SEARCH...:


recently watched....:
  • Pedagogio [eo]
  • Galarìa feroviaria dël Fréjus [pms]
  • San Cristoforo [eo]
  • 金森敬之 [ja]
  • Lunes [es]
  • Mmàggini:Apul4-1-.jpg [scn]
  • Aoûta [frp]
  • Tremarctos [es]
  • Strona Głśwna [pl]
  • Kaffe [ksh]
  • Wikipedia:Criteria for speedy deletion [en]

  • jetzt mitverdienen


    Der freche Erotikshop!
    02 Logo 120x60

    Party Explosion - Click here!
    Final Fantasy III DS game

    Miller Brothers, Click here!
    www.easycar.com
    Estate
    Win a Supercar of your dreams........make Summer special this year

    00003 ORION - Logo
    Fancy a hot adventure? More fun for HIM and HER – Shopping at PABO.com!

    LANGUAGE: ar | id | bg | ca | ceb | cs | da | de | et | en / / | es | eo | fr | gr | he | hr it | ko | lt | hu | nl | ja | no | pl | pt | ru | ro | sk | sl | sr | fi | sv | te | tr | uk | zh

    Pedagogio

    El Vikipedio

    Saltu al: navigado, serĉo

    Pedagogio (greke gvidado de infanoj) estis origine edukado de infanoj, nun scienco pri klerigado ĝenerale, do ankaŭ de adoleskantoj kaj plenkreskuloj. Ĝi okupiĝas ankaŭ pri edukado de estontaj edukistoj.

    Pedagogio estas praktika scienco, kiu ne kontentiĝas per observado, sed klopodas aktive ŝanĝi la konstatitajn faktojn. La korpa edukado baziĝas sur natursciencoj (antropologio, biologio, fiziologio), la spirita edukado apogas sin je psikologio kaj sociologio, ĉar homa ido fariĝas vera homo nur per eduko en la homa socio. La homo estas edukata por esti utila al la socio, kiu lin edukis. La psikologio instruas pri la spiritaj kapabloj de homo dum la evoluo laŭ la aĝo kaj laŭ diversaj temperamentoj, intelektoj kaj talentoj, kio necesigas elaste ŝanĝadi la metodojn de la eduko.

    La celoj de edukado estas starigitaj per normigaj sciencoj, kiel gimnastiko kaj higieno koncerne la korpon, dum la spiriton trejnas logiko (arto pensi), estetiko (kultivas guston kaj fantazion) kaj etiko (instruas la volon kaj moralon). La edukito estu kapabla aktive partopreni en scienco, filozofio, arto, religio, sporto, metio kaj en aliaj sferoj de la homa kulturo kaj praktika vivo.

    Specialan signifon en la homa edukado havas la parolo kaj kalkulado, sekve ankaŭ la gramatiko kaj matematiko.

    Enhavo

    [redakti] Historio de pedagogio

    Pri la problemoj de edukado okupiĝis jam la antikvaj filozofoj, kiel Sokrato, Platono kaj Aristotelo. La verkisto Ksenofono postlasis romanon Pri la edukiĝo de Kiro, en kiu li priskribis ideale edukitan reganton. En la mezepoko vizitadis lernejon nur knaboj, kiuj intencis fariĝi pastroj, ankaŭ la instruistoj estis klerikoj. La instruado okazis en la latino kaj konsistis ĉefe el studado de klasikuloj.

    En la baroko aperis postulo, ke ĉiuj infanoj, knaboj kaj knabinoj, vizitadu lernejon, lernu minimume legi, skribi kaj kalkuli, la instruado okazu en la gepatra lingvo kaj koncernu la naturon kaj la praktikan vivon. Komenio dividis la junaĝon je kvar periodoj po 6 jaroj:

    • patrina lernejo - beboj (0-6 jaroj) estu instruataj hejme de sia patrino (tial ankaŭ virinoj estu kleraj, ĉar stulta patrino ne povas eduki saĝajn infanojn) pri la bazoj de fiziko (kio estas granda, mola, varma k.s.), astronomio (suno, luno, steloj), gramatiko (kapablo paroli), matematiko (unu, du, multaj) ktp., simple bazon de ĉiuj fakoj, ĉar ĉiuj interrilatas reciproke kaj devas esti instruataj samtempe
    • elementa lernejo - geknaboj (7-12 jaroj) lernu ĉiujn fakojn je pli alta nivelo, pli detale
    • mezlernejo - geadoleskantoj (13-18 jaroj) lernu ĉion je ankoraŭ pli alta nivelo
    • altlernejo - gejunuloj (19-24 jaroj) studu la fakojn je plej alta nivelo por fariĝi majstroj

    La deviga instruado almenaŭ en la elementa lernejo estis enkondukita en la 18-a jarcento. Novajn ideojn pri edukado alportis J. J. Rousseau, kiu postulis revenon de la homo al la naturo.

    [redakti] Metodoj de instruado

    Didaktiko - Metodiko - Orientiga instruado - Studado - Interkultura edukado - Metapedagogio - Slojdo - Ekzameno - Testo - Diplomo - Licencio - Habilitiĝo - Andragogiko - Gerontagogiko - Agogiko - Antipedagogio - Etnopedagogio - Etopedio - Etologio - Instruhoro - Leciono

    [redakti] Pedagogiaj institucioj

    Ministerio de Instruado - Reedukejo - Bebovartejo - Infanvartejo - Infanĝardeno - Elementa lernejo - Mezlernejo - Gimnazio - Liceo - Altlernejo - Universitato - Internulejo - Pensiono - Pensionato - Studenthejmo - Teknikumo - Metilernejo

    [redakti] Pedagogiaj personoj

    Analfabeto - Lernanto - Gimnaziano - Disĉiplo - Aŭtodidakto- Abituriento - Studento - Altlernejano - Pedagogo - Edukisto - Instruisto - Asistanto - Bakalaŭro - Licenciulo - Magistro - Doktoro - Docento - Profesoro - Rektoro - Dekano - Kvestoro - Lektoro - Pedagogiisto - Kantoro - Finstudinto - Inspektoro - Pedelo - Instruktoro - Vartistino

    [redakti] Aĝogrupoj

    Infanaĝo - Pubereco - Adoleskanteco - Junaĝo - Maturaĝo - Maljunaĝo

    [redakti] Difektoj de lernado kaj konduto

    Diskalkulio - Disleksio - Disgrafio - Disortografio - Dismuzio - Dispraksio - Dispiksio - Agresemo - Golem-efekto - Pigmalion-efekto - Lernej-evitado - Bando - Ĉikanado - Logopedio - Surdopedio - Problema infano - Etopedio - Suflorslipeto

    [redakti] Famaj pedagogoj

    John Dewey
    Erasmo
    Francisco Ferrer
    Célestin Freinet
    Paulo Freire
    Johano Amoso Komenio
    Janusz Korczak
    Maria Montessori
    A.S. Neill
    Johann Heinrich Pestalozzi
    Jean Piaget
    Rudolf Steiner

    [redakti] Nuntempaj famaj pedagogoj

    Ŝalva Amonaŝvili

    [redakti] Vidu ankaŭ

    Catherine Baker


    Change language: All | الرربية | Bahasa Indonesia | Български | Català | Cebuano | Ħesky | Dansk | Deutsch | Eesti | English | Español | Esperanto | Français | עברית | Hrvatski | Italiano | 핶국어 | Lietuvių | Magyar | Nederlands | 旡涬語 | Norsk (bokmál) | Polski | Português | Русскиб | Română | Slovenčina | Slovenščina | Српски / Srpski | Suomi | Svenska | తెలుగు | Türkçe | УкраїнсѦка | 中文

    Autorem skryptu AdWiki v0.8 (2007) jest husky83
    Wikipedia jest zarejestrowanym znakiem towarowym Wikimedia Foundation
    Wszystkie materiały pochodzą z Wikipedii, obięte są licencją GNU Free Documentation License