SEARCH...:


recently watched....:
  • Verkoj pri Esperanto-historio [eo]
  • 中華革命黨 [zh-yue]
  • 小壷古墳 [ja]
  • Vikipedio:Nomoj de titoloj [eo]
  • Sistemo [eo]
  • ラジオパーソナリティ [ja]
  • Senlaboreco [eo]
  • 2438 [en]
  • Vikipedio:Vikitabeloj [eo]
  • 1700 [scn]
  • 岩村吉博 [ja]

  • jetzt mitverdienen


    Der freche Erotikshop!
    02 Logo 120x60

    Party Explosion - Click here!
    Final Fantasy III DS game

    Miller Brothers, Click here!
    www.easycar.com
    Estate
    Win a Supercar of your dreams........make Summer special this year

    00003 ORION - Logo
    Fancy a hot adventure? More fun for HIM and HER – Shopping at PABO.com!

    LANGUAGE: ar | id | bg | ca | ceb | cs | da | de | et | en / / | es | eo | fr | gr | he | hr it | ko | lt | hu | nl | ja | no | pl | pt | ru | ro | sk | sl | sr | fi | sv | te | tr | uk | zh

    Verkoj pri Esperanto-historio

    El Vikipedio

    Saltu al: navigado, serĉo

    Verkoj pri Esperanto-historio informas pri la historio de la lingvo kaj movado Esperantaj. Ili okupiĝas aŭ pri la tutmonda movado, pri unuopaj landoj, regionoj aŭ urboj, pri organizoj aŭ specifaj temoj aŭ pri personoj (biografioj). Kelkaj verkoj kompreneble estas pli enfluhavaj kaj gravaj ol aliaj; la kvalito de historio-verko povas dependi de

    • la uzo de (novaj) fontoj kaj la kono de la fakliteraturo;
    • la stilo;
    • la didaktika valoro;
    • la resumo de la stato de la esploro.

    Enhavo

    [redakti] Ĝenerala kritiko

    Ulrich Lins en 1988 kritikis la koncernan literaturon en Esperanto tiel:

    • Ĉefe, la aŭtoroj estas amatoroj, nehistoriistoj, kvankam tio ne nepre diras ke ili estas malseriozaj.
    • La aŭtoroj ofte havas pedagogian tendencon kaj volas eduki la esperantistojn, doni al ili memfidon kaj kuraĝigi ilin. Sekve, oni emas transdoni mitojn kaj silenti pri malsukcesoj.
    • Ili ofte kontentiĝas per kronikoj kaj priskriboj, sen profunde analizi sian temon.
    • La plej multaj kontribuoj estas nedetalaj, supraĵaj aŭ tro ĝeneralaj.
    • La kvanto de fontoj estas limigita, nur malmultaj aŭtoroj entreprenas penan serĉadon en arkivoj aŭ sisteman trastudon de la plej gravaj Esperanto-gazetoj.[1]

    Eblas aldoni pliajn kritikojn. Plej multaj verkoj limigas la perspektivon al la interna evoluo de la Esperanto-movado. Nur malmultaj aŭtoroj ligas ĝin kun la ĝenerala historio de la "ekstera mondo", ekzemple studante Esperanton en ĝiaj rilatoj al pacismo, socialismo, vegetaranismo aŭ aliaj internaciaj movadoj de la priesplorita epoko, kvankam ofte la protagonistoj estis aktivaj en pluraj "movadoj" samtempe, ne nur en la Esperanta.

    [redakti] Historia superrigardo

    [redakti] Frua mencio

    En la unuaj jaroj de Esperanto, en La Esperantisto kaj Lingvo Internacia, ekzistis foje eta rerigardo, sed nenia historiografio. La Esperanto-historiografio komenciĝas per artikola serio de Louis de Beaufront en 1903.

    [redakti] Ondo de 1912

    Edmond Privat: Historio de la lingvo Esperanto, Ĝenevo 1912

    Poste estis eta ondo da verkoj rilate al la arĝenta, do 25-jara jubileo de Esperanto, en 1912, kun la verkoj de Edmond Privat, Andreo Fiŝer (1911) kaj Adam Zakrzewski (1913).

    [redakti] Intermilita epoko

    Inter la mondmilitoj aperis lerniloj, kiel la verko de J.R.G. Isbrücker. Tiaj verkoj ofte celis estis bazaj stud-libroj por prepari studentojn al lingvaj ekzamenoj, dum kiuj ankaŭ estis ekzamenitaj bazaj konoj pri la Esperanto-historio. Elstaris en tiu epoko precipe la Enciklopedio de Esperanto (1934).

    [redakti] Post la dua mondmilito

    La verkoj pri Esperanto-historio fariĝis pli kaj pli diversspecaj. Aparte menciinda estas Esperanto en perspektivo (1974). Aperis ankaŭ specialaj studoj, kiel La danĝera lingvo de Ulrich Lins. Multaj studoj pri lokaj aŭ regionaj Esperanto-movadoj aperis okaze de iuj "rondaj" naskiĝtagoj, ekzemple 90- aŭ 100-jara ekzisto de klubo aŭ organizo. Post la malapero de Sovetunio kaj de la iama soveta bloko en 1989/1990 aperis relative multaj studoj en tiu mondregiono, kiuj eluzis la novan liberecon skribi kaj publikigi pri temoj ĝis tiam ne oportunaj aŭ eĉ malpermesitaj, kiel ekzemple biografioj de Esperantistoj murdigitaj en 1937 dum la Stalina teroro. En Germanio aperis pluraj verkoj pri la Esperanto-movado en la ĵus malaperinta GDR.

    [redakti] Unuopaj verkoj

    Listigitaj estas nur iom gravaj monografioj. