Luno
El Vikipedio
Vidu en natura satelito pri aliaj lunoj.
| Luno |
|
|---|---|
| Proprecoj de la orbito | |
| Granda duonakso | 384 400 km[1] |
| Perihelio – Afelio | 363 300 km – 405 500 km
|
| Discentreco | 0,05490 |
| Orbita inklinacio | 5°8'24"°
|
| Sidera periodo | 27,3217 tagoj |
| Meza cirkulrapido | 1,022 km/s |
| Fizikaj proprecoj | |
| Kategorio | Satelito de Tero |
| Ekvatora – Polusa diametro | 3 474,6 ± 0,06 km[2] × 3472 km |
| Maso | 7,34×1022 kg |
| Meza Denso | 3,344 g/cm3 |
| Ekvatora falakcelo je surfaco | 1,62 m/s2 |
| Fuĝrapido | 2,37 km/s |
| Rotacia periodo | 29,53 tagoj |
| Kliniteco de la rotacia akso | 6,687° |
| Albedo | 0,12 |
| Proprecoj de la atmosfero | |
| Temperaturo surfaca min. – meza – maks. |
396 K (123°C) 196 K (-77°C) 40 K (-233°C) |
| Ĉefaj komponantoj |
Neniu atmosfero |
| Historio kaj alioj | |
La Luno (latine: Luna) estas la nura natura satelito de la Tero, kaj la kvina plej granda satelito en la Sunsistemo.
La averaĝa centr-al-centra distanco de la Tero al la Luno estas 384.403 km, proksimume tridekoble la diametron de la Tero. La diametro de la Luno estas 3.474 km, iom pli ol kvarono de tiu de la Tero. Ĉi tio signifas, ke la volumeno de la Luno estas proksimume 2 elcento de tiu de la Tero, kaj la tirforto de gravito ĉe ĝia surfaco proksimume 17 elcento de tiu de la Tero. La Luno faras kompletan orbiton ĉirkaŭ la Tero ĉiujn 27,3 tagojn (la orbitan periodon), kaj la periodaj varioj en la geometrio de la Ter-Lun-Suna sistemo estas respondecaj por la lunfazoj kiuj ripetiĝas ĉiujn 29,5 tagojn (la sinodan periodon).
La Luno estas la nura astro, al kiu vojaĝis homoj, kaj sur kiu homoj sursurfaciĝis. La unua artefarita objekto, kiu eskapis la graviton de la Tero kaj pasis proksime al la Luno estis Luna 1 de Sovetunio; la unua artefarita objekto kiu trafis la surfacon estis Luna 2; kaj Luna 3 faris la unuajn fotaĵojn de la kaŝita flanko de la Luno. Ĉi tiuj eventoj ĉiuj okazis en 1959. La unua kosmoveturilo, kiu sukcese mole surluniĝis estis Luna 9, kaj la unua senpilota veturilo, kiu orbitis la Luno estis Luna 10, ambaŭ en 1966. La usona Projekto Apollo faris la nuran ĝisnunan kunhoman mision, rezultante je ses surfaciĝoj inter 1969 kaj 1972. Homa esplorado de la Luno ĉesis kun la fino de la Projekto Apollo, kvankam kelkaj landoj anoncis planojn sendi homojn aŭ robotajn kosmoŝipojn al la Luno.
Enhavo |
[redakti] Origino
Ekzistas diversaj teorioj pri la deveno de la Luno. Ĝi ne nur estas pli malgranda ol la tero, sed tre malsama. La Tero havas rokan surfacon kun likva akvo kaj kernon el likva fero, kiu kaŭzas, ke la Tero estas magneta, sed la Luno estas entute rokeca. Mankas al ĝi surfaca akvo, aero, vivo, magnetosfero kaj kontinentoj. Ĝi estas mondo tute morta kaj senŝanĝa, escepte de meteoroidaj influoj.
Ĉar ĝi estas tiel malsama, la Luno klare ne naskiĝis same kiel la Tero. La nuna plej populara teorio diras, ke la Tero, kiam ĝi estis juna, estis fendita de granda asteroido kaj granda bulo de ĝia roko fariĝis la Luno. La Luno ja estas kiel la roka parto de la Tero. Eĉ nun la Luno tre malrapide malproksimiĝas for de la Tero.
