Laboratorio
El Vikipedio
Michael Faraday, 19-a jarcenta fizikisto kaj kemiisto en sia laboratorio.
Laboratorio (aŭ esplorejo) estas laborejo kie oni povas konduki sciencan aŭ teknikan esploradon eksperimentojn, mezuradon, k. s. laborojn, ne celante rekte produktadon, sed scion.
Laboratorioj troveblas en lernejoj kaj universitatoj, en industrio, en registaraj aŭ militaj lokoj, kaj ankaŭ en marŝipoj kaj kosmoŝipoj.
Laboratorioj donas laborspacon al sciencistoj kaj teknikistoj por esplor-laboro.










































