SEARCH...:


recently watched....:
  • Tero [eo]
  • チャドクガ [ja]
  • 1215 [be]
  • Teksaso [eo]
  • Neuville-sur-Margival [ceb]
  • «Ť [ja]
  • Strona Głśwna [pl]
  • Universala gramatiko [eo]
  • ファイル:Wikinews-logo.svg [ja]
  • Spamaĵo [eo]
  • Neuville-sur-Ailette [ceb]

  • jetzt mitverdienen


    Der freche Erotikshop!
    02 Logo 120x60

    Party Explosion - Click here!
    Final Fantasy III DS game

    Miller Brothers, Click here!
    www.easycar.com
    Estate
    Win a Supercar of your dreams........make Summer special this year

    00003 ORION - Logo
    Fancy a hot adventure? More fun for HIM and HER – Shopping at PABO.com!

    LANGUAGE: ar | id | bg | ca | ceb | cs | da | de | et | en / / | es | eo | fr | gr | he | hr it | ko | lt | hu | nl | ja | no | pl | pt | ru | ro | sk | sl | sr | fi | sv | te | tr | uk | zh

    Tero

    El Vikipedio

    Saltu al: navigado, serĉo

    Ĉi tiu artikolo temas pri la planedo Tero. Aliaj artikoloj parolas pri Tero kun la signifoj grundo, kontinento kaj Tero (elektro).


    La Tero estas la tria planedo de nia sunsistemo, kaj la sola konata vivoporta planedo.

    La astronomia simbolo estas ♁ aŭ \oplus.

    Tero
    La planedo Tero
    La Tero, vidita je la 26-a de novembro 2002 je 12.31 UTC.

    (Alia, pli granda bildo)

    Rotacianta Tero
    • Nomo: Tero (Sol III)
    • Diametro: 12.745,591 km
    • Maso: 5,976 . 10 24 kg
    • Loko: la 3-a planedo, 149,6 milionoj km for de la centro de Suno (1,0 AU, laŭ defino).
    • Tago: 86,4 ks (24h 0m 0s)
    • Jaro: 31 556 926 s (365,2422 tertagoj)
    • Gravito: 9,8 m/s2
    • Koloro: blua kaj verda
    • Temperaturo: 281 K (260 K – 310 K)
    • Atmosfero: 78% nitrogeno, 21% oksigeno, 1% argono (premo: 1000 mb)
    • Lunoj: 1: Luno
    • Aĝeco: 4,6 miliardoj da jaroj.

    La Tero, frat-planedo de Venuso kaj Marso, estas la tria planedo for de la Suno, kaj la hejma planedo de homo. Sur la Tero, akvo ekzistas kiel likvo, tial vivo estas ebla. Laŭ homa scio, la Tero estas la sola planedo kiu efektive subtenas vivon. Dum Venuso estas tro varmega kaj Marso estas tro malvarmega, la Tero ŝajne estas ĝusta por vivo. (Marso eble unufoje subtenis vivon, dum ĝia pli varma juneco, sed ne nun).

    La bluaj kaj blankaj partoj sur bildo de la Tero estas akvo (maro, nubaro, neĝo, glacio), la brunaj estas Tero (dezerto), kaj la verdaj estas plantoj (arbaro kaj herbaro). La lumoj videblaj sur la malluma flanko de la Tero estas urboj de homoj.

    Astrologia simbolo de Tero

    La ĉefa formo de vivo estas bakterio. La ĉefa animalo estas la insekto, precipe la skarabo. Antaŭ kelkaj milionoj da jaroj aperis homo, la unua vivo inteligenta (laŭ nia scio kaj estimo - eble la delfenoj ankaŭ estas inteligentaj). Inteligenta, sed eble ne sufiĉe saĝa por eviti sian memdestruon. La manko de signo de inteligenta vivo el aliaj planedoj kaj steloj sugestas ke inteligenta vivo estas aŭ tre rara aŭ tre memdetruema.

    La Tero havas unu grandan lunon. Ĝi estas tiel granda ke iuj supozas ke la Tero estis frakasita en du partojn, el kiuj la pli malgranda fariĝis la luno. Teranoj unuafoje atingis la lunon en 1969.

    La Tero unuafoje estis rekonita kiel planedo de Koperniko. Antaŭ Koperniko, homoj plejparte kredis ke la Tero estis la centro de la Universo, ne astro moviĝanta tra la kosmo. Pli antaŭe homoj, precipe tiuj ne loĝantaj apud la maro, eĉ pensis, ke la Tero estas plata.

