Urbo
El Vikipedio
Urbo estas vasta aro de domoj, aranĝitaj laŭ stratoj, iafoje limita per ĉirkaŭmurego, kaj entenanta komercejojn, fabrikojn kaj administraciojn por la servo de siaj loĝantoj kaj de la ĉirkaŭa regiono. Pro sia denseco kaj la vivmaniero de ĝia kunprenita loĝantaro, urbo perdis sian vilaĝan karakteron kaj la senperan kontakton kun la kamparo [1].
Alivorte, urbo estas loĝa kolonio kun precipe grava statuso kiu diferencigas ĝin de urbeto.
Enhavo |
[redakti] Difinoj
Ne ekzistas tutmonde komuna difino pri urbo. Ĝenerale, "Urbo" estas unuavice uzata por nomi urban kolonion kun granda loĝantaro. Ekz-e, en Irano pli ol 5000-loĝantaj lokoj nomiĝas urbo. Tamen, urbo povus ankaŭ indiki specialan administracian, laŭleĝan, aŭ historian statuson.
Ĉiu lando havas sian leĝaron apartenigi loĝlokojn al la kategorio de urboj. Tio dependas unue de la nombro de loĝantaro, ankaŭ de la parto de homoj, okupitaj en la sferoj ekster agrikulturo. Entute en la mondo estas ĉirkaŭ 1700 urboj kun pli ol 100 mil da loĝantoj kaj 220 urbaj aglomeraĵoj kun 1 mln da loĝantoj.
Nuntempaj urboj estas produktoj de la industria revolucio kaj estas ĝenerale distingitaj de lando-areo kaj loĝantar-nombro. Grandaj, industriaj urboj ĝenerale havas superajn organizajn sistemojn por sanitaro, publikaj servoj, ter-distribuado, loĝado, kaj transportado.
[redakti] Britio
En Britio, urbo estas kolonio kun ĉarto de la krono.
[redakti] Irano
En Irano pli ol 5000-loĝantaj lokoj nomiĝas urbo.
[redakti] Japanio
En Japanio, laŭ loĝanto-nombro, urbetoj aŭ vilaĝoj kun pli ol kvardek mil loĝantoj povas iĝi urbo.
[redakti] Usono
En Usono, "urbo" estas unuavice laŭleĝa termino signifanta urban lokon kun ioma memstareco (tio estas urbeto), prefere ol signifo tuta granda kolonio (metropola loko).
[redakti] Epitetnomoj de kelkaj urboj
- La urbo de la rideto - Arhuzo
- La Feniks-Urbo - Atlanto
- La urbo, kiu neniam dormas - Berlino
- La Reĝino de La-Plata (rivero) - Bonaero
- La Eŭropa Ĉefurbo - Bruselo, Strasburgo
- La Venta Urbo - Ĉikago
- La Motora Urbo - Detrojto
- La Duono de la Mondo - Esfahano
- La Urbo de Frata Amo - Filadelfio
- La Bank-urbo - Frankfurto
- La Pordego al la Mondo - Hamburgo
- La Esperanto-urbo - Herzberg am Harz
- La urbo de Ventkaptiloj - Jazdo
- La Sankta Urbo - Jerusalemo
- La Taseto el arĝento - Kadizo
- La Filio de la Ĉielo - Kalio
- La urbo de la parolantaj ŝtonoj - Krakovo
- La Urbo de Anĝeloj - Losanĝeleso
- La Sankta Urbo aŭ La Sankta Martiriĝejo - Maŝhado
- La Tria Romo - Moskvo
- La Urbo de Akvo - Niigata
- La Granda Pomo - Novjorko
- La Urbo de Akvo - Osako
- La Tigra Urbo - Oslo
- La Lum-urbo - Parizo
- La Venecio de la Nordo - Peterburgo
- La Urbo de Cent Turoj - La ora Prago
- Urbo Mirinda - Rio-de-Ĵanejro
- La Eterna Urbo - Romo
- La Smeralda Urbo - Seatlo
- ...
[redakti] Vidu ankaŭ
- Listo de urboj laŭ lando
- Plej grandaj urboj laŭ enloĝantaro
- Latinaj urbonomoj
- Ĉefurboj
- kampurboj
- fantomurbo
- vilaĝo
- fermita urbo
- Urboj kun esperantigitaj oficialaj retejoj
[redakti] Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri urbo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:
|
« Alia urbo, alia moro. »
|
|
« Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo. »
|
|
« Sen mono en urbon ne iru. »
|
[redakti] Referencoj
[redakti] Eksteraj ligiloj










































