Veneto
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Itala duoninsulo > Italio > Veneta
| Veneto Veneto |
|
| Kodo: | VEN |
|---|---|
| Ŝtato: | Italio |
| Areo: | 18.264 km2 |
| Ĉefurbo: | Venezia |
| Loĝantaro: | 4.699.950 loĝ. |
| Loĝdenso: | 258 loĝ./km² |
| Provincoj: | Belluno, Padova, Rovigo, Treviso, Venezia, Verona, Vicenza |
| Komunumoj: | listo de 581 komunumoj |
| Kodo laŭ ISTAT: | 05 |
| Prezidanto: | Giancarlo GALAN 4/4/2005 |
| Retejo: | oficiala paĝo |
![]() |
|
Veneto (itallingve Veneto [veneto]) estas nordorienta regiono de Italio.
Enhavo |
[redakti] Geografio
Veneto samlimas okcidente kun Lombardio, oriente kun Friulo-Venecio Julia, norde kun Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo kaj sude kun Emilio-Romanjo, kaj geografie estas inter la montĉeno de Alpoj kaj la Adriatiko. Ĝin trairas du gravaj riveroj, Pado kaj Adiĝo.
La ĉefurbo estas Venecio kaj la aliaj provincoj estas Belluno, Padova, Rovigo, Treviso, Verona kaj Vicenza. Krom ties ĉefurboj alia grava urbo estas Mestre, proksima al Venecio kaj enhavanta pli da loĝantaro ol ĉi lasta.
[redakti] Ĉefaj urboj
Sekvas listo de la urboj kun pli ol 50 000 loĝantoj.
| 1 | Venecio | Provinco Venecio | 269 000 loĝ. |
| 2 | Verono | Provinco Verono | 260 400 loĝ. |
| 3 | Padova | Provinco Padova | 210 500 loĝ. |
| 4 | Vicenza | Provinco Vicenza | 114 200 loĝ. |
| 5 | Treviso | Provinco Treviso | 81 900 loĝ. |
| 6 | Rovigo | Provinco Rovigo | 51 200 loĝ. |
| 7 | Chioggia | Provinco Venecio | 50 900 loĝ. |
[redakti] Historio
Tiu regiono estas riĉega de artaj kaj kulturaj trezoroj. Ĝiaj heredaĵoj enhavas la unikajn konstruaĵojn kaj pontojn de Venecio, kaj multaj da vilaoj de Andrea Palladio. Verona havas arenon, kiu estas antikva romia amfiteatro kaj tradicie gastigas operajn spektaklojn. Ankaŭ la varmaj banoj de Abano Bagni estas famaj.
[redakti] Ekonomio
La regiona ekonomio, kiu antaŭe tute dependis de la agrokulturo, nuntempe orientiĝas aparte al pintoteknologia industrio kaj al la modbutikoj (ekzemple Benetton), krome al kultura turismo.
| Eŭropo | Italio | ||
|
|
||











