    Enhavo

    [redakti] Historio:

    La datoj estas laŭ miliardoj da jaroj antaŭ nun:

    -4,6: Tero formiĝis el polvo
    -4,5: vulkanoj, astroidoj falegantaj, malbrila Suno
    -4,4: atmosfero kaj koro formiĝas
    -4,3: la plej malnova mineralo: zirkono en orienta Aŭstralio
    -4,0: la antaŭviva supo
    -3,9: vivo: DNA, geno
    -3,8: ĉelo, bakterio, la plej malnova roko sciata
    -3,5: bluverda algo (la plej malnova fosilio)
    -2,5: Suno plibriliĝas; dum la sekvanta miliardo da jaroj, oksigeno pligrandiĝas en la aero.
    -2,2: la plej antikva glacia epoko (laŭ nia scio).
    -2,1: ekpliiĝo de oksigeno
    -2,0: komplika ĉelo
    -1,7: superkontinento: Kolumbio
    -1,5: oksigeno ĉe nuna nivelo
    -1,3: viruso
    -1,2: protozoo
    -1,0: sekso
    -0,9: unu tago = 18 horoj (65 ks)
    -0,8: superkontinento: Rodinio
    -0,7: spongo, meduzo, vermo, ostro, pekteno
    -0,6: trilobito, konkulo, konko, krabo, salikoko, omaro, polpo, loligo
    -0,5: fiŝo, osto, vertebrulo, likeno, musko, filiko, skorpio, miriapodo, Saharo ĉe la Suda Poluso kaj sub glacio. kontinentoj: Nordameriko, Eŭropo, Siberio, Gondvano oceanoj: Pantalaso, Japeto, Teiko, Uraliko
    -0,4: vivo surtera: pulmo, amfibio, insekto, arbaro, flugilo (muŝoj), reptilio, Laŭrazio
    -0,3: reptilioj superas: dinosaŭroj, trilobitoj tute pereiĝis, koleoptero, kurkulio, socio (insekta): blato, termito; mamulo, varma sango,
    -0,2: krokodilo, birdo, testudo, iktiosaŭro, Gondvano frakasis, floro, abelo, makropo, Himalajo, Andoj
    -0,1: dinosaŭroj tute pereiĝis, formiko, elefanto, baleno, Rokmontaro, herbo, palmopiedo (en Svedio), muso, kuniklo, simio, homo, inteligenteco, maŝino


    Pro kaŭzo mistera, iam okazas grandaj mortiĝoj, profunde ŝanĝante la aspekton de la Tero viva. La lasta okazis antaŭ 65 milionoj da jaroj kaj formortigis la dinosaŭrojn, kaj eble estis kaŭzita de falo de granda asteroido. La plej granda mortiĝo okazis antaŭ 248 milionoj da jaroj: 90% da animalaj specoj mortiĝis, lasinte la reptiliojn superi sur la seka Tero. Alia mortiĝo okazis antaŭ 438 milionoj da jaroj.


    [redakti] Vidu ankaŭ:

    • Tersciencoj, terhistorio, geologia temposkemo, mitoj pri Tero


    [redakti] Proverbo

    Ekzistas pluraj proverboj pri tero en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

    « De atendo kaj espero pereis multaj sur la tero. »
    « De peko kaj mizero estas plena la tero. »
    « El aero al tero. »

    [redakti] Referencoj

    1. Lernu


    « Tero » sur la aliaj Vikimediaj projektoj :

    « Tero » sur la aliaj Vikimediaj projektoj :

    « Tero » sur la aliaj Vikimediaj projektoj :

    Change language: All | الرربية | Bahasa Indonesia | Български | Català | Cebuano | Ħesky | Dansk | Deutsch | Eesti | English | Español | Esperanto | Français | עברית | Hrvatski | Italiano | 핶국어 | Lietuvių | Magyar | Nederlands | 旡涬語 | Norsk (bokmál) | Polski | Português | Русскиб | Română | Slovenčina | Slovenščina | Српски / Srpski | Suomi | Svenska | తెలుగు | Türkçe | УкраїнсѦка | 中文

    Autorem skryptu AdWiki v0.8 (2007) jest husky83
    Wikipedia jest zarejestrowanym znakiem towarowym Wikimedia Foundation
    Wszystkie materiały pochodzą z Wikipedii, obięte są licencją GNU Free Documentation License