Romo
El Vikipedio
| Roma | |
| Regiono: | |
|---|---|
| Provinco: | Roma (2008) |
| Koordinatoj: | Koordinatoj: |
| Alto super marnivelo: | 37 m |
| Areo, km2: | 1.285,30 (2008) |
| Loĝantaro: | 2.718.768 (01-01-08) |
| Loĝdenso, 1/km2: | 2.115 (2008) |
| Subdividaĵoj: | Ostia, Ostia antica, Acilia, Vitinia, Infernetto, Trigoria, Piana del sole, Casal palocco, Castel di leva, Villaggio prenestino, Castelverde, Corcolle, La Storta-Olgiata, Massimina, Valle santa (2005) |
| Najbaraj komunumoj: | Albano Laziale, Anguillara Sabazia, Ardea, Campagnano di Roma, Castel Gandolfo, Castel San Pietro Romano, Ciampino, Colonna, Fiumicino, Fonte Nuova, Formello, Frascati, Gallicano nel Lazio, Grottaferrata, Guidonia Montecelio, Marino, Mentana, Monte Porzio Catone, Monte Compatri, Monterotondo, Palestrina, Poli, Pomezia, Riano, Sacrofano, San Gregorio da Sassola, Tivoli, Trevignano Romano, Zagarolo (2005) |
| Patrono: | San Pietro kaj Paolo di Tarso |
| Festa tago: | 29-a de junio (2008) |
| Nomo de loĝantoj: | romani |
| Poŝtkodo: | de 00118 ĝis 00199 (2008) |
| Imposta kodo: | H501 (2008) |
| Kodo laŭ ISTAT: | 058091 (2008) |
| Telefona prefikso: | 06 (2008) |
| Retpaĝo: | http://www.comune.roma.it |
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 3.300 mil (en la aglomeraĵo en 2000)
Romo (itale, Roma) estas la ĉefurbo de Italio kaj antikvece de Romio. Interne de Romo estas la Vatikano, kie loĝas la papo kaj la administrejo de la Katolika Eklezio. La mitaj fondintoj de la urbo estas la ĝemeloj Romulo kaj Remo. Romo estas la "Eterna Urbo" kaj ankaŭ la "urbo de sep montetoj". Ĝi estas la plej granda urbo en Italio. SPQR = Senatus PopulusQue Romanus = Senato Kaj Popolo Romana estas la devizo de la urbo.
De -150 ĝis 400, Romo estis la plej potenca urbo de la Mediteraneo, konkerinte grandan, ĉirkaŭmaran imperion, la romia imperio.
De 500 ĝis 1500, Romo estis la metropolo de la Okcidento: ĝiaj latina lingvo, latina skribo, juro, religio katolikismo, julia kalendaro, romia mezuro, ktp, fariĝis la normo en la Okcidento dum tiu tempo. Post 1500, la Okcidento fariĝis naciisma kaj naciaj normoj emis renversi la antikvajn normojn de Romo.
Enhavo |
[redakti] Monumentoj de Romo
antikvaj
- la koloseo
- la forumo
- Banejoj de Karakalo
- la akveduktoj.
Entute 11 akveduktoj transportis akvon al Romo. La plej longa estas la akvedukto Aqua Marcia kun longeco de 91,2 km. 80km estas subteraj, 800m sur la tero kaj 10,4km estas pontoj. Imponaj restoj de la akveduktoj Aqua Claudia kaj Aqua Anio Novus, unu super la alia, estas videblaj ĉe la Porta Maggiore.
- Cloaca Maxima La plej konata subtera kanalo por forigi akvon (de pluvo, fekaĵoj, kuirejoj ktp.). Entute estis tre multaj.
- Testaccio estas monteto arte konstruita el amforoj ujintaj la imposton annona el olivoleo inter la 1-a kaj la 3-a jarcentoj.
[redakti] Esperanto en Romo
La unua Esperanto-grupo en Romo estis fondita en 1905 de Luigi Giambene. Ekde 1908 aperis gazeto Roma Esperantisto. En 1913 la 4-a internacia katolika Esperanto-kongreso okazis en Romo, en aŭgusto 1935 la 27-a Universala Kongreso de Esperanto.
En Romo naskiĝis Hjalmar Johannes Runeberg, Primo Dottarelli, kaj Francesco Barbèri, loĝis kaj movadis Stefano la Colla kaj studis Théophile Cart.
[redakti] Bildoj
[redakti] Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri Romo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
|
« Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo. »
|
|
« Esti en Romo kaj ne vidi la Papon. »
|
|
« Romo estas tie, kie estas la papo. »
|
[redakti] Aliaj projektoj
[redakti] Referencoj
[redakti] Eksteraj ligiloj
- Cent jaroj da Esperanto en Romo (itale kaj esperante)
- Fotoj de monumentoj en Romo
Roma Forumo ~ Imperiestraj Forumoj
http://www.comune.roma.it
http://www.compart-multimedia.com/virtuale
http://www.comune.roma.it/cultura











































