Suno
El Vikipedio
Vidu ankaŭ artikolon Suno (Italio) pri komunumo en Italio.
La Suno estas mezgranda stelo de spektroklaso G2V, flava nano, kiu estas la centro de nia sunsistemo. La planedoj kun siaj lunoj, la asteroidoj, la kometoj, kaj la meteoroidoj iras ĉirkaŭ nia suno. La suno estas la sola korpo aŭ astro de la sunsistemo, kiu eligas ĝian propran lumon.
Kiel la aliaj steloj en la universo, la suno estas grandega globo de varmegaj gasoj. La Tero estas nur je proksimume 150.000.000 km de la suno. La stelo plej proksima al la suno estas Alpha Centauri. La lumo de tiu stelo bezonas 4,35 lumjarojn por atingi la Teron. La lumo de la suno bezonas nur 8,3 minutojn por atingi nin.
La maso de la suno konsistas precipe el hidrogeno (pli ol 75%) kaj heliumo kaj 70 aliaj elementoj. Sed la suno estas tiel varmega, (de 5.500 ĝis 15.000.000 gradoj Celsiaj), ke ĉiuj elementoj tie estas en la gasa stato, aŭ eĉ en plasma stato (t.e. miksaĵo de nukleoj kaj elektronoj senligaj). La suna maso estas 332950 fojoj pli granda ol la maso de la Tero. La diametro de la suno estas 1.400.000 km.
La suno estas speco de granda nuklea forno. Per nuklea fuzio la suno eligas varmon kaj lumon, kiam la hidrogeno konvertiĝas en heliumon. Sed tio estas tre longa procezo. La sciencistoj taksas, ke la suno formiĝis antaŭ 4.600.000.000 jaroj, kaj ĝia vivo daŭros 5 miliardojn da jaroj plu.
Ni povas vidi la sunan koronon dum plena suna eklipso. Tiam la astronomoj povas studi la grandajn ekflamegojn, kiuj elĵetiĝas de la suna kromosfero. Ili ankaŭ studas la sunmakulojn, kiuj povas perturbi en la teraj telekomunikadoj. (Averto: oni ne rigardu rekte la sunon.)
Kiel brilas la Suno ?
La giganta kvanto de energio kiu elradias de nia Suno dum kvin miliardoj da jaroj estis longdaŭra enigmo por astronomoj. Kiaj energio-fontoj povus provizi tiom da energio dum tiom longa epoko? Se la tuta Suno estus farita el karbono, ĝia brul-energio sufiĉus nur por kelkmiloj da jaroj. Gravita energio - malrapida ŝrumpo de la Suno pro la propra pezo - povus daŭri nur 30 milionojn da jaroj. La mistero de la suna energio solviĝis nur en la 20-a jarcento kiam oni malkovris la nuklean energion. Evidentiĝis, ke la nura fonto kiu estas sufiĉe abunda por klarigi la sunan energion estas nuklea brulado. Kvar nukleoj de hidrogeno, la elemento plej abunda en la Suno kaj en la Universo, kunfandiĝas al unu nukleo de heliumo. Tiu brulado provizas la energion de ĉiuj steloj en la "ĉefa sekvenco", kiel nia Suno. Kiam elĉerpiĝas la provizo de hidrogeno en la stela kerno, heliumaj nukleoj povas bruli kaj produkti pli pezajn nukleojn kiel karbonon, nitrogenon, oksigenon ktp.
Enhavo |
[redakti] Kulturaj aspektoj
La plejparto de antikvaj socioj diigis la Sunon (Helios, aspekto de Apolonio en greka mitologio, Sol en romia mitologio), kaj nuntempaj novpaganoj kultas ĝin kiel aspekton de la Virdio. La suno, kiel la plej videbla astro, formas la bazon por multaj kalendaroj, inkluzive de la Okcidenta gregoria kalendaro. La tago dimanĉo nomiĝas tiel pro la Suno en multaj lingvoj, inter ili ĝermanaj (ekz-e la angla (Sunday) kaj la germana (Sonntag)) kaj iuj hindiaj kaj P-keltaj. En alkemio kaj blazono, la Suno asociiĝis al la metalo oro.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri suno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
|
« Eĉ sur la suno troviĝas makuloj. »
|
|
« Post vetero malbela lumas suno plej hela. »
|
|
« Se forestas la suno, sufiĉas la luno. »
|
[redakti] Referencoj
[redakti] Aliaj projektoj
| Stelo | Suno |
|---|---|
| Planedoj | Merkuro · Venuso · Tero · Marso · Jupitero · Saturno · Urano · Neptuno |
| Nanplanedoj | Cereso · Plutono · Haŭmeo · Makemako · Eriso |
| Satelitoj | Teraj (Luno) · Marsaj · Jupiteraj (Ioo · Eŭropo · Ganimedo · Kalisto) · Saturnaj (Titano) · Uranaj · Neptunaj (Tritono) · Plutonaj · Haŭmeaj · Erisa |
| Aliaj objektoj | Asteroidoj · Centaŭroj · Kometoj · Meteoroidoj · Transneptunaj objektoj · Interplaneda polvo |
| Regionoj | Asteroida zono · Kujper-zono · Disa disko · Oorta nubo · Heliosfero |
| Vidu ankaŭ | Listo de la objektoj de la sunsistemo · Kronologio de malkovroj de planedoj de sunsistemo kaj ties naturaj satelitoj |











