Laŭ alia teorio la Luno estas astro kaptita de la Tero. Sed la fiziko de tia kapto ne estas klara.
[redakti] Historio
Pri la maroj...
Pri la krateroj...
Pri esploro de homoj...
21-a de julio 1969: la usonaj astronaŭtoj Neil Armstrong kaj Buzz Aldrin surluniĝis kaj fariĝis la unuaj homoj, kiuj vizitis alian mondon. Sume 12 homoj surluniĝis dum ĉi tiu kaj kvin sekvaj vojaĝoj ĝis 1972.
[redakti] Kuriozaĵoj
De la Tero, ni vidas la Lunon pasi tra kvar fazoj ĉiumonate. La lunfazoj nomiĝas: la malluma novluno, la kreskanta duonluno (unua kvarono), la plenluno, kaj la malkreskanta duonluno (tria kvarono). La Luno kaŭzas la tajdojn sur la Tero.
Ĉar la daŭro de la luna tago egalas tiun de la luna jaro, la Luno ĉiam direktas la saman flankon al la Tero. Pro kelkaj geometriaj kaj orbitaj fenomenoj tiu flanko ne estas tute konstanta, eblas vidi ekde la Tero ĉ. 55 procentojn de la luna surfaco. La cetero estis absolute nekonata ĝis la 7-a de oktobro 1959, kiam la sovetia sondilo Luna 3 transsendis la unuajn fotojn de la dorsa flanko. Je la 10-a de novembro 1966 la usona sondilo Lunar Orbiter 1 sendis la unuajn bildojn, pli bonkvalitajn, el ĉirkaŭluna orbito.
[redakti] Vivo?
Laŭ moderna scio, nenia vivo ekzistas sur la Luno. Sen aero, sen likva akvo, ĝi estas akre malvivema medio.
La plej granda parto el antikvaj socioj diigis la Lunon (Selene en greka mitologio, Luna en romia mitologio), kaj aktualaj novpaganoj kultas ĝin kiel aspekton de la Ŝanĝanta Diino. Ĉar ĝi estas la dua plej videbla astro en la ĉielo, kaj pro siaj fazoj, la Luno estas la bazo de pluraj kalendaroj, kiel tiuj de la judoj kaj islamanoj. La tago lundo nomiĝas laŭ la Luno. En alkemio kaj blazono, la Luno asociiĝas al la metalo arĝento.
Pligrandigu bildon |
La kaŝita flanko
[redakti] Kartografio de la Luno
Unuaj mapoj:
- 1647: Selenographia fare de Johannes Hevelius
- Giovan Battista Riccioli
"Geografia" terminologio de la Luno
[redakti] Notoj kaj referencoj
- ↑ angle National Space Science Data Center, paĝaro de NASA
- ↑ angle JPL's HORIZONS system, Jet Propulsion Laboratory
[redakti] Vidu ankaŭ
- Monato
- Islama lunarko
- Luna fazo
- Balancado de Luno
- Projekto Apollo
- Luma poluo
- Eklipso
- Teraj akompanantoj
[redakti] Aliaj projektoj
[redakti] Eksteraj ligiloj
| Stelo | Suno |
|---|---|
| Planedoj | Merkuro · Venuso · Tero · Marso · Jupitero · Saturno · Urano · Neptuno |
| Nanplanedoj | Cereso · Plutono · Haŭmeo · Makemako · Eriso |
| Satelitoj | Teraj (Luno) · Marsaj · Jupiteraj (Ioo · Eŭropo · Ganimedo · Kalisto) · Saturnaj (Titano) · Uranaj · Neptunaj (Tritono) · Plutonaj · Haŭmeaj · Erisa |
| Aliaj objektoj | Asteroidoj · Centaŭroj · Kometoj · Meteoroidoj · Transneptunaj objektoj · Interplaneda polvo |
| Regionoj | Asteroida zono · Kujper-zono · Disa disko · Oorta nubo · Heliosfero |
| Vidu ankaŭ | Listo de la objektoj de la sunsistemo · Kronologio de malkovroj de planedoj de sunsistemo kaj ties naturaj satelitoj |











































