SEARCH...:


recently watched....:
  • Sekso [eo]
  • Polskie Towarzystwo Krajoznawcze [pl]
  • 平成3年台風第19号 [ja]
  • Pontru [ceb]
  • Zeino [eo]
  • 笑ってはいけないシリーズ [ja]
  • Ry [it]
  • .lb [id]
  • Pontavert [ceb]
  • ϥ`` [ja]
  • Zodiako [eo]

  • jetzt mitverdienen


    Der freche Erotikshop!
    02 Logo 120x60

    Party Explosion - Click here!
    Final Fantasy III DS game

    Miller Brothers, Click here!
    www.easycar.com
    Estate
    Win a Supercar of your dreams........make Summer special this year

    00003 ORION - Logo
    Fancy a hot adventure? More fun for HIM and HER – Shopping at PABO.com!

    LANGUAGE: ar | id | bg | ca | ceb | cs | da | de | et | en / / | es | eo | fr | gr | he | hr it | ko | lt | hu | nl | ja | no | pl | pt | ru | ro | sk | sl | sr | fi | sv | te | tr | uk | zh

    Sekso

    El Vikipedio

    Saltu al: navigado, serĉo

    Enhavo

    [redakti] Difino de sekso

    La individuoj de multaj specioj de vivuloj dividiĝas en du (aŭ pli da) kategorioj nomataj seksoj. Ĉi tiuj kategorioj rilatas al komplementaj grupoj kombinantaj genan materialon por la reproduktado. Ĉi tiun procezon oni nomas seksa reproduktado.

    Kutime, specio havas du seksojn: viran (nomeblan ankaŭ malina) kaj inan. La ina sekso difiniĝas kiel tiu produktanta la plej larĝajn gametojn (t.e. reprodukt[iv]aj ĉeloj). La seksaj kategorioj priskribas, do, la reproduktajn funkciojn kiujn individuo povas plenumi iam en sia vivo.

    La vorton sekso oni uzas ankaŭ kiel mallongigon anstataŭ (homa) seksumado t. e. seksa interagado aŭ rilato (la fizikaj agoj rilataj al seksa reproduktado).

    [redakti] Sekso en plantoj kaj fungoj

    Fungoj kaj aliaj organismoj ekzistas en pli ol du seksoj, tamen ili reproduktiĝas pare (ajnaj du seksoj povas kune reproduktiĝi).

    Ĉe multaj florplantoj la organoj de du seksoj estas kombinitaj en ĉiu floro. Ĉe aliaj ekzistas divers-seksaj floroj. Iuj el tiuj specioj portas diversseksajn florojn sur la sama planto, ĉe aliaj la tuta planto estas unuseksa.

    [redakti] Sekso ĉe bestoj

    Pluraj specioj, ekzemple de lumbrikoj, abeloj kaj gekoj, povas reproduktiĝi same sekse kiel sensekse. En himenopteroj, kio inkludas abelojn, la reĝino (t.e. plene funkciiva ino) povas decidi fekundigi ovon aŭ lasi ĝin nefekundigita. Fekundigitaj ovoj iĝos inoj -- laboristoj se averaĝe nutritaj dum sia larva stadio; reĝinoj se regalitaj kaj dorlotitaj per ĵeleo. Nefekundigitaj ovoj, kun nur duone la nombro de kromosomoj de fekundigitaj ovoj, iĝos vir-abeloj. En aliaj specioj, ekz. lumbrikoj, ĉiuj individuoj hermafroditas, t. e. la individuoj havas samtempe virajn kaj inajn seksajn organojn.

    En mamuloj, birdoj kaj multaj aliaj specioj, sekson determinas la seksaj kromosomoj, nomataj X kaj Y en mamuloj, Z kaj W en birdoj. Virmamuloj normale havas po unu (XY), dum mamulinoj normale havas du X-kromosomojn (XX). Ĉiuj individuoj havas almenaŭ unu X-kromosomon; la Y-kromosomo ĝenerale malpli longas ol la X-kromosomo kun kiu ĝi paras, kaj en pluraj specioj ĝi malestas. Inverse ol pri mamuloj okazas rilate al virbirdoj (ZZ) kaj birdinoj (ZW). En aliaj specioj, i.a. krokodiloj kaj plej multaj insektoj, sekson povas determini pluraj aliaj sistemoj, inkl. tiuj regataj de mediaj faktoroj kiel la temperaturo. Aliaj specioj povas ŝanĝi sekson dum sia vivo.

    [redakti] Sekso ĉe homoj

    Por plej multaj kaj diversaj sociaj celoj oni uzas homan sekson kiel koncepton unuecigan kaj determinan: ni (vir)inasviras. Tamen, se oni studas de pli proksime la kriteriojn por difini inojn kaj virojn, evidentiĝas du gravaj faktoj. Unue, sekson oni povas difini je multaj niveloj, kelkaj biologiaj, kelkaj sociaj, kelkaj psikologiaj. Due, signifa parto de la homaro ne plene akordas kun ĉiu aspekto de ĉiu nivelo de la difino; tio signifas, ke ili povas kunhavi karakterizojn tradicie rigardatajn kiel virajn kune kun aliaj rigardataj kiel inajn.

