SEARCH...:


recently watched....:
  • SI [eo]
  • 0048 (Watt ėßß datt [ksh]
  • 廣川泰三 [ja]
  • Rotzo [eo]
  • Polsko [eo]
  • Plunges rajuons [bat-smg]
  • UEA [eo]
  • バラエティーニュース キミハ・ブレイク [ja]
  • Montaldeo [eo]
  • 0047 (Watt ėßß datt [ksh]
  • WinMX [en]

  • jetzt mitverdienen


    Der freche Erotikshop!
    02 Logo 120x60

    Party Explosion - Click here!
    Final Fantasy III DS game

    Miller Brothers, Click here!
    www.easycar.com
    Estate
    Win a Supercar of your dreams........make Summer special this year

    00003 ORION - Logo
    Fancy a hot adventure? More fun for HIM and HER – Shopping at PABO.com!

    LANGUAGE: ar | id | bg | ca | ceb | cs | da | de | et | en / / | es | eo | fr | gr | he | hr it | ko | lt | hu | nl | ja | no | pl | pt | ru | ro | sk | sl | sr | fi | sv | te | tr | uk | zh

    Sistemo Internacia de Unuoj

    El Vikipedio

    (Alidirektita el SI)
    Saltu al: navigado, serĉo
    La mallongigo SI estas uzata en ĉi tiu artikolo por nomo de sistemo de mezurunuoj. Por aliaj signifoj, bonvolu vidi la apartigilon Si.

    La Sistemo Internacia de Unuoj estas la ĉefa sistemo de mezuro en la mondo. Ĝi estas konata sub la mallongigo SI, origine el la franclingva Système international d'unités, sed uzata ankaŭ alilingve. Ĝi estis establita en 1960 kiel moderna versio de la metra sistemo.

    SI estas uzata ĉie por ĉiuj mezuroj en scienco, industrio, kaj komerco; la sola grava escepto estas Usono, kie la tradiciaj brit-devenaj mezurunuoj ankoraŭ regas en la ĉiutaga vivo. Ankaŭ en Britio la malnovaj unuoj plu rolas. Eĉ se iuj landoj uzas malnovajn unuojn en la ĉiutago, tiuj jam ĉie estas difinitaj per unuoj de SI. Ekzemple, la usona-brita colo estas difinita ekzakte egala al 0,0254 metroj, kaj tial ĝi estas rekte dependa de la difino de metro.

    La sistemo estas konstruita sur bazo de sep fundamentaj unuoj: la metro, kilogramo, sekundo, ampero, kelvino, kandelo kaj molo.

    La tuta SI konsistas el aro da mezurunuoj kune kun aro da prefiksoj. Estas du grupoj de unuoj: la sep bazaj unuoj por sep fizikaj grandoj (kun fizikaj dimensioj inter si sendependaj) kaj multaj derivitaj unuoj konstruitaj el la bazaj. SI agnoskas ankaŭ kelkajn ekster-SI-ajn unuojn por uzo kun la sistemo. SI-prefikson oni povas meti antaŭ unuonomon por nomi multoblon de la unuo. Ekzemple, kilo- signas mil-oblon kaj tiel kilometro egalas al mil metroj, mili- signas milon-oblon kaj tiel milimetro estas milono de metro. Ĉiuj SI-prefiksoj signifas multobligon aŭ dividon per potenco de 10.

    Ekzistas ankaŭ aliaj versioj de la metra mezursistemo: La CGS-sistemo prenas centimetron, gramon kaj sekundon kiel la bazajn unuojn (la nomon CGS donas la komencliteroj de la ĉefunuoj). Ĝi estis, kaj iam ankoraŭ estas, uzata por certaj sciencaj celoj. Evoluis ankaŭ sistemoj, kiuj normigis metron, kilogramon kaj sekundon (MKS) kiel la bazajn unuojn. La MKSA-sistemo, kiu aldone havas amperon en sia bazo, formis la elirpunkton por la Sistemo Internacia de Unuoj


    Enhavo

    [redakti] Bazaj unuoj

    La sep bazaj fizikaj mezurunuoj

    Grando Unuo Simbolo Difino
    longo metro m

    La longo, kiun trapasas lumo en vakuo dum la tempo de 1/299 792 458 de sekundo.

    maso kilogramo kg

    La maso de la internacia prototipo de kilogramo (tiu cilindra peco el platena-iridia kunfandaĵo estas konservata en la Internacia Buroo de Pezoj kaj Mezuroj en Parizo)

    tempo sekundo s

    La tempodaŭro de 9 192 631 770 cikloj de la radiado kiun donas la transiro inter la du hiperfajnaj niveloj de la baza stato de atomo de cezio-133.

