SEARCH...:


recently watched....:
  • Morta Maro [eo]
  • 980 [nah]
  • Monumento [eo]
  • ボーイング767 [ja]
  • Pura substanco [eo]
  • Mycosis [en]
  • The Killers [nah]
  • 1112 [ar]
  • Santo Stefano [eo]
  • コズミック・イラ [ja]
  • Pentrado [eo]

  • jetzt mitverdienen


    Der freche Erotikshop!
    02 Logo 120x60

    Party Explosion - Click here!
    Final Fantasy III DS game

    Miller Brothers, Click here!
    www.easycar.com
    Estate
    Win a Supercar of your dreams........make Summer special this year

    00003 ORION - Logo
    Fancy a hot adventure? More fun for HIM and HER – Shopping at PABO.com!

    LANGUAGE: ar | id | bg | ca | ceb | cs | da | de | et | en / / | es | eo | fr | gr | he | hr it | ko | lt | hu | nl | ja | no | pl | pt | ru | ro | sk | sl | sr | fi | sv | te | tr | uk | zh

    Morta Maro

    El Vikipedio

    Saltu al: navigado, serĉo
    La regiono de la Morta Maro

    La Morta Maro (hebree ים המלח Yam HaMelach ~ "Sala maro"; arabe بحر الميّت Bahr al-Mayyitبحر لوط Bahr Lūt, "Maro de la Morto" aŭ "Maro de Lot") estas lago, kiun nutras la rivero Jordano. Ĝi donas naturan limon inter Israelo kaj (okcidenta Jordanlando) okcidente kaj Jordanio oriente.

    La "Maro" formas sendefluan kaj ĉ. 1.020 km² grandan salan lagon, kiu situas en la jordana malaltebenaĵo, jordana kavego, la norda etendiĝo de Granda Rifto. La akvosurfaco situas 396 m sub marnivelo, en kelkaj sekaj jaroj ĝi atingas eĉ -400 metrojn. La bordo tiel formas la plej malprofunde situantan tersurfacon, kiun oni povas atingi libere. La fundo de la lago situas 794 m sub marnivelo.

    La regiono de la Morta Maro estas fakte plena je vivo. Tio estas la akvo de tiu maro, situanta 400 metrojn sub la marnivelo, kiu estas riĉa je mineraloj. Tiuj estas la termaj fontoj, resanigaj kaj mineralo-havaj. Tio estas la fama nigra koto, bona por resaniga flegado. Tiuj estas la sunradioj. Tio estas la aero, kiun vi spiras.

    Krome, apud ĉiuj resanigaj kvalitoj de la regiono, ĝi ofertas eblojn por aventuroj, malkovro, turismado kaj ripozo en kvinstelaj kondiĉoj.

    En la regiono la suno brilas pli ol 330 tagojn jare.

    Ĉiu ekskurso al Israelo devas inkludi viziton aŭ restadon en la regiono de la Morta Maro, la plej malalta loko en la mondo.

    Enhavo

    [redakti] Beleco el la naturo

    Se vi flankenmetos la terminon Terapio, vi havas ĉi tie la plej agrablan variecon de dorlotaj kaj plibeligaj flegadoj, kiun vi povus imagi. Sunbruniĝu plezure, ne timante brulvundojn. Sereniĝu en la mineraloza akvo de la maro aŭ de la termobasenoj. Lasu vin ĝui la kotajn banojn kaj kotan ŝmiradon, kiuj lasos vian haŭton glata.

    La kvalitoj de la regiono rilate plibeligon estis konataj jam en la tempo de Kleopatra. Arkeologoj malkaŝis restaĵojn de entrepreno de kosmetiko, kiu laŭateste servis la reĝinon de Egiptio.

    Laŭlonge de la bordoj de la Morta Maro abundas diversstilaj kuracaj akvo-fontoj, ekde tre popularaj ĝis la plej luksaj kaj prestiĝaj. Eĉ dum nur unutaga ekskurso restas ĉiam tempo por flosi sur la akvo de la maro kaj eĉ okazo por ŝpruci sur vin iom de tiu tiel unika nigra koto.

    Hodiaŭ, kosmetikaĵoj kaj produktaĵoj por flegi la vizaĝon estas denove eksportataj el tiu regiono. Kelkaj kompanioj ellaboris larĝan varion de produktaĵoj, bazitaj je elakvaj mineraloj kaj materialoj de la dezerta vegetaĵaro, inkluzive de salo-banoj, koto por maski la vizaĝon, sapoj, pomadoj (kremoj) kaj ŝampuojn. Vi povas aĉeti ilin en via lando, sed vizito en la Morta Maro estas vizito en la originalo.

    [redakti] Sano

    Tiu ĉi regiono estas origino de sano kaj beleco. Krom la jam menciitaj flegadoj, ĝi servas ankaŭ por kuraci personojn kiuj suferas je diversaj haŭtomalsanoj, kiel psoriazo, kaj je artikomalsanoj, inkluzive de reŭmatismo kaj inflamo de la artikoj.

    La kuraca povo de la maro fontas de la tiea alta koncentriĝo de mineraloj kaj saloj, kiuj venas el subteraj varmaj akvofontoj kaj el la enfluanta rivero Jordano. La speciala koto entenas mineralojn kaj tial havas kuracajn kvalitojn por la haŭto kaj la artikoj.

    Alia afero estas la preskaŭ eterna sunbrilado kaj la dezerta ĉirkaŭaĵo, kiuj kontribuas al rapida elvaporiĝo de la akvo, tiel formante altan koncentriĝon de oksigeno kaj bromo en la aero, kiun ni enspiras. Ankaŭ tio helpas kuraci certajn alergiojn.

    Malsanuloj el la tuta mondo, precipe psoriazuloj, venas tien por kuraciĝi dum almenaŭ dek tagoj.

    [redakti] Turismaj vidindaĵoj ĉe la Morta Maro

    Oni atingas la regionon per duhora bus- aŭ aŭtoveturado el Tel-Avivo, unuhora el Jerusalemo. Diversgradaj lokaj hoteloj, gastejoj, kampadejoj kaj ferivilaĝo akceptas la vizitantojn dum la tuta jaro.

    La plej impresa vidindaĵo estas la palaco kaj fortreso Masada (Mecada), kiu staras sur monto. Konstruis ĝin la reĝo Herodo dum la romia regado kaj ĝi havas tre interesan tragikan historion de heroeco de la judaj sieĝitaj ribelantoj. Oni atingas ĝin per telfero. Nur pro la spirhaltiga panoramo elsupre vidata, valoras viziti ĝin!

    Tre gravaj arkeologiaj elfosaĵoj troviĝas sube de ĝi: Kumran, kie en kavernoj loĝis antaŭ du jarmiloj, laŭ tre strikta religia vivmaniero, la Esenoj, membroj de juda sekto. Tie oni malkovris antaŭ kelkaj jardekoj la mondfamajn Pergamen-rulaĵojn de la Morta Maro .

    Diversaj ekskursoj kondukas la turistojn al monto Sodomo, al kavernoj kaj fontoj, naturrezervejoj, arkeologiaj sitoj, dezertaj pejzaĝoj kun rokaro, senakvaj riveroj ktp; pejzaĝoj kaj etoso kiuj elvokas bildojn de la Biblio.

    La vetero estas varma: ekde 20 gradoj en januaro ĝis 39 gradoj en julio.

    Oni nomas la lagon Morta Maro, ĉar la alta kvanto de la saloj kaj mineraloj en ĝi malebligas ajnan animalan vivon. Hebree ĝi nomiĝas Jam Ha-melah, Maro de la Salo.

    [redakti] Eksteraj ligiloj

    • virtuala ekskurso al la Morta maro. Promenoj kaj problemoj.
    Change language: All | الرربية | Bahasa Indonesia | Български | Català | Cebuano | Ħesky | Dansk | Deutsch | Eesti | English | Español | Esperanto | Français | עברית | Hrvatski | Italiano | 핶국어 | Lietuvių | Magyar | Nederlands | 旡涬語 | Norsk (bokmál) | Polski | Português | Русскиб | Română | Slovenčina | Slovenščina | Српски / Srpski | Suomi | Svenska | తెలుగు | Türkçe | УкраїнсѦка | 中文

    Autorem skryptu AdWiki v0.8 (2007) jest husky83
    Wikipedia jest zarejestrowanym znakiem towarowym Wikimedia Foundation
    Wszystkie materiały pochodzą z Wikipedii, obięte są licencją GNU Free Documentation License