Portalo:Homoj
El Vikipedio
|
Biografia portalo
Biografio (el la greka bio, kio signifas vivo kaj graphein, kio signifas skribi) estas ĝenro de literaturo aŭ de aliaj medioj (ekz. filmo) fondita je priskribo de vivo kaj eventuale verko pri ia persono, kutime de personeco. Nomtagoj en landoj
Hodiaŭ, la 8-a de januaro festas sian nomtagon en la jenaj landoj tiuj personoj, kiuj nomiĝas:Hodiaŭ okazis
redaktu La 8-an de januaro Naskiĝis Mortis
Artikoloj
Personoj laŭ profesio: Agrikulturistoj Aktoroj Artistoj Distraj profesioj Esploristoj Futbalistoj Historiistoj Instruistoj Juristoj Ĵurnalistoj Kuiristoj Pedagogoj Pilotoj Politikistoj Reĝisoroj Sciencistoj Soldatoj Personoj laŭ ŝtato: Angloj Argentinanoj Aŭstralianoj Aŭstroj Belgoj Britoj Bulgaroj Ĉeĥoj Ĉinoj Danoj Egiptoj Estonoj Finnoj Flandroj Germanoj Grekoj Gvatemalanoj Hispanoj Hungaroj Irakanoj Irlandanoj Italoj Japanoj Kanadanoj Katalunoj Kolombianoj Kostarikanoj Kroatoj Latvoj Libananoj Litovoj Nederlandanoj Norvegoj Poloj Portugaloj Rumanoj Kategorio:Rusianoj Serboj Slovakoj Sudafrikanoj Svedoj Svisoj Turkoj Ukrainanoj Usonanoj Valonoj Venezuelanoj Informoj
Tiu ĉi portalo estis fondita la 5-an de novembro 2006. Fondis ĝin: Petr Tomasovsky Se vi volas aliĝi al administrado de tiu ĉi portalo, ne timu aligi vian nomon: Artikolo de la monato
Lejzer Ludwik ZAMENHOF (pseŭdonimo: doktoro Esperanto; naskiĝis la 3-an/15-an de decembro 1859 en Bjalistoko; mortis la 14-an de aprilo 1917), ankaŭ nomata "La Majstro", estis la iniciatinto de Esperanto.
Zamenhof naskiĝis en la Ulica Zielona 6 en Bjalistoko (tiam en la Rusa Imperio de la caroj, nun en Pollando). Lia naskiĝtago estis la 3-a de decembro laŭ la julia kalendaro, la 15-a de decembro laŭ gregoria kalendaro kaj la 19-a de kislev laŭ la juda. Li estis filo de lingvoinstruisto Mordeĥaj Zamenhof (kiu ruse preferis Marko) kaj Rozalio (naskita Sofer). Lia familio estis litvaj (ne litovoj!) judoj. Liadire, li estis "Ruslanda hebreo". Etnoj
redaktu Inkaa imperio La plej potenca persono en la imperio estis Sapa Inca, la reganta inkao aŭ imperiestro, ankaŭ mallonge nomita Inkao. Post elekto de nova reganto, liaj subuloj konstruis por lia familio novan loĝpalacon. En la loĝejo de la antaŭa imperiestro plu restis ties familianoj. Nur devenuloj de la origina inkaa tribo havis ŝancon avanci ĝis la imperiestra nivelo. La edukado de la plej multaj familianoj de la Inkao okazis en "domoj de la scio" (Yachayhuasis). La inkaoj sukcesis krei grandegan imperion per siaj militaj kapabloj, sed tiuj ne sufiĉus vivteni ĝin por longa tempo. Stabiligo de la imperio eblis nur per perfekta administrantaro, kiu kapablis efike apliki la resursojn de la lando. Tiurilate la imperio de la inkaoj estas komparebla kun la antikva Egiptio kaj la romia imperio. Listo de biografioj
Refreŝigu la paĝon por ekvidi alian biografion !
Artikoloj ŝanĝiĝantaj ĉiuminute
Mohandas Karamchand GANDHI [mohandas karamĉand gandi] (hindie मोहनदास करमचन्द गांधी, en Esperanto Mahatmo Gandhio) naskiĝis en la 2-a de oktobro 1869 en Porbandar, en okcidenta Barato. Lia patro estis ĉefministro de la reĝlando de Raĝkot, kaj lia patrino estis profunde religiema, adoranto de Viŝnuo. Gandhi edziĝis 13-jaraĝe. Post baza edukado, oni decidis sendi lin al Britio por iĝi advokato. Li revenis al Barato en 1891, en la sekva jaro iris al la sud-afrika provinco Natal, por reprezenti baratan firmaon. Tie li renkontis fortajn rasajn antaŭjuĝojn, sed fariĝis fama advokato. Tuj post sia projektita reveno al Barato li eksciis pri propono de provinca leĝo, kiu forprenis de hindoj la rajton voĉdonan. Gandhi fondis la Baratan Kongreson por defendi la rajtojn de baratdevenuloj en Natal. Artikoloj ŝanĝiĝantaj ĉiusemajne
`Abdu’l-Bahá (arabe: عبد البهاء, "Servanto de Bahá'") estis la plej aĝa filo de Bahá'u'lláh kaj naskiĝis officiale kiel `Abbás Effendi (perse: عباس افندی). Lia patrino Ásiyih Khánum (1820-1886), poste kaj pli vaste konata per sia titolo Navváb, naskis lin en Tehrano je la 23a de Majo 1844 (5a de Jamádíyu’l-Avval 1260 p.H.), dum la sama nokto en kiu la Báb deklaris sian mision. Lia patro nomumis lin en Sia testamento kiel la solan aŭtoritatan interpretiston de Siaj skribaĵoj, kaj li estis konata inter bahaanoj kiel la "Centro de la Interligo", la "Interpretanto de la Sanktaj Skriboj", la "Mistero de Dio", aŭ simple kiel la "Majstro" ĉar lin Bahá'u'lláh Mem nomis tiel. Bahaanoj rigardas lin kiel la perfektan ekzemplulon de vera bahaano. Artikoloj ŝanĝiĝantaj ĉiutage
Ŝogi Efendi (naskita je la 1-a de marto 1897 en Akka; mortinta je la 4-a de novembro 1957 en Londono) estas la pli maljuna nepo de 'Abdu'l-Bahá (kiu estis plej maljuna filo de Bahá'u'lláh). kaj kiu gvidis inter 1921-1957 la administradon de Bahaa Kredo. Shoghi Effendi estis la plej maljuna nepo de 'Abdu'l-Bahá. Naskiĝis la 1-an de marto 1897, de lia plej frua infaneco li havis specialan rilaton kun sia avo. Li studis en la Usona Universitato de Beirut kaj poste ĉe Kolegio de Balliol (Oksfordo) en Anglio. Post la forpaso de 'Abdu'l-Bahá je la 28-a de novembro 1921 Shoghi Effendi eksciis, ke li estis nomita kiel Gardanto, la plej alta nomita ofico en la nova administra ordo de la Bahaa Kredo klarigita en la Volo kaj Testamento de 'Abdu'l-Bahá. Aliaj portaloj
|











