    elektra kurento ampero A La ampero egalas al tia konstanta elektra kurento, kiu, trapasante du paralelajn, senfine longajn rektajn konduktilojn, kun distanco de 1 metro kaj neglektebla cirkla kversekco, en vakuo, kaŭzas inter tiuj konduktiloj forton de 2 × 10-7 neŭtonoj je metro.
    temperaturo kelvino K

    La frakcio 1/273,16 de la termodinamika temperaturo de la triobla punkto de akvo (tio estas punkto, kie akvaj formoj solida, likva kaj gasa koincidas)

    materikvanto molo mol

    Kvanto de substanco en sistemo, kiu enhavas tiom da strukturaj elementoj, kiom da atomoj estas en 0,012 kilogramoj da karbono-12. Kiam oni uzas la molon, oni specifu ankaŭ la strukturajn elementojn, kiuj povas esti atomoj, molekuloj, jonoj, elektronoj aŭ aliaj partikloj aŭ difinitaj grupoj de tiaj partikloj. (La nombro estas la konstanto de Avogadro).

    lumintenso kandelo cd

    La kandelo estas la lumintenso, en difinita direkto, de lumfonto, kiu radias unukoloran lumon de frekvenco 540 × 1012 hercoj kaj kiu havas en tiu direkto energi-intenson de 1/683 de vato je steradiano.

    [redakti] Derivitaj unuoj

    Grando Nomo de la unuo Simbolo Mezuro en bazaj unuoj
    frekvenco herco Hz s-1
    forto neŭtono N kg · m / s2
    premo paskalo Pa kg / (m·s2)
    laboro/energio ĵulo J kg·m2 / s2
    elektra ŝargo kulombo C A·s
    povumo/radia flukso vato W kg·m2 / s3
    elektra tensio/elektromova forto volto V kg·m2 / (A·s3)
    elektrostatika kapacitanco farado F=C/V kg-1·m-1·s4·A2
    magneta flukso vebero Wb kg·m2 / (A·s2)
    induktanco henro H kg·m2 / (A2·s2)
    elektra rezistanco omo Ω=V/A m2.kg.s-3.A-2
    elektra konduktanco simenso S=A/V m-2.kg-1·<s3·A2
    magnetfluksa denso teslo T=Wb/m2 kg·s-2.A-1
    celsia temperaturo celsia grado ºC K
    lum-flukso lumeno lm=cd.sr m2·m-2·cd=cd
    iluminanco lukso lx=lm/m2 m2·m-4.cd=m-2.cd
    aktiveco de radionuklido bekerelo Bq s-1
    ensorbita dozo grajo Gy=J/kg m2·s-2
    doz-ekvivalento siverto Sv=J/kg m2·s-2
    kataliza aktiveco katalo kat s-1·mol
    (ebena) angulo radiano rad 1 (m·m-1)
    spaca angulo steradiano sr 1 (m2·m-2)

    Unuoj sen speciala nomo

    Grando Nomo de la unuo Simbolo Mezuro per bazaj unuoj
    areo kvadratmetro m2 m2
    volumeno kubmetro m3 m3
    denso kilogramo je kubmetro kg / m3 kg / m3
    rapido metro je sekundo m / s m / s
    akcelo metro je sekundo en kvadrato m / s2 m / s2
    tensio de kampo volto je metro V / m kg·m / (A·s3)

    [redakti] Vidu ankaŭ

    [redakti] Eksteraj ligiloj

    •  Internacia Buroo pri Pezoj kaj Mezuroj - SI Plena prezento de SI en la lingvoj franca kaj angla. En okazoj de dubo pri ĝusta interpreto, validas ĉiam la franca teksto de la dokumentoj.

    Change language: All | الرربية | Bahasa Indonesia | Български | Català | Cebuano | Ħesky | Dansk | Deutsch | Eesti | English | Español | Esperanto | Français | עברית | Hrvatski | Italiano | 핶국어 | Lietuvių | Magyar | Nederlands | 旡涬語 | Norsk (bokmál) | Polski | Português | Русскиб | Română | Slovenčina | Slovenščina | Српски / Srpski | Suomi | Svenska | తెలుగు | Türkçe | УкраїнсѦка | 中文

    Autorem skryptu AdWiki v0.8 (2007) jest husky83
    Wikipedia jest zarejestrowanym znakiem towarowym Wikimedia Foundation
    Wszystkie materiały pochodzą z Wikipedii, obięte są licencją GNU Free Documentation License