    Kelkaj kriterioj rilatas al la kromosomoj aŭ al la ekstera kaj la interna anatomioj; multaj estas statistikaj. Kelkaj pli facile mezureblas ol aliaj. Kelkajn difinas aŭ trudas la ĉirkaŭanta socio. Ekzemple, estas sociaĵo ke virhomoj vestiĝu pantalone. Kelkaj el la niveloj ŝajne estiĝas ene de ĉiu persono kiel subjektiva identeco aŭ motivilo.

    Por plej multaj personoj, ekzemple, la ĉeesto de Y-kromosomo igas gonadojn iĝi testikoj, kiuj produktos hormonojn kiuj igos viraj la internajn kaj eksterajn generilojn, kio siavice igos la gepatrojn rigardi kaj eduki la infanon kiel knabon. Tamen oni daŭre diskutas pri la kontrasta efiko de biologiaj faktoroj kaj mediaj faktoroj (naturo kontraŭ eduko).

    Rilate la tre diversajn neakordiĝojn kun tiu paradigmo, malsamaj socioj atribuas al ili malsamajn valorojn. Ŝajnas ke, en la lastaj jardekoj, la publika opinio de multaj t.n. okcidentaj socioj trovas tiajn situaciojn malpli maldezirindaj kaj pli tolereblaj ol en antaŭaj tempoj kaj ol en granda parto de la cetera mondo.

    La komplikeco de tiaj situacioj igis plurajn sciencistojn argumenti ke la du seksoj estas kultura kreaĵo, kvankam bebo gajnas socian sekson antaŭ ajna kultura influo. Kelkaj preferas difini sian seksan identecon ne uzante tiajn polusajn terminojn.

    [redakti] Vidu ankaŭ


    [redakti] Eksteraj ligiloj

    •  http://www2.rz.hu-berlin.de/sexology/GESUND/ARCHIV/IES/BEGIN.HTM La internacia enciklopedio de sekseco (angle)
    •  http://www.gfmer.ch/Books/Reproductive_health/Human_sexual_differentiation.html Homa seksa diferencigo (angle)
    v  d  r
    Sekso
    Seksaj praktikoj Koito (antaŭludo, pozicioj) • Buŝa seksumadoAnusa seksumadoAnuslangoGrupa seksumadoŜpruco sur vizaĝoFingradoPugnokoitoMasturbadoSinmasturbadoPermana stimulado de penisoSenpenetra seksumadoSumatoRapidkoitoInterrompita koito
    Amuzo por plenkreskuloj Artefarita vaginoVibratoroErotikoLubrikaĵoPornografioEnbloviga pupoSilikona pupoErotikaj helpilojSeksvendejo
    Sano kaj edukado KontraŭkoncipiloErektiĝema disfunkcioGinekologioHiperseksecoSeksa disfunkcioSekse kontaĝemaj malsanojSekura seksumado
    Historio Historio de homa seksumadoHistorio de naciigo de erotikoSeksa revolucio
    Identeco Seksa identecoSeksa orientiĝo
    Leĝo Laŭleĝa aĝo de kapablo al koitoObscenecoSeksatencoSeksa atakoSeksa harfendoSeksa misuzado
    Fiziologio EjakuloErektiĝoEnsemigadoOrgasmoGravedecoSeksa ekscitiĝo
    Rilatoj kaj socio BDSMIncestoGeedzecoParafilioProstituo/ĜigoloReligio kaj seksecoAmrilatoSeksa abstinoSeksa allogemoSeksa etikoSeksa turismoAbortoStriptizo
    Rilataj artikoloj Homa seksa kondutoHoma seksumadoSeksologioSeksa slangoAnimala seksumado
    Portalo:Sekso

    Change language: All | الرربية | Bahasa Indonesia | Български | Català | Cebuano | Ħesky | Dansk | Deutsch | Eesti | English | Español | Esperanto | Français | עברית | Hrvatski | Italiano | 핶국어 | Lietuvių | Magyar | Nederlands | 旡涬語 | Norsk (bokmál) | Polski | Português | Русскиб | Română | Slovenčina | Slovenščina | Српски / Srpski | Suomi | Svenska | తెలుగు | Türkçe | УкраїнсѦка | 中文

    Autorem skryptu AdWiki v0.8 (2007) jest husky83
    Wikipedia jest zarejestrowanym znakiem towarowym Wikimedia Foundation
    Wszystkie materiały pochodzą z Wikipedii, obięte są licencją GNU Free Documentation License