SEARCH...:


recently watched....:
  • Silvio Berlusconi [eo]
  • Ludwik Wirtemberski [pl]
  • 1986年ウィンブルドン選手権 [ja]
  • Nogent-l\'Artaud [ceb]
  • 253 [ar]
  • .pr [pt]
  • index-pl [pl]
  • たばこと塩の博物館 [ja]
  • Nogentel [ceb]
  • Sonĝo [eo]
  • キング (雑誌) [ja]

  • jetzt mitverdienen


    Der freche Erotikshop!
    02 Logo 120x60

    Party Explosion - Click here!
    Final Fantasy III DS game

    Miller Brothers, Click here!
    www.easycar.com
    Estate
    Win a Supercar of your dreams........make Summer special this year

    00003 ORION - Logo
    Fancy a hot adventure? More fun for HIM and HER – Shopping at PABO.com!

    LANGUAGE: ar | id | bg | ca | ceb | cs | da | de | et | en / / | es | eo | fr | gr | he | hr it | ko | lt | hu | nl | ja | no | pl | pt | ru | ro | sk | sl | sr | fi | sv | te | tr | uk | zh

    Silvio Berlusconi

    El Vikipedio

    Saltu al: navigado, serĉo
    Silvio Berlusconi
    Persona informo
    Nomo Silvio Berlusconi
    Vera nomo {{{VeraNomo}}}
    Dato de naskiĝo 29-a de septembro 1936
    Loko de naskiĝo Milano
    Dato de morto nekonata mortdato
    Loko de morto [[{{{MortLoko}}}]]
    Okupo
    Aĝo 72

    Silvio Berlusconi [silvjo berluskoni] (naskiĝis la 29-an de septembro 1936 en Milano) estas itala politikisto kaj miliardulo.

    Li estas estro de la itala partio Forza Italia kaj posedanto de pluraj italaj amaskomunikiloj. Li estis itala ĉefministro de la 11-a de junio 2001 al la 2-a de majo 2006.

    Berlusconi fariĝis fama origine kiel industriisto en multaj sektoroj. Li estas nuntempe la plej riĉa homo en Italio. Nur en la komenco de la 1990-aj jaroj li eniris politikan karieron, fondante la centran-dekstran partion Forza Italia. Li prezentis sin mem kiel homo ne tuŝita de la multaj skandaloj pri korupteco, kiuj tuŝis italan politikon en la antaŭaj jaroj. Li estis elektita kiel ĉef-ministro en 1994, sed la registara koalicio kolapsis antaŭ la fino de lia mandato kaj li devis rezigni. La kolapso estis kaŭzita de la fakto ke la Norda Ligo de Umberto Bossi decidis eliri el la registara koalicio. En 2001 li estis elektita denove kiel ĉefministro, kaj plenumis tiun rolon ĝis la 2-a de majo 2006 malgraŭ la fakto ke li estis plurajn fojojn akuzita kaj procesita pro korupteco. Anstataŭigita de Romano Prodi kiel ĉefministro, li kontestis la balotajn rezultojn.

    Berlusconi estas tre diskutata personeco en Italio kaj en la mondo. Kvankvam li estas tre populara inter parto de la publiko en Italio, li ankaŭ estas ege malŝatata de aliaj sekcioj de la loĝantaro, kiu konsideras lin megalomania industriisto kiu ne estas profesia politikisto kaj pensas nur pri la defendado de liaj personaj interesoj. Kritikantoj demandas sin mem, kiel la plej riĉa homo en Italio kaj la posedanto de tri el la plej popularaj televid-kanaloj povis samtempe esti ĉefministro, sen ke estu konflikto da interesoj. Internacie, Berlusconi altiris multe pli da kritikoj ol positivaj komentoj. Tio parte estas rezulto de kelkaj maltaŭgaj aŭ embarasaj ŝercoj aŭ komentoj kiujn li faris en internaciaj kuntekstoj. Unu tre konata kazo estis en 2003, kiam Berlusconi transprenis la rotaciantan prezidantecon de la Eŭropa konsilio de ministroj. Kiam la germana socialisma parlamentano Martin Schulz akre kritikis Berlusconi dum parolado en la Eŭropa parlamento, la itala ĉef-ministro respondis dirante ke li konis regisoron farantan filmon en Italio pri la Germana holokaŭsto, kaj ke Schultz "estus perfekta en la rolo de kapo" (En la Naziaj koncentrejoj, la kapo estis malliberuloj kiuj havis la tasko gardi la aliajn malliberulojn). La komento, kiu estis sennecese ofenda kaj aparte provoka ĉar ĝi estis direktita al Germana parlamentano, provokis diplomatan krizon inter Italio kaj Germanio. Ankaŭ ene de Italio, Berlusconi ofte faris maltaŭgajn aŭ vulgarajn komentojn publike. Antaŭ la ĝeneralaj balotoj en 2006, li uzis la fi-vorton "coglioni" (malĝentila vorto kiu signifas stultulojn) por indiki la italojn kiuj voĉdonas kontraŭ li. En 2008, li diris publike ke la virinaj politikistoj de la dekstro estas pli belaj ol la maldekstraj.

    Oni plur-foje procedis kontraŭ Silvio Berlusconi pro malsamaj krimoj, kiuj inkluzivis koruptado de imposto-inspektistoj kaj juĝistoj kaj falsa atesto, sed tamen li ĉiam estis absolvita pro manko da pruvoj aŭ ĉar pasis tro da tempo de kiam okazis la krimo. La itala miliardulo ankaŭ estis parto de la fama kontraŭleĝa framasona loĝio P2, kiu en la okdekaj jaroj kolektis multajn famajn personecojn.

    [redakti] Vidu ankaŭ

    •  Listo de miliarduloj

    [redakti] Aliaj projektoj

    [redakti] Eksteraj ligiloj

    •  Vivpriskribo laŭ la oficiala paĝaro de la itala registaro (Itala)
    •  Silvio Berlusconi laŭ BBC (Angla)
    •  Oficiala paĝaro de Forza Italia, la politika partio de Silvio Berlusconi (Itala)
    Change language: All | الرربية | Bahasa Indonesia | Български | Català | Cebuano | Ħesky | Dansk | Deutsch | Eesti | English | Español | Esperanto | Français | עברית | Hrvatski | Italiano | 핶국어 | Lietuvių | Magyar | Nederlands | 旡涬語 | Norsk (bokmál) | Polski | Português | Русскиб | Română | Slovenčina | Slovenščina | Српски / Srpski | Suomi | Svenska | తెలుగు | Türkçe | УкраїнсѦка | 中文

    Autorem skryptu AdWiki v0.8 (2007) jest husky83
    Wikipedia jest zarejestrowanym znakiem towarowym Wikimedia Foundation
    Wszystkie materiały pochodzą z Wikipedii, obięte są licencją GNU Free Documentation License