SEARCH...:


recently watched....:
  • Kontinento [eo]
  • ライタ・ラースロー [ja]
  • Montaro [eo]
  • Puna juro [eo]
  • 佐々木希 [ja]
  • Bihu [en]
  • Nacia himno [eo]
  • 富士吉田インターチェンジ [ja]
  • Pura matematiko [eo]
  • 211 [ksh]
  • Organika kemio [eo]

  • jetzt mitverdienen


    Der freche Erotikshop!
    02 Logo 120x60

    Party Explosion - Click here!
    Final Fantasy III DS game

    Miller Brothers, Click here!
    www.easycar.com
    Estate
    Win a Supercar of your dreams........make Summer special this year

    00003 ORION - Logo
    Fancy a hot adventure? More fun for HIM and HER – Shopping at PABO.com!

    LANGUAGE: ar | id | bg | ca | ceb | cs | da | de | et | en / / | es | eo | fr | gr | he | hr it | ko | lt | hu | nl | ja | no | pl | pt | ru | ro | sk | sl | sr | fi | sv | te | tr | uk | zh

    Kontinento

    El Vikipedio

    Saltu al: navigado, serĉo

    Kontinento estas granda masivo de la tera ŝelo, kiun la oceanoj disigas unu de alia kaj kiun oni povas trapasi, ne transirante maron. Rimarko: la termino “Kontinento” devenas de “Terre Continente”, t.e. seninterrompa tero. Ne ekzistas oficiala decido pri kiom granda devas esti insulo por esti rigardata "kontinento", kaj inverse; sed ĝenerale, oni taksas Groenlandon (2.175.600 km2)la plej grandan insulon kaj Aŭstralion (7.686.589 km2) la plej malgranda kontinento.

    Ili grandparte altiĝas super la marnivelo, dume periferioj (kontinentbretoj) troviĝas sur ĝi. Kontinentojn karakterizas t.n. kontinenta tipo de terkrustaranĝo je profundo de 35-70 km kun granito-metamorfa tavolo.

    En nuntempa geologia epoko ekzistas kontinentoj:

    1. Eŭrazio
    2. Nord-Ameriko
    3. Sud-Ameriko
    4. Afriko
    5. Aŭstralio
    6. Antarkto

    Malgraŭ la ĝusta difino de la termino “kontinento”, en multaj landoj oni konsideras ilian nombron diverse: 5, 6, 7. Iuj pensas ke Eŭropo kaj Azio estas memstaraj kontinentoj, kaj iuj, du aliajn kontinentojn Nord-Ameriko kaj Sud-Ameriko traktas kiel unu kontinenton. Kutime, tion kaŭzis konfuzo inter la du vortoj "kontinento" kaj "mondoparto": Dum Aŭstralio estas kontinento, Oceanio estas la mondoparto en kiu troviĝas kaj Aŭstralio, kaj insulego Nov-Gvineo, kaj insularoj Melanezio, Mikronezio kaj Polinezio.

    Jen komparaj ampleksoj de ĉiuj mondopartoj laŭ la surfaco (mln kv. km):

    Mondparto Surfaco
    mln kv.km
    Av. alteco
    m
    Maks. alteco
    m
    Eŭrazio 54,6 840 8848
    Azio 44,4 950 8848
    Eŭropo 10,2 300 4807
    Ameriko 42,5 650 6960
    Nord-Ameriko 24,2 - 6193
    Sud-Ameriko 18,3 - 6960
    Afriko 29,9 750 5895
    Antarkto 13,9 2200 5140
    Oceanio 8,9 340 5029

    Enhavo

    [redakti] Nombro de kontinentoj

    En diversaj lokoj de la mondo, homoj lernas malsame pri la nombro da kontinentoj. En Nord-Ameriko homoj pensas ke ekzistas 7 kontinentoj: Nord-Ameriko, Sud-Ameriko, Afriko, Eŭropo, Azio, Aŭstralio kaj Antarkto. En Sud-Ameriko, Eŭropo ili pensas ke ekzistas 6 kontinentoj: Nord-Ameriko kaj Sud-Ameriko estas nur unu (Ameriko). En Azio, ili pensas ke ekzistas 5: ili ne konsideras ke Antarkto estas kontinento.

    [redakti] Homa ŝanĝo de kontinentoj

    Laŭ la ĉi-supra difino, antaŭ du jarcentoj ekzistis teorie nur 4 kontinentoj: Ameriko, Aŭstralio, Antarkto kaj Afrik-Eŭrazio. Ĉar antaŭ la fosado de la Sueza kanalo (preta en 1869) kaj la Panama kanalo (preta en 1914), ja eblis sekŝue piediri de Afriko al Azio, kaj de Norda al Suda Amerikoj. Tiel, oni ne malpravas asertante, ke ĝis 1869 ekzistis 4 kontinentoj, 1869-1914 kvin, kaj ke Homoj pli efike ol geologio ŝanĝis la aspekton de la mondo.

    Vidu ankaŭ Nomoj de Kontinentoj, La limo inter Eŭropo kaj Azio, Malnova Mondo, Nova Mondo


    [redakti] Vidu ankaŭ

    [redakti] Aliaj projektoj

    Change language: All | الرربية | Bahasa Indonesia | Български | Català | Cebuano | Ħesky | Dansk | Deutsch | Eesti | English | Español | Esperanto | Français | עברית | Hrvatski | Italiano | 핶국어 | Lietuvių | Magyar | Nederlands | 旡涬語 | Norsk (bokmál) | Polski | Português | Русскиб | Română | Slovenčina | Slovenščina | Српски / Srpski | Suomi | Svenska | తెలుగు | Türkçe | УкраїнсѦка | 中文

    Autorem skryptu AdWiki v0.8 (2007) jest husky83
    Wikipedia jest zarejestrowanym znakiem towarowym Wikimedia Foundation
    Wszystkie materiały pochodzą z Wikipedii, obięte są licencją GNU Free Documentation License