Italio
El Vikipedio
| Repubblica Italiana Itala respubliko |
|
| Nacia himno: Il Canto degli Italiani | |
![]() |
|
| Bazaj informoj | |
|---|---|
| Ĉefurbo | Romo |
| Ĉefa(j) lingvo(j) | itala |
| Plej ofta(j) religio(j) | plejparte katolikoj |
| Areo % de akvo |
301 230 km² 2% |
| Loĝantaro | 58 milionoj |
| Loĝdenso | 196/km²
|
| Horzono | UTC+1 (en somero +2) |
| Interreta domajno | .it |
| Landokodo | ITA |
| Telefona kodo | 39 |
| Politiko | |
| Politika sistemo | Respubliko |
| Ŝtatestro | prezidento Giorgio Napolitano |
| Ĉefministro | Silvio Berlusconi |
| Nacia tago | 2a de junio (tago de la respubliko) |
| Sendependiĝo | 17a de marto 1861 |
| Ekonomio | |
| Valuto | Eŭro |
| Esperanto-movado | |
| Landa E-asocio | Itala Esperantista Federacio
|
Italio aŭ Italujo estas unu el la plej grandaj landoj de Eŭropo kaj historie ties plej avangarda regiono (inter -200 kaj 1500). Inter -300 kaj 300, la urbo-ŝtato Romo kaj poste la el ĝi evoluiĝanta Romia imperio konkeris (politike) per la glavo ĉiujn landojn apud la Mediteranea maro kaj inter 300 kaj 1000 Romo konkeris (religie) per la kruco la plejparton de Eŭropo. Inter 1400 kaj 1600 Italio estis la hejmlando de la Renesanco. Italio donis al Eŭropo la latinan alfabeton,lingvon,leĝaron kaj faris kristanismon la ĉefa religio de ĉi kontinento. Italio estas la lando de Cezaro, Cicerono, Vergilio, Danto, Giotto, Sankta Francisko, Leonardo da Vinci, Mikelanĝelo, Galileo, Antonio Vivaldi kaj multaj aliaj.
Enhavo |
[redakti] Historio
[redakti] Ĉefaj urboj
| Komunumo | Regiono | Provinco | Loĝantaro |
|---|---|---|---|
| Romo | Latio | Provinco de Romo | 2 718 768 |
| Milano | Lombardio | Provinco de Milano | 1 299 633 |
| Napolo | Kampanio | Provinco de Napolo | 973 132 |
| Torino | Piemonto | Provinco de Torino | 908 263 |
| Palermo | Sicilio | Provinco de Palermo | 663 173 |
| Ĝenovo | Ligurio | Provinco de Ĝenovo | 610 887 |
| Bolonjo | Emilio-Romanjo | Provinco de Bolonjo | 372 256 |
| Florenco | Toskanio | Provinco de Florenco | 364 710 |
| Bari | Apulio | Provinco de Bari | 322 511 |
| Catania | Sicilio | Provinco de Catania | 298 957 |
[redakti] Geografio
Vidu Apeninoj
[redakti] Religioj kaj lingvoj
- Religio: plejparte katolikismo, kun komunumoj de protestantismo, Judismo kaj Islamo
- Lingvo: la itala lingvo estas la oficiala lingvo de la ŝtato. En la provinco Bolcano estas samrajta, sed pli vaste parolata, la germana. En la regiono Aosta Valo estas samrajta la franca. Aliaj indiĝenaj malplimultoj, kun diversgradaj lingvaj rajtoj: slovena, greka, albana, sarda, okcitana, ladina. La plej gravaj novaj malplimultoj de eksterlanda deveno parolas la araban, la hispanan kaj la albanan.
[redakti] Regionoj
Italion konsistigas 20 regionoj: Abruzoj, Aosta Valo, Apulio, Basilikato, Emilio-Romanjo, Friulo-Venecio Julia, Kalabrio, Kampanio, Latio, Ligurio, Lombardio, Markioj, Moliso, Piemonto, Sardio, Sicilio, Toskanio, Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo, Umbrio kaj Veneto.
[redakti] Ceteraj informoj
- Loko: 42,5 No, 12,5 Or (okcidenta Eŭropo)
- Urbanoj: 67% (2000)
- Jara kresko: 0,09% (2000, takso)
- Naskoj: 9,13 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortoj: 9,99 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Migrantoj: 1,74 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortokvoto de beboj: 5,92 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
- Infanoj po virino: 1,18 infanoj naskita por virino (2000, takso)
- Meza vivodaŭro: 79,03 jaroj (75,85 viroj, 82,41 virinoj) (2000, takso)
- Alfabeteca: 98% (1998, takso)
- Registaro: parlamenta demokratio kun multaj malgrandaj partioj grupiĝintaj en du ĉefaj blokoj.
- Sendependo: la 17-an de marto 1861, kiel la regno de Italio, sed ne unuigita ĝis 1870. Antaŭe Italio longe estis dispecigita inter la papo, la germana imperiestro, lokaj princoj kaj urboj.
- Internaciaj Organizoj: UNO (1955), NATO (1949), EU (1950).
- Konstitucio: la 1-an de januaro 1948
- Korupteco: 4,8 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2004)
- Ekonomio: 267 Gsk (1998, takso) por kapo 4,63 ksk (1998, takso)
- Jara kresko: 1,3% (1999, takso)
- Inflacio: 1,7% (1999)
- Senlaboreco: 11,5% (1999, takso)
- Registara buĝeto: 191,2 Gsk (1999, takso)
[redakti] Esperanto-movado
Vidu: Historio de Esperanto en Italio
Aŭstrio •
Belgio •
Britio •
Bulgario •
Ĉeĥio •
Danio •
Estonio •
Finnlando •
Francio •
Germanio •
Grekio
Hispanio •
Hungario •
Irlando •
Italio •
Kipro •
Latvio •
Litovio •
Luksemburgo •
Malto •
Nederlando •
Portugalio
Pollando •
Rumanio •
Slovakio •
Slovenio •
Svedio
Iamaj aliĝontoj:
Kroatio •
Respubliko Makedonio •
Turkio
| Ŝtatoj en Eŭropo | |
|---|---|
| Albanio | Andoro | Aŭstrio | Belorusio | Belgio | Bosnio kaj Hercegovino | Bulgario | Ĉeĥio | Danio | Estonio | Finnlando | Francio | Germanio | Grekio | Hispanio | Hungario | Irlando | Islando | Italio | Kroatio | Latvio | Liĥtenŝtejno | Litovio | Luksemburgo | Malto | Moldavio | Monako | Montenegro | Nederlando | Norvegio | Pollando | Portugalio | Respubliko Makedonio | Rumanio | Rusio | San-Marino | Serbio | Slovakio | Slovenio | Svedio | Svislando | Turkio | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | Ukrainio | Vatikanurbo | |
| Dependaj teritorioj: Ferooj | Ĝibraltaro | |











































