SEARCH...:


recently watched....:
  • La Bamba [eo]
  • Literaturo [eo]
  • 1896 [sh]
  • 前田宗辰 [ja]
  • Brigitte Bardot [bat-smg]
  • 石田太郎 [ja]
  • Předłoha:LocMap Luxemburgska [hsb]
  • Laboristaj migradoj [eo]
  • KUT [en]
  • PSTN [ru]
  • アラン・シリトー [ja]

  • jetzt mitverdienen


    Der freche Erotikshop!
    02 Logo 120x60

    Party Explosion - Click here!
    Final Fantasy III DS game

    Miller Brothers, Click here!
    www.easycar.com
    Estate
    Win a Supercar of your dreams........make Summer special this year

    00003 ORION - Logo
    Fancy a hot adventure? More fun for HIM and HER – Shopping at PABO.com!

    LANGUAGE: ar | id | bg | ca | ceb | cs | da | de | et | en / / | es | eo | fr | gr | he | hr it | ko | lt | hu | nl | ja | no | pl | pt | ru | ro | sk | sl | sr | fi | sv | te | tr | uk | zh

    La Bamba

    El Vikipedio

    Saltu al: navigado, serĉo

    Enhavo

    [redakti] Danco

    La Bamba estas danco kiu okazas dum junularaj Esperanto-renkontiĝoj. La dancantoj staras brakumante en rondo kaj paŝas dekstren aŭ maldekstren. Aliaj homoj dancas en la mezo kaj "devas" kisi iun tri-foje en la rondo por "liberigi sin". Oni plej ofte dancas ĝin dum la Internacia Seminario kiam oni kelkfoje dancas ĝin dum horo.

    Iuj homoj bojkotas la dancon ĉar ili konsideras ĝin malmodesta aŭ timas ricevi malsanojn.

    La "bambumado" naskiĝis en aŭgusto 1982 dum la 38-a Internacia Junulara Kongreso en Loveno, kiam (verŝajne dum la Flandra balo la 4-an de aŭgusto) la flandroj demonstris tiun dancon, kiu tiam jam estis tradicia en Belgio.[1][2] La origina danco estis iom pli rafinita: tiu, kiu invitis al kisado, devis subiĝi sur unu genuon, proponante la alian genuon al la invitoto kiel sidilon dum la kisado. Tiu detalo rapide malaperis el la esperantista versio de la danco.

    [redakti] Kanto

    La Bamba ankaŭ estas kanto akompananta la samnoman dancon. Fakte la danco malbone funkcias sen tiu kanto, kaj praktike neniam okazas sen ĝi. Kutime ĝia ekludado tiom efikas kiel signalo ke homoj spontane ekdancas aŭdinte la unuajn tonojn.

    "La Bamba" estas tradicia geedziĝfesta kanto atestita jam en la 17-a jarcento el la meksika regiono de Vera Cruz. Andres Huesca registris ĝin jam en 1908 sub titolo El jarabe Verucruzano ("la verakruca geedziĝo"). Ritchie Valens registris ĝin en 1958, Trini Lopez (en 1966), Dusty Springfield (en 1968), Neil Diamond (en 1969), Raymond van het Groenewoud (kaj patro) Nico Gomez (en 1983 en la filmo Brussels by Night) kaj Los Lobos en la jaro 1986 laŭ tradicia melodio, sed iom post iom oni ankaŭ faris esperantajn versiojn. (Versio troviĝas sur la kompaktdisko "JoMo Friponas!" kaj alia ĉe Feri Floro "Du kolombetoj") La teksto multe varias de unu versio al alia ĉar tradiciaj kantistoj libere kreis proprajn versiojn laŭ la melodio. Sekvas plej konata tekstero.

    Teksto :

    Para bailar la bamba

    Para bailar la bamba se necesita una poca de gracia
    Una poca de gracia y otra cosita
    Y arriba y arriba
    Y arriba y arriba y arriba iré
    Yo no soy marinero
    Yo no soy marinero, por ti seré
    Por ti seré, por ti seré

    Por danci La bamba,

    Por danci La Bamba oni bezonas iom da gracio,
    iom da gracio kaj alian afereton
    Kaj supren kaj supren
    kaj supren kaj supren mi iros
    Mi ne estas maristo,
    Mi ne estas maristo, pro vi mi estos,
    pro vi mi estos, pro vi mi estos

    Bamba, bamba, bamba, bamba

    Bamba, bamba
    Bamba

    Para bailar la bamba

    Para bailar la bamba se necesita una poca de gracia
    Una poca de gracia pa mí pa ti
    Ay y arriba y arriba
    Y arriba y arriba y arriba iré
    Yo no soy marinero
    Yo no soy marinero, soy capitán
    Soy capitán, soy capitán

    Por danci La bamba,

    Por danci La Bamba oni bezonas iom da gracio,
    iom da gracio por mi kaj por vi
    Ho kaj supren kaj supren
    kaj supren kaj supren mi iros
    Mi ne estas maristo,
    Mi ne estas maristo, mi estas kapitano,
    mi estas kapitano, mi estas kapitano.

    Bamba, bamba, bamba, bamba

    Bamba, bamba
    Bamba

    [redakti] Filmo

    La Bamba ankaŭ estas titolo de filmo de Luis Valdez (1987).

    [redakti] Fontindikoj

    1. Por enkonduki tiun ĉi kutimon onidire sufiĉis nur duona klariga paĝo en la kongreslibro (pĝ. 3 ĉe Vanden Bempt).
    2. Mencion pri La Bamba kiel parto de la Flandra balo vidu en pĝ. 78 ĉe Vanden Bempt.

    [redakti] Eksteraj ligiloj

    Change language: All | الرربية | Bahasa Indonesia | Български | Català | Cebuano | Ħesky | Dansk | Deutsch | Eesti | English | Español | Esperanto | Français | עברית | Hrvatski | Italiano | 핶국어 | Lietuvių | Magyar | Nederlands | 旡涬語 | Norsk (bokmál) | Polski | Português | Русскиб | Română | Slovenčina | Slovenščina | Српски / Srpski | Suomi | Svenska | తెలుగు | Türkçe | УкраїнсѦка | 中文

    Autorem skryptu AdWiki v0.8 (2007) jest husky83
    Wikipedia jest zarejestrowanym znakiem towarowym Wikimedia Foundation
    Wszystkie materiały pochodzą z Wikipedii, obięte są licencją GNU Free Documentation License