Komputilo
El Vikipedio
Komputilo estas aparato, kiu aŭtomate per programoj prilaboras datumojn laŭ instrukcioj.
Plej vaste konataj estas persona komputilo (PK), tamen plej multekostaj kaj gravaj por progreso estas serviloj. Ekzistas ankaŭ multaj specoj de specialaj komputiloj, ekz ludkonzolo, bankaŭtomato.
La historio de la komputilo komenciĝis per kalkulmaŝinoj. 1822 Charles Babbage ellaboris Difference Engine kaj Analytical Engine (ĉefe por aŭtomate kalkuli kaj printi tabelojn de trigonometriaĵoj uzotajn de maristoj por navigado) en la jaro 1833, sed pro financaj kaŭzoj ne povis konstrui ilin.
La komputilo en la nuna formo komencis sian evoluon ekde 1941. Nun oni distingas komputilojn en plej vasta senco je analoga komputilo kaj cifereca komputilo.
Tradicie oni opinias, ke la plej grava parto de komputilo estas la aparataro (procesoro, printilo , komputilkorpo), tamen tiu vidpunkto estas tro unuflanka kaj ĝenerale erara. Komputilo sen programo (aŭ programaro) estas nenifaranta amaso de blatoj, icoj kaj aliaj elektraĵoj.
Eĉ pli, hodiaŭ eblas diri, ke ĝuste la evoluo de la programaro estas lokomotivo movanta komputikon laŭ vojo de progreso. La plej brila ekzemplo estas la komputila ludo. Ĝuste por la plej modernaj komputilaj ludoj estas projektataj kaj fabrikataj la plej modernaj hejmaj komputiloj (hejma komputilo) kaj ludkomputiloj. Plia gravega parto de komputilo estas flankaparataro. Eĉ eblas diri, ke nur danke al flankaparataro estas realigata plenvalora kunlaboro de homo kaj komputilo. Hodiaŭ ne eblas imagi komputilon sen ekrano, klavaro, muso aŭ stirstango. Ĝuste danke al vasta flankaparataro kaj pripensita programaro sukcesis senrea invado de komputiloj en ordinaran vivon. Ne eblas supertaksi la rolon de komputiloj en diversaj formoj (ekz MP3 -muzikiloj aŭ modernaj poŝtelefonoj) . En la scienco aktive kreskas komputiko, kiu penetris en ordinarajn sciencojn ne nur aparate, sed ankaŭ per ideoj kaj filozofio. Artoj, danke al komputilaj teknologioj (ekz elektronika muziko, komputila grafiko) kreskas kvazaŭ eksplode. La nuna ekonomiko plene dependas de komputilaj teknologioj (ekz e-komerco, komputila analizo de vendado k.s.). Eĉ inter la plej potencaj firmaoj gravan parton okupas firmaoj ligitaj kun komputiloj (ekz Mikrosofto, Sun k.a.). Tamen la nuntempa komputilo ankoraŭ ne estas la fino de la komputila evoluo kaj hodiaŭ oni parolas pri biokomputilo, kvanta komputilo kaj aliaj fantaziecaj aŭ baldaŭ realaj fenomenoj.
[redakti] La vorto
En la PIV de 1970 estis du apartaj vortoj: komputilo kaj komputero.
- Pri "komputilo" PIV diris: "Aparato, konsistanta el mezurilo pri ... unuoj aŭ kvantoj ...
- Pri "komputero" PIV diris: " ... elektronika aŭtomato, regata per programo, kiu efektivigas instrukciojn ...
En aliaj vortoj: la malnova PIV diris, ke komputi signifas nur nombri/adicii, kaj komputilo sekve signifas nur maŝinon, kiu nur nombras/adicias. Tial la malnova PIV vidis la neceson por aparta radiko ("komputero") por pli kompleka elektronika aŭtomato regata per programo. Kelkaj ankaŭ uzis la vorton komputoro anstataŭ komputero.
Sed en la praktiko la vorto "komputilo" ekuziĝis por tio, kion PIV nomis "komputero". Sekve (aŭ paralele) ankaŭ la signifo de la verbo "komputi" ŝanĝiĝis al la nuna signifo: "Solvi matematikan problemon aŭ prilabori datumon aplikante algoritmon, precipe en formo de programo". La nova PIV sekvis la ĝeneralan lingvouzon kaj ŝanĝis la difinojn de la vortoj "komputi" kaj "komputilo".
[redakti] Vidu ankaŭ jenon:
- Komputiko
- Operaciumo
- Komputika Sekureco
- Cifereca
- Persona Komputilo
- Interreto
- Komputila programado
- Komputila reto
- Video- kaj komputilludo
- Tekokomputilo
[redakti] Eksteraj ligiloj:










































