SEARCH...:


recently watched....:
  • Pola [eo]
  • 加藤夏希 [ja]
  • 00386 (Watt ėßß datt [ksh]
  • Kategoria:Zalążki artykułów - sztuka [pl]
  • Padovo [eo]
  • Pigment [en]
  • 岡本茉利 [ja]
  • Politika ideologio [eo]
  • I [de]
  • 00385 (Watt ėßß datt [ksh]
  • Nacia tago [eo]

  • jetzt mitverdienen


    Der freche Erotikshop!
    02 Logo 120x60

    Party Explosion - Click here!
    Final Fantasy III DS game

    Miller Brothers, Click here!
    www.easycar.com
    Estate
    Win a Supercar of your dreams........make Summer special this year

    00003 ORION - Logo
    Fancy a hot adventure? More fun for HIM and HER – Shopping at PABO.com!

    LANGUAGE: ar | id | bg | ca | ceb | cs | da | de | et | en / / | es | eo | fr | gr | he | hr it | ko | lt | hu | nl | ja | no | pl | pt | ru | ro | sk | sl | sr | fi | sv | te | tr | uk | zh

    Pola lingvo

    El Vikipedio

    (Alidirektita el Pola)
    Saltu al: navigado, serĉo
    Pola lingvo
    polski
    Parolata en Pollando (38 milionoj) ; Germanio, Irlando, Usono, Unuiĝinta Reĝlando, Litovio, Ukrainio, Belorusio, Ĉeĥio, Kanado, Izraelo k.a.
    Denaskaj parolantoj proksimume 44 milionoj
    Fremdlingvo / dua lingvo por ĉ. 10.000
    Lingvistika
    klasifiko
    Hindeŭropa

    Slava

    Okcidentslava
    Pola

    Oficiala lingvo en Pollando
    Reguligita de Konsilantaro de pola lingvo
    Skribo latina
    Lingvaj kodoj
      ISO 639-1 pl
      ISO 639-2 pol
      SIL POL

    Pola lingvo (język polski, polszczyzna) estas la plej ofte uzata okcidentslava lingvo (ene de tiu grupo estas kun lingvoj: ĉeĥa, slovaka, soraba kaj mortinta polaba), subgrupo de slava lingvaro. Oni kalkulas ke ĝi estas la gepatra lingvo de ĉirkaŭ 44 milionoj homoj en Pollando kaj en tutmonda diasporo (faka literaturo citas nombrojn de 40 ĝis 48 milionoj).

    Enhavo

    Historio de pola lingvo

    Historia fonetiko

    La pola devenas de la hindeŭropa_pralingvo tra la malnovslava lingvo. Spurojn de tia historio oni povas trovi en gramatika vokalŝanĝado.

    Unu el la plej fruaj ŝanĝoj kiuj okazis estis hindeŭropa moligo de konsonantoj. Antaŭaj k, kh, g, gh en lingvoj de satem-grupo, kiel ekz. slavaj, ŝanĝiĝis kutime al s kaj k (sed en la litova al š kaj ž), kaj en lingvoj de kentum-grupo, kiel ekz. la latina kaj ĝermanaj lingvoj - al k kaj g. En la malnovslava ĉiuj fermitaj silaboj ŝanĝiĝis al malfermitaj. Tio kaŭzis aperon de nazalaj vokaloj kaj diversigon al longaj kaj mallongaj vokaloj.

    Poste diversigo laŭ longeco de vokaloj tute malaperis. Moltaj molaj konsonantoj malmoliĝis, ekz. mola r (r', ekz. r'eka –> rzeka, rivero) ŝanĝiĝis al sono ĵ (skribita: rz). Pluraj molaj konsonantoj perdas sian molecon ĉe fino de vorto.

    Influo de fremdaj lingvoj

    Moderna pola lingvo devenas de dialektoj uzitaj en Grandpollando kaj Malgrandpollando, parte de mazovia kaj aliregionaj dialektoj. Aliaj lingvoj influintaj la polan estis:

    Nuntempe oni rimarkas grandan influon de angla lingvo al la pola.

