Markio
El Vikipedio
| Markio Marche |
|
| Kodo: | MAR |
|---|---|
| Ŝtato: | Italio |
| Areo: | 9.694 km2 |
| Ĉefurbo: | Ankono |
| Loĝantaro: | 1.528.809 loĝ. |
| Loĝdenso: | 154 loĝ./km² |
| Provincoj: | Ancona, Ascoli Piceno, Fermo*, Macerata, Pesaro e Urbino |
| Komunumoj: | listo de 246 komunumoj |
| Kodo laŭ ISTAT: | 11 |
| Prezidanto: | Gian Mario SPACCA 2005-04-04 |
| Retejo: | oficiala paĝo |
![]() |
|
Markio (itallingve Marche [marke]) estas regiono de Italio. (La itala nomo estas plurala, kvazaŭ "markioj", sed PIV logike preferas la singularan formon.)
Markio laŭ nova PIV: Regiono aŭ provinco, kiu konsistigis limparton de imperio: la markio de Brandenburgio.
Markizo (origine: markiestro) estas nobelo, ranganta inter duko kaj grafo.
[redakti] Geografio
Ĝi situas en la orienta parto de Italio, inter Apenino kaj Adriatiko, sude de Romanjo kaj norde de Abruzo. Parto de ĝia norda limo estas al San-Marino. Je la apenina flanko situas Toskanio kaj Umbrio. (La teritorio de provinco "Pesaro kaj Urbino" iam estis parto de la umbria regno.)
La sud-okcidentan parton de la regiono konsistigas la nacia parko "Sibilaj Montoj".
Ĝia kvina provinco Fermo estis kreita nur en 2004 kaj plene ekfunkcios nur en 2009.
[redakti] Ĉefaj urboj
Sekvas listo de la urboj kun pli ol 50 000 loĝantoj.
| 1 | Ancona | Provinco Ancona | 101 500 loĝ. |
| 2 | Pesaro | Provinco Pesaro e Urbino | 92 200 loĝ. |
| 3 | Fano | Provinco Pesaro e Urbino | 62 700 loĝ. |
| 4 | Ascoli Piceno | Provinco Ascoli Piceno | 51 500 loĝ. |
| Eŭropo | Italio | ||
|
|
||











































