SEARCH...:


recently watched....:
  • Pragmatiko [eo]
  • 新浦壽夫 [ja]
  • Andard [ceb]
  • Racio [eo]
  • AAA (プロレス) [ja]
  • Neoklasika ekonomika skolo [eo]
  • Mark Gosche [sco]
  • Pott (Watt i datt [ksh]
  • 桜井徳太郎 [ja]
  • Jo Goodhew [sco]
  • Salona Danco [eo]

  • jetzt mitverdienen


    Der freche Erotikshop!
    02 Logo 120x60

    Party Explosion - Click here!
    Final Fantasy III DS game

    Miller Brothers, Click here!
    www.easycar.com
    Estate
    Win a Supercar of your dreams........make Summer special this year

    00003 ORION - Logo
    Fancy a hot adventure? More fun for HIM and HER – Shopping at PABO.com!

    LANGUAGE: ar | id | bg | ca | ceb | cs | da | de | et | en / / | es | eo | fr | gr | he | hr it | ko | lt | hu | nl | ja | no | pl | pt | ru | ro | sk | sl | sr | fi | sv | te | tr | uk | zh

    Pragmatiko

    El Vikipedio

    Saltu al: navigado, serĉo

    Pragmatiko estas parto de lingvoscienco kaj okupiĝas pri la rilatojn inter parolo kaj parolsituacio.

    Enhavo

    [redakti] Situacio influas la sencon de paroloj

    Iuflanke, sufiĉe evidente, sama frazo ricevas malsamajn sencojn en malsamaj situacioj. Por sia plena senciĝo ĝi dependas de eksteraj kondiĉoj, ekzemple tiaj montrovortoj kiel miĉi tie. Sed la samo validas ankaŭ pri Johano, post du horojĉio: Ja en mi ordigis ĉion oni malofte celas la tutan universon.

    [redakti] Parolo modifas la situacion

    Aliflanke ankaŭ parolo iel modifas la mondon. J. L. Austin, el la angla skolo de lingvofilozofio, per sia libro Kiel plenumi aferojn per vortoj famigis la nocion de memplenuma diro: Kiam la prezidanto de asocio diras La kunsido ekas, tiam la kunsido efektive ekas; kiam iu diras Mi promesas per tio li jam vere promesas; male kiam iu diras Mi promenas, tio estas nur konstata diro ne sufiĉa por plenumi la promenon.

    (Ankaŭ famas kaj iom similas la nocio memplenuma antaŭdiro, kiun Robert K. Merton difinis por ekonomiko kaj socioscienco: Se publicisto anoncas, ke banko malbone fartas, li povas kaŭzi ĝian bankroton, per tio estigante la fakton, kiun li ŝajne nur prognozis.)

    Pli diskrete multaj karesaj, ĝentilaj aŭ aliaj parolformoj kunkonstruas la situacion, difinante la rolojn de kunparolantoj.

    Ankaŭ multaj asertoj supozas aŭ trudas, ke la alparolato akceptu iuj sciojn aŭ juĝojn pri la ĉirkaŭa mondo – kion jam el praktika vidpunkto studis parolarto.

    Pragmatikistoj, daŭrigante la analizon, provas difini koheran sortimenton de parolagoj. Parolago ne koincidas kun gramatika modo: Ordonon oni povas diri per demando Ĉu vi bonvolos. Parolagoj do ricevas malfacile difineblan statuson inter gramatika konsisto, mensa intenco kaj socia moro.

    [redakti] Kunteksto

    Oni kutime ne kalkulas en pragmatiko la studon de kunteksto. La nocion kunteksto necesigas jam la frontigo inter la limigita frazanalizo de tradicia sintakso kaj la pli granda amplekso de tiaj lingvaj fenomenoj, kiaj anaforoj kaj kataforoj. (Ekzemple, en la frazoj Kiam la vazo falis, ĝi rompiĝis. Nun ĝiaj pecetoj disas sur la planko la vorto ĝi estas anafora vorto, ĉar ĝi kompreneblas nur dank' al vortumo eventuale trovebla en antaŭa parto de la teksto; dum en la frazo mi vidis ĝin, kiam la monstro rompis la muron, la vorto ĝi funkcias katafore, ĉar ĝi kompreneblas nur per posta parto de la teksto.) Pli ĝenerale, la entuta kompreno de teksto aŭ de interparolo estas konfidita al fakoj, kiuj staras ie inter beletroscienco kaj lingvoscienco, nome interpretarto, stiloscienco kaj aliaj.

    Pragmatiko por si konservas la esploron de rilatoj inter parolo kaj la neteksta ĉirkaŭa mondo.

    [redakti] Pragmatiko kaj semantiko

    El teoria vidpunkto oni povas heziti, ĉu:

    • frazo havas senkondiĉan sencon (semantike) kaj la situacia eldiro nur aldonas al ĝi (pragmatike)
    • aŭ male frazo esence entenas indikojn por sia situacia interpreto, tiel ke semantiko kaj pragmatiko ne disas.

    La dua vidpunkto, kiun subtenas iuj pragmatikistoj, signifas, ke pragmatiko devus esti nur aspekto de ia pli vasta sencoscienco, kiu kunigus interalie semantikon kaj pragmatikon.

    [redakti] Vidu ankaŭ

    [redakti] Literaturo

    • (Angle) J. L. Austin, How to do Things with Words. - Oxford, 1962. (en)
    • (Angle) John Searle, Speech Acts: An essay in the Philosophy of language, (1969)

    [redakti] Ekstera ligilo

    •  Ken Miner: Enkonduko al pragmatiko
    Change language: All | الرربية | Bahasa Indonesia | Български | Català | Cebuano | Ħesky | Dansk | Deutsch | Eesti | English | Español | Esperanto | Français | עברית | Hrvatski | Italiano | 핶국어 | Lietuvių | Magyar | Nederlands | 旡涬語 | Norsk (bokmál) | Polski | Português | Русскиб | Română | Slovenčina | Slovenščina | Српски / Srpski | Suomi | Svenska | తెలుగు | Türkçe | УкраїнсѦка | 中文

    Autorem skryptu AdWiki v0.8 (2007) jest husky83
    Wikipedia jest zarejestrowanym znakiem towarowym Wikimedia Foundation
    Wszystkie materiały pochodzą z Wikipedii, obięte są licencją GNU Free Documentation License