SEARCH...:


recently watched....:
  • Neŭtrala vidpunkto [eo]
  • 00502 (Watt ėßß datt [ksh]
  • Curb [en]
  • Portalo:Teĥniko [eo]
  • 体育科教育学 [ja]
  • Ptolemeo [eo]
  • Strona Głśwna [pl]
  • R-9 [ja]
  • 00501 (Watt ėßß datt [ksh]
  • Rovigo [eo]
  • ポルトパーロ・ディ・カーポ・パッセロ [ja]

  • jetzt mitverdienen


    Der freche Erotikshop!
    02 Logo 120x60

    Party Explosion - Click here!
    Final Fantasy III DS game

    Miller Brothers, Click here!
    www.easycar.com
    Estate
    Win a Supercar of your dreams........make Summer special this year

    00003 ORION - Logo
    Fancy a hot adventure? More fun for HIM and HER – Shopping at PABO.com!

    LANGUAGE: ar | id | bg | ca | ceb | cs | da | de | et | en / / | es | eo | fr | gr | he | hr it | ko | lt | hu | nl | ja | no | pl | pt | ru | ro | sk | sl | sr | fi | sv | te | tr | uk | zh

    Vikipedio:Neŭtrala vidpunkto

    El Vikipedio

    (Alidirektita el Neŭtrala vidpunkto)
    Saltu al: navigado, serĉo

    La neŭtrala vidpunkto estas grava regulo por kontribuantoj de Vikipedio. Ĝi ne estas aserto metafizika pri la vero sed politiko praktika. Vidu ankaŭ: politiko de Vikipedio.

    Kiel: Por skribi kaj redakti artikolon laŭ la neŭtrala vidpunkto, vi skribu laŭeble sen partiemeco. Vi skribu pri faktoj aŭ pri faktoj pri opinioj, sed ne asertu opinion kiel fakto. "Ni volas havi pli ol 100.000 artikolojn" estas opinio, estas aserto disputita, sed "Iuj deziras, ke la projekto grandiĝu" estas fakto, estas aserto nedisputita. "La blanka raso estas la mastra raso" estas opinio, sed "Hitlero diris, ke la arjoj estas la mastra raso" estas fakto.

    Kial: La vikipedio estas la kunlaboro de multaj homoj tra la mondo de diversaj kredoj, ideologioj kaj opinioj pasiaj. Tial la vikipedio ne povas teni aŭ prediki iun ajn ideologion. Kiel homoj, ni kredas kaj opinias, ofte pasie, sed kiel vikipediistoj (kaj kiel ĝentilhomoj), ni devas adopti vidpunkton neŭtralan. Alie la vikipedio fariĝos senĉesa milito inter redaktistoj kaj tio forlogos multajn legantojn kaj kontribuantojn.

    La vikipedio estas resumo de la nuna stato de homa scio. Sed scio ne estas kredo aŭ opinio. Scio estas aro de faktoj.

    Rilate al la neŭtrala vidpunkto, ni difinas fakton kaj opinion kiel:

    • fakto: aserto ne grave disputata
    • opinio: aserto disputata

    "La Tero iras ĉirkaŭ la Suno", ekzemple, nun estas fakto. Sed en 1600 ĝi ne estis fakto, sed nur opinio. Ĉar la aserto tiam estis disputita. Tio estas la naturo de homa scio. Homa scio kreskas, disvolviĝas. Fakto hieraŭa estas opinio hodiaŭa kaj fabelo morgaŭa. Aŭ inverse. Homa scio estas laboro progresanta kaj maturiĝanta. Scio ne estas vero: scio estas la vojo, vero la celo.

    Ekzemplo: la artikolo pri Jesuo Kristo. Ĝi rakontas la faktojn pri Jesuo -- la asertoj ne grave disputitaj pri li -- kaj tiam ĝi priskribas la diversajn opiniojn pri li -- ne kiel faktoj, sed kiel kredoj atribuitaj al diversaj grupoj: kristanoj, gnostikoj, judoj, islamanoj, ktp. "Jesuo estas la Filo de Dio" estas opinio, sed "Kristanoj kredas, ke Jesuo estas la Filo de Dio" estas fakto. Tia estas la maniero de la neŭtrala vidpunkto.

    Kaj tia estas ankaŭ la maniero de bona filozofo aŭ profesoro: priskribi senpartie laŭeble la diversajn flankojn de ideo aŭ disputo. Tio estas necesa por bona kompreno kaj bona penso. Kaj, por ni, tio estas necesa por bona vikipedio.

    Se vi trovas neneŭtralan artikolon, sed ne sentas vin kapabla forigi la neneŭtralecon, aldonu {{neneŭtrala}} supre en la paĝo, por ke aperu la ŝablono pri neneŭtraleco, tiel ke aliaj estos avertitaj kaj baldaŭ iu plibonigos la artikolon.


    Vidu ankaŭ: Evitendaj Eŭropcentrismoj - Konsiletoj


    Change language: All | الرربية | Bahasa Indonesia | Български | Català | Cebuano | Ħesky | Dansk | Deutsch | Eesti | English | Español | Esperanto | Français | עברית | Hrvatski | Italiano | 핶국어 | Lietuvių | Magyar | Nederlands | 旡涬語 | Norsk (bokmál) | Polski | Português | Русскиб | Română | Slovenčina | Slovenščina | Српски / Srpski | Suomi | Svenska | తెలుగు | Türkçe | УкраїнсѦка | 中文

    Autorem skryptu AdWiki v0.8 (2007) jest husky83
    Wikipedia jest zarejestrowanym znakiem towarowym Wikimedia Foundation
    Wszystkie materiały pochodzą z Wikipedii, obięte są licencją GNU Free Documentation License