    Areo de influo de pola lingvo

    En 1699 la pola iĝis oficiala lingvo de Granda Duklando Litva kaj ekestis lingvo de rapide poliĝantaj germanaj nobelaroj en pollanda Livonio. Ekde la dua duono de la 16-a jarcento ĝis la komenco de la 18-a jarcento la pola estis kortega lingvo en Rusio, kaj per ĝi en rusan lingvon eniris vortoj okcidenteŭropaj, antaŭe influintaj polan lingvon.

    En la 17-a jarcento la polan parolis ankaŭ nobeluloj en Valaĥio kaj Moldavio.

    La pola eksterlande

    Pollingvanaro en Eŭropo. Ruĝe: Pollando, kie la pola estas oficiala lingvo, malhele rozkolore: regionoj, kie pollingvanoj estas granda minoritato, hele rozkolore: Eŭropa Unio, kie la pola estas unu el oficialaj lingvoj, bluaj punktoj: pli grandaj centroj de pollingvaj parolantoj.

    Pligrandiĝas nombro de homoj, kiuj lernas la polan kiel fremdan lingvon. Oni kalkulas ke tio estas 10.000 personoj tutmonde, el kiuj ĉ. triono studas ĝin en universitatoj kaj lingvaj lernejoj en Pollando. Ekde 2004 estas ebleco maturekzameniĝi de ĝi kiel de fremda lingvo ĉe 3 gradoj: baza (nivelo B1), mezalta (nivelo B2) kaj alta (nivelo C2). Tiuj ekzamenoj estas organizataj de la Ŝtata komisono pri certigiloj de kono de la pola kiel fremda lingvo.

    Pluras ankaŭ gepartaj parolantoj de la pola, kiuj konstante loĝas eksterlande. Ili estas membroj de pola nacia minoritato, polaj elmigrintoj aŭ iliaj idoj (tian polan komunumon oni kutime nomas Polonia).

    Kiel lingvo de nacia minoritato, la pola uzatas ĉefe en najbaraj landoj: Ukrainio, Belorusio, Litovio kaj en Ĉeĥio.

    Plej grandaj grupoj de pollingvanoj eksterlandaj pro elmigro troviĝas en okcidenta Eŭropo (Germanio, Francio, Britio), Ameriko (Usono, Kanado, Brazilo, Argentino), Aŭstralio kaj Israelo.

    Pro granda disiĝo de pollingvanaro en tuta terglobo kaj pro manko de aktualaj esploroj pri grado de pollingveco inter elmigritoj, tre malfacilas kalkuli nombron de personoj uzantaj la lingvon konstante loĝantaj eksterlande. Taksoj en faka literaturo diferencas inter 3,5 milionoj ĝis 10 milionoj. Konsekvenco de tiaj diferencoj estas aliaj indikoj pri ĝenerala nombro de uzantoj de la pola.

    Aboco kaj fonetiko

    La pola aboco bazas sur la latina alfabeto kaj uzas diakritajn signojn: kreska (dekstra korno), kropka (superpunkto) kaj ogonek (ogoneko). Ĝi havas la sekvajn literojn:

    Majusklo Minusklo Kutima sono
    en IFA
    Aliaj eblaj
    sonoj
    A a [a]  
    Ą ą [ɔɰ̃] [ɔ], [ɔm], [ɔn], [ɔŋ], [ɔɲ], [ɔj̃]
    B b [b] [p]
    C c [ʦ] [ʣ], [ʨ]
    Ć ć [ʨ] [ʥ]
    D d [d] [t]
    E e [ɛ] [e] post palataloj
    Ę ę [ɛɰ̃] [ɛ], [ɛm], [ɛn], [ɛŋ], [ɛɲ], [ɛj̃]
    F f [f] [v]
    G g [g] [k]
    H h [x] [ɣ]
    I i [i] [i̯], muta kaj moliganta antaŭan konsonanton
    J j [j]  
    K k [k] [g]
    L l [l]  
    Ł ł [u̯] [ɫ] malnova prononco, ĉefe en orientaj regionoj
    M m [m]  
    N n [n] [ŋ], [ɲ]
    Ń ń [ɲ]  
    O o [ɔ]  
    Ó ó [u]  
    P p [p] [b]
    R r [r]  
    S s [s] [z], [ɕ]
    Ś ś [ɕ] [ʑ]
    T t [t] [d]
    U u [u] [u̯]
    W w [v] [f]
    Y y [ɨ]  
    Z z [z] [s], [ʑ]
    Ź ź [ʑ] [ɕ]
    Ż ż [ʐ] [ʂ]

    Preskaŭ ĉiuj literoj estas samaj kiel en Esperanto, krom jenaj :

    Ą : nazala O
    Ć : proksimume ĈJ, sed pli mole
    Ę : nazala E
    Ł : Ŭ
    Ń : NJ, simila al la hispana ñ kaj hungara ny, sed pli mole; identa kun la rusa нь
    Ó : kiel U
    Ś : proksimume ŜJ, sed pli mole
    Y : vokalo elparolata kun la lango prononcanta U kaj la lipoj prononcantaj I (kiel la rusa ы, sed iomete malpli profunda)
    Ź : proksimume ĴJ, sed pli mole
    Ż : Ĵ

    Pola ortografio enhavas ankaŭ jenajn digrafojn :

    Ch : Ĥ
    Cz : Ĉ
    Dz : DZ
    Dź : proksimume ĜJ, sed pli mole
    Dż : Ĝ
    Rz : Ĵ
    Sz : Ŝ

    Rimarkinde estas, ke en pola lingvo jenaj literoj kaj digrafoj signas la saman sonon:

    • U kaj Ó (Esperanta U)
    • Ch kaj H (diferenco inter tiuj sonoj preskaŭ tute malaperis)
    • Rz kaj Ż (Esperanta Ĵ)

    Rz tre malofte estas prononcata ne kiel Ĵ, sed kiel apartaj literoj R kaj Z, ekz. "zamarzać" (frostiĝi), "marznąć" (frosti) kaj en nomo "Tarzan".

    Q, V kaj X ne estas klasifikataj kiel literoj de pola alfabeto, ĉar en pola vortfarado ne estas bezonataj. En moderna pola lingvo oni uzas ilin nur en alilingvaj vortoj.

    Konsilantaro de pola lingvo argumentas, ke ĉiujn (eĉ novajn) vortojn oni kapablas skribi per 32 literoj laŭ la gramatiko de pola lingvo. Vortoj, kiuj enhavas literojn Q, V kaj Z pro ordinariĝo ofte ŝanĝiĝas al enhavantaj nur polajn literojn. Pro tio opinio de la konsilantaro pri deklinacio de fremdaj vortoj, ekz. Linux (nominativo), sed Linuksa (genitivo).

    La pola estas la sola slava lingvo kun nazalaj sonoj („ą,Ą“ kaj „ę,Ę“), kiuj evoluis el la malnova slava. En ĝi ne estas konservita distingo inter longaj kaj mallongaj vokaloj (komparu ekz. kun la ĉeĥa). Eventuala ŝanĝo de vokala longeco ne kaŭzas ŝanĝon de signifo.

    Vorta akcento estas plej ofte sur la antaŭlasta silabo.

    Gramatiko

    Deklinacio

    En la pola estas uzataj sep kazoj:

    1. nominativo kio/kiu? (ekz. krzesło - seĝo)

    2. genitivo kies? de kio/kiu? el kio/kiu? (krzesła - de/el seĝo)

    3. dativo al kio/kiu? (krzesłu - al seĝo)

    4. akuzativo kion/kiun? (krzesło - seĝon)

    7. ablativo per kio/kiu? kun kio/kiu? (krzesłem - per seĝo, z krzesłem - kun seĝo)

    6. lokativo en kio/kiu? sur kio/kiu? pri kio/kiu? (w/na/o krześle - en/sur/pri seĝo)

    5. vokativo ho, uzata por voki ion/iun (krzesło! - ho, seĝo!)

    Vortordo

    La plej ofte uzata estas la vortordo SVO, tamen eblas ŝanĝi ordon de vortoj. Ĉiuj subaj frazoj estas gramatike korektaj kaj signifas la samon (Alica havas katon), kaj vortordo estas diferenca ekz. por indiki bezonatan sencon :

    • Ala ma kota - Alica havas katon
    • Ala kota ma - Alica posedas katon (ekz. ne pruntis ĝin)
    • Kota ma Ala - (La) kato estas posedata de Alica
    • Kota Ala ma - Tio, kion havas Alico, estas (la) kato
    • Ma kota Ala - Rilato inter Alica kaj kato estas proprieto.

