeto Le Monde diplomatique; ĉefredaktisto: Vilhelmo Lutermano; vd ankaŭ Monda Asembleo Socia (MAS).
- La KancerKliniko - politika, kultura, skandalema, ajnista.
- Monato - Internacia magazino pri kulturo, scienco, politiko kaj moderna vivo.
- Naturista Vivo
- Rok-Gazet' - pri muziko
- Sennacieca Revuo, jara kultura revuo de SAT
- Sennaciulo, [7], monata organo de SAT
- TEJO Tutmonde, UEA/TEJO, junulara
- Zajn' - revueto pri anarkiismo kaj alternativaj vivstiloj
[redakti] Afriko
- Inter ni [8] Malagasa reta kaj papera gazeto.
- KomACE de la Afrika Centro Esperantista, aperanta regule en la retpaĝo de Monda Asembleo Socia (MAS): [9]
[redakti] Ameriko
[redakti] Brazilo
[redakti] Kanado
- Alumeto [10], Kanado
- Juna alumeto [11], junulara
- La Riverego Bulteno de Esperanto-societo kebekia
[redakti] Kolombio
- Andaj Ondoj [12] - Oficiala ret-revuo de Kolombia Esperanto-Ligo.
[redakti] Meksikio
- Ni ĉiuj Bulteno de Meksika Esperanto-Federacio
[redakti] Usono
- La NASKa Fasko Bulteno dumkursara de NASK
[redakti] Azio, Oceanio
[redakti] Aŭstralio, Novzelando
[redakti] Ĉinio
- El Popola Ĉinio jam nur rete[15]- Magazino kun diversaj rubrikoj: novaĵoj pri Ĉinio kaj esperanta movado, ĝeneralaj informoj pri Ĉinio (kulturo, turismo, ktp.)
- Esperanto en Azio [http://www.asahi-net.or.jp/~wh4k-bnb/ - organo de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado(KAEM)
[redakti] Irano
[redakti] Israelo
- Israela Esperantisto [16] − revuo de Esperanto-Ligo en Israelo
[redakti] Japanio
- La Revuo Orienta(Japanlingva/Esperanta) - monata organo de Japana Esperanto-Instituto
- La Junuloj(Japanlingva/Esperanta) - du-monata gazeto de Japana Esperanto-Junularo
- La Movado - organo de Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj(KLEG) en Japanio
[redakti] Koreio
- La Espero el Koreio
- La Lanterno Azia(Korealingva/Esperanta) - monata organo de Korea Esperanto-Asocio
- Verda Voĉo(Korealingva/Esperanta) - du-monata gazeto de Korea Esperanto-Junularo
[redakti] Eŭropo
[redakti] Belgio
[redakti] Britio
[redakti] Ĉeĥio
[redakti] Finnlando
- Esperantolehti [17], [ nefunkcianta? ]
[redakti] Francio
- EsperantÒC, FR, okcitana, dulingva
- JEFO informas, junulara
- Le Monde de l'Espéranto
- Norda Gazeto (norda Francio)
[redakti] Germanio
- Vd. apartan artikolon Esperanto-gazetoj en Germanio
- Berlina informilo [18], Berlino
- Esperanto aktuell [19] - Deutsch/Esperanto - Gazeto de Germana Esperanto-Asocio - Zeitschrift des Deutschen Esperanto-Bundes
- Esperanto Gazeto [20], gazeto de la germana klubo Esperanto-Gruppe Unterweser (Esperanto-Grupo Subvisurgo)
- Esperanto Hamburg, gazeto de la Hamburga Esperanto-Societo, Germanio
- Kune [21], junulara
- Magdeburga folio
- Verda informilo [22], oficiala informilo de estraroj de Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio (LAMA) kaj Esperanto-Societo Neubrandenburg (ESN)
[redakti] Hispanio
- Boletín
- Eŭska Kverko (Vaskio)
- Gazeto andaluzia
- Kajeroj el la Sudo [23] - Bulteno de Hispana Asocio de Laboristoj Esperantistaj (HALE)
- Kataluna Esperantisto [24] - Oficiala organo de Kataluna Esperanto-Asocio, en la kataluna kaj Esperanto
- Nia voĉo, flugfolio de Madrida Esperanto-Liceo
[redakti] Irlando
- Nova Irlanda Esperantisto, oficiala organo de la Esperanto-Asocio de Irlando
[redakti] Italio
- L'Esperanto [25]
- Nova sento, junulara
[redakti] Kroatio
[redakti] Litovio
- Litova Stelo [27] - Oficiala organo de la Litova Esperanto-Asocio
[redakti] Nederlando
[redakti] Norvegio
- La norda lumo
- Norvega Esperantisto, oficiala organo de Norvega Esperantista Ligo
[redakti] Pollando
- Kedzierzyn-Kozle Kuriero de Esperanto [ nefunkcianta? ]
- Pola Esperantisto
[redakti] Svedio
[redakti] Svislando
- SESi - Svisa Esperanto-Societo informas, Informbulteno de SES, aperanta kvaronjare
[redakti] Rumanio
[redakti] Songazetoj
[redakti] Retgazetoj
- Amuze [30], distraj legaĵoj [ nefunkcianta? ]
- Aveno [31], Asocio de Verduloj Esperantistaj [32]]
- Ĉau! [33], retmagazino pri la ĉiutago
- Elektronika Bulteno de EASL [34]
- Esperantologio / Esperanto Studies [35]
- Esperanto-Ligo Ciberspaca [36] La kunigilo en eo
- La Fasko [37] - Faru, Amu, Subtenu, Kuraĝigu, Ofertu. La inicialoj donas la nomon de tiu reta revuo.
- Flandra Gazetara Elekto [38] - Novaĵoj tradukitaj.
- Forumo [39], LSG, samseksama
- Ĝangalo E-Portalo - Novaĵoj, magazino, forumo, pri Esperantujo kaj la tuta mondo.
- Ĝisdatigo, anarkisma
- Hilelisto [40]
- Interhelpo [41], Anarkiista esperanta bulteno
- Inter ni [42] Malagasa reta kaj papera gazeto
- Internacia gazeto organo de KatoDika Klubo
- Juna Amiko [43] - Internacia Esperanto-revuo de ILEI por lernejanoj kaj komencantoj
- Kiosko [44] - Virtuala gazetara kiosko kiu ebligas konsulti multege da diversaj magazinoj kaj gazetoj en diversaj lingvoj.
- Komentoj [45] La unua ĉiutaga Esperanto-ĵurnalo - Legantpaĝo, Kio okazas en la mondo? Tagaj eventoj en Svislando. Anoncoj, Movado, Sporto, Ŝercoj, Esperanto-Societo Zuriko.
- Komputora mondo [46], komputoroj, interreto
- La Krokodil' [47], informbulteno de EKC Tuluzo, dulingva (franca, esperanto).
- Kva!Kvak! [48] S
- Libera Folio - sendependa movada bulteno
- Lingva retgazeto, Boris Kolker
- Male [49] "malaktuale kaj malinterese pri movadaj mal- kaj okazoj"
- Monato - Internacia magazino pri kulturo, scienco, politiko kaj moderna vivo.
- Monda solidareco [50]
- Nun [51], aktualaj informoj pri esperanto, internacia
- La Ondo de Esperanto - Gazeto el Rusio. RU
- Penseo, CN, beletra
- Rok-gazet', muziko
- La skolta mondo [52] - Oficiala bulteno de Skolta Esperanto-Ligo kun retlegebla versio.
- Tefloro [53] -
- TEJO-aktuale - koncizaj novaĵoj pri TEJO
- Uzino [54], originala kaj tradukita beletro
- Le Verda Krabo - franclingva reta monatletero de JEFO
- Vola Püg' - Reta gazeto tute senpaga (sed ne ĉiam senpuga ;-) nur pri humuro kaj bildstrioj en Esperanto.
[redakti] Novaĵagentejoj
[redakti] Paperaj
- LabourStart [55] - Tutmonda sindikata novaĵservo en pluraj lingvoj.
- Ret-Info
[redakti] En la TTT
- Ĉilia Aero
- Eventeo http://eo.eventeo.net nova retejo esperantlingva pri la plej diverstemaj mondaj novaĵoj : politiko, ekonomiko, kulturo, natura medio, sciencoj, distraĵoj ktp...
- Heroldo komunikas - HeKo estas retagentejo je la servo de la establoj en aŭ apud la Pakto por la Esperanta Civito.
- Ĝangalo portalo
- en Indymedia-reto ekzistas du Esperantlingvaj (vidu la artikolon)
- Novaĵoj el Rusio (ne plu funkcianta)
- Raporto http://raporto.info/ tutnova liberverkita novaĵagentejo far esperantistoj el kaj pri la tutmondo
[redakti] Nacilingvaj/informaj
- El correo del esperanto, ES
- Esperanto-nyt [56], DK
- Esperanto-nytt [57], NO
- Esperantonytt [58], SE
- Horizontaal [59], NL
- Monate ĉe vi, ES
- Notícias interessantes do esperanto, BR
- Ökumenisches Esperanto-Forum [60], DE
- Tornado, PL - organo de Varsovia Vento
[redakti] Malaperintaj/ĉesintaj gazetoj
- Budapeŝta Informilo
- Debrecena Bulteno, HU (2003)
- Eventoj
- Fokuso
- Fonto
- Hungara Vivo
- Hungara Esperantisto
- Katolika Mondo
- Koncize
- Kooperativa Stelo
- Ktp!, de USEJ, la usona junularo - eksa
- La Nica Literatura Revuo
- La Paĝio, HU, iama junulara periodaĵo de HEJ
- PACO (revuo) revuo de Mondpaca Esperantista Movado (MEM)
- La pacaktivulo (bulteno) interna kommunikado de MEM
- Literatura Mondo
- Nova Civito
- Norda Prismo
[redakti] Historiaj Esperanto-gazetoj
Vidu ankaŭ la artikolon "Frua Esperanto-gazetaro"
Naciaj aŭ aliregionaj:
- Belga Esperantisto
- Bohema esperantisto
- Bohema Revuo Esperantista
- Germana Esperantisto
- Irlanda Esperantisto
- Lombarda Esperantisto
- Meksikaj revuoj
- Transalpa Esperantisto
Internaciaj, fakaj, politikaj:
- Lingvo Internacia
- Geologio Internacia
- Geografia Revuo
- Homo kaj kosmo
- Infanoj sur Tutmondo
- Internacia Literaturo
- La Nova Epoko
- La Nova Etapo
- La Nova Tago
- Literatura mondo
- Planlingvistiko
- Proleta Literaturo
[redakti] Eksteraj ligiloj
- http://www.dmoz.org/World/Esperanto/Nova%c4%b5oj/Gazetoj/ - Esperanto-gazetoj en DMoz
- http://eo.eventeo.net - Nova retejo esperantlingva pri diverstemaj mondaj novaĵoj (kulturo, politiko, sciencoj, ekonomiko, distraĵoj, ktp...)
- http://www.gazetejo.org/ - Esperanto-gazetoj rete legeblaj
- http://www.familienforschung-pabst.de/espgaz/listo.htm - germane pri iamaj Esperanto-gazetoj
- http://www.esperanto-gacond.ch/CDELI-periodajhoj-kolekto.html CDELI - Kolekto de periodaĵoj, ampleksa listo de Esperanto-gazetoj
| ESPERANTO | ||
|---|---|---|
| Historio • Movado • Universalaj Kongresoj • Esperanto-renkontiĝoj • Asocioj • Aktivuloj • Esperantistoj laŭ la nacieco | ||
| Komunumo • Kulturo • Literaturo • Muziko • Radiofonio • Filmoj • Verkistoj • Esperantologio • Kursoj | ||
| Portalo Esperanto | ||
| redakti | ||










































