SEARCH...:


recently watched....:
  • Ruĝverta gruo [eo]
  • シアトル・マリナーズ [ja]
  • Rafaelo [eo]
  • 1147 [fr]
  • Moliso [eo]
  • Saachjrupp:Schwizzerdüttsch [ksh]
  • 相模貨物駅 [ja]
  • Normaal Amsterdams Peil [eo]
  • Saachjrupp:Wikipedia:Medmaacher kann Herero [ksh]
  • Provinco Treviso [eo]
  • 1850 [ms]

  • jetzt mitverdienen


    Der freche Erotikshop!
    02 Logo 120x60

    Party Explosion - Click here!
    Final Fantasy III DS game

    Miller Brothers, Click here!
    www.easycar.com
    Estate
    Win a Supercar of your dreams........make Summer special this year

    00003 ORION - Logo
    Fancy a hot adventure? More fun for HIM and HER – Shopping at PABO.com!

    LANGUAGE: ar | id | bg | ca | ceb | cs | da | de | et | en / / | es | eo | fr | gr | he | hr it | ko | lt | hu | nl | ja | no | pl | pt | ru | ro | sk | sl | sr | fi | sv | te | tr | uk | zh

    Ruĝverta gruo

    El Vikipedio

    Saltu al: navigado, serĉo
    Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
    Ruĝverta gruo

    Biologia klasado
    Regno: Animaloj Animalia
    Filumo: Ĥorduloj Chordata
    Klaso: Birdoj Aves
    Ordo: Gruoformaj Gruiformes
    Familio: Gruedoj Gruidae
    Genro: Grus
    Specio: G. japonensis
    Konserva statuso

    Konserva statuso: En danĝero
    Binoma nomo
    Grus japonensis
    (Statius Muller, 1776)

    La ruĝverta gruo (Grus japonensis) el la ordo de gruoformaj birdoj kaj familio de gruedoj vivas ĉefe en Ĉinio, kaj krome, ankaŭ troviĝas en Japanio, Koreio kaj iamaj teritorioj de Sovetunio. Ili generas sur la ebenaĵoj Nenĝjang kaj Sanĝjang de la Nordoriento, Ĉinio, kaj travintras en la meza kaj malsupra basenoj de Jangzi-rivero kaj Tajvano.

    La ruĝverta gruo estas rara birdo fame konata en la mondo. Ĝi ĝuas grandan ŝaton pro siaj nuda ruĝa verto, blanka korpo, gracia paŝado kaj bela dancado. Ambaŭflanke de ĝia kolo punktiĝas nigraj plumoj kaj ĝi tenas la internajn nigrajn flugplumojn sur la blankaj plumoj ĉe la vosto dum sidado. La krioj de la ruĝverta gruo estas sonoraj. Gian sekson oni malfacile distingas laŭ la ekstera formo, sed ĝi klare distingiĝas per siaj krioj. Ĉe kriado la virgruo aŭdigas kontinuan unusilaban sonon, etendas sian bekon al la ĉielo kaj alte levas siajn flugilojn, dum la gruino eligas intermitan dusilaban sonon malpli sonoran ol tiu de la virgruo, etendas sian bekon horizontale kaj ne levas siajn flugilojn.

    La ruĝvertaj gruoj ĉefe vivas en akvoriĉaj marĉoj, kun altaj fragmitoj. Ĉiun printempon aro post aro da ruĝvertaj gruoj flugas el sudo al sia genera loko. En la pariĝa tempo la gegruoj senĉese dancadas kaj laŭte kantas kun etendita kolo. La ruĝvertaj gruoj praktikas monogamion kaj la paro kunvivas dum la tuta vivo. Ilia nesto estas telerforma kaj simpla el tigoj, folioj kaj infloreskoj de velkintaj fragmitoj kaj muskoj. Ĝenerale, la gruino demetas 2 ovojn, kiujn alterne kovas la gegruoj. Post 31-33 tagoj elkoviĝas la gruidoj. Du tagojn post sia eloviĝo la birdidoj jam povas ĉie vagadi kaj serĉi manĝaĵon kune kun siaj gepatroj, kaj post duonjaro ili jam povas flugi al sudo por travintri. Ili maturiĝas post 5-6 jaroj. La ruĝverta gruo povas vivi 50-60 jarojn, tial oni rigardas ĝin kiel simbolon de longviveco.

    Change language: All | الرربية | Bahasa Indonesia | Български | Català | Cebuano | Ħesky | Dansk | Deutsch | Eesti | English | Español | Esperanto | Français | עברית | Hrvatski | Italiano | 핶국어 | Lietuvių | Magyar | Nederlands | 旡涬語 | Norsk (bokmál) | Polski | Português | Русскиб | Română | Slovenčina | Slovenščina | Српски / Srpski | Suomi | Svenska | తెలుగు | Türkçe | УкраїнсѦка | 中文

    Autorem skryptu AdWiki v0.8 (2007) jest husky83
    Wikipedia jest zarejestrowanym znakiem towarowym Wikimedia Foundation
    Wszystkie materiały pochodzą z Wikipedii, obięte są licencją GNU Free Documentation License