    Fakte, nur la tri unuaj ekzemploj aspektas nature, ceteraj estas uzataj tre malofte.

    Por krei demandon de supraj frazoj, sufiĉas nur aldoni demandosignon. Oni povas ankaŭ komence uzi la vorton Czy (Ĉu), sed tio ne estas ĉiam necesa.

    Se la kunteksto estas konata, tiam oni povas forlasi frazpartojn, ekz :

    • Ma kota (Havas katon) - se priparolata persono (Alica) estas konata
    • Ma (Havas) - mallonga respondo al la demando "Czy Ala ma kota?" (Ĉu Alica havas katon?)
    • Ala (Alica) - respondo al la demando "Kto ma kota ?" (Kiu havas katon ?)
    • Kota (Katon) - respondo al la demando "Co ma Ala ?" (Kion havas Alica ?)
    • Ala ma (Alica havas) - respondo al la demando "Kto z naszych znajomych ma kota ?" (Kiu el niaj konatuloj havas katon ?)

    Nuntempaj ŝanĝoj en la lingvo

    Ŝanĝo de dialektoj

    Pro translokiĝoj post la dua mondmilito, urbaniĝo, influo de populara kulturo (televido, gazetaro) kaj kutima edukado farata en ĝenerala lingvo, pola lingvo pli kaj pli unuiĝas. Kvalitoj de regionaj dialektoj iĝas malpli rimarkeblaj ĉe junaj pollingvanoj. Tio tamen ne koncernas ĉiujn dialektojn. Al lingvoj de montaranoj kaj de silezianoj ne danĝeras malapero, kvankam plejmulto de homoj nun parolas la tutnacian lingvon.

    Vortprovizaj ŝanĝoj

    Okazas granda influo de angla vortprovizo, kaj samtempe malaperas malnovaj vortoj kiuj devenis de la franca, la jida kaj la rusa. Interesa fenomeno estas ŝanĝo de prononco de kelkaj francdevenaj vortoj al angla prononco, ekz. image oni pli ofte prononcas ne [iMAĴ] sed [Imiĝ].

    Fonetikaj ŝanĝoj

    Pro influo de lingvoj, kiuj havas alian fonetikon, diversaj sonkombinoj kiuj antaŭe estis maloftaj nun iĝas pli oftaj. Ekzemple post dentaloj t, d, s, z, r aperas i (didżej, tir, ring). Aperas ankaŭ kombinoj ky, gy, ly (ankylozaur, poligynia, glyptodon).

    Specimeno (la Patro Nia):

    Ojcze nasz,
    któryś jest w niebie,
    święć się imię Twoje,
    przyjdź królestwo Twoje,
    bądź wola Twoja
    jako w niebie, tak i na ziemi;
    chleba naszego powszedniego daj nam dzisiaj
    i odpuść nam nasze winy
    jako i my odpuszczamy naszym winowajcom
    i nie wódź nas na pokuszenie,
    ale nas zbaw ode złego. Amen

    Wikipedia
    Vidu la artikolojn de la

    « Pola lingvo » sur la aliaj Vikimediaj projektoj :


    Polaj vortoj en Esperanto

    cel -> celo

    czy -> ĉu

    krata -> krado

    lutować -> luti

    mość -> moŝto

    picza -> piĉo

    Eksteraj ligiloj



    Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ nefinita. En la nuna formo ĝi ne donas plenan komprenon de la pritraktata objekto, ĉar mankas nepre bezonataj informoj. Revizitu la artikolon poste aŭ ĝin kompletigu (se viaj scioj tion ebligas).


    Change language: All | الرربية | Bahasa Indonesia | Български | Català | Cebuano | Ħesky | Dansk | Deutsch | Eesti | English | Español | Esperanto | Français | עברית | Hrvatski | Italiano | 핶국어 | Lietuvių | Magyar | Nederlands | 旡涬語 | Norsk (bokmál) | Polski | Português | Русскиб | Română | Slovenčina | Slovenščina | Српски / Srpski | Suomi | Svenska | తెలుగు | Türkçe | УкраїнсѦка | 中文

    Autorem skryptu AdWiki v0.8 (2007) jest husky83
    Wikipedia jest zarejestrowanym znakiem towarowym Wikimedia Foundation
    Wszystkie materiały pochodzą z Wikipedii, obięte są licencją GNU Free Documentation License