Tajdo
El Vikipedio
|
|
Tajdo estas la fenomeno kiu variigas ĉiutage la nivelon de la akvo-amasoj surteraj pro la gravito de la luno. Ankaŭ la gravito de la suno aldoniĝas, sed proporcie nur iome.
La periodo de la alfluo de la akvo nomiĝas fluso, tiu de la refluo malfluso. La maksimuma akvoalteco nomiĝas alta tajdo, la minimuma alteco malalta tajdo.
En pluraj maroj, aparte imprese en la Norda Maro inter Britio, Germanio kaj Skandinavio, proksime de la bordoj estas ekologie unika mara zono de plurkilometra larĝo, aparte inter la apudbordaj insuloj kaj la kontinento, kiu nomiĝas vadomaro kaj kie dum alta tajdo estas maro, sed dum malalta tajdo videblas la ŝlima grundo kaj multaj margrundaj salakvaj riveretoj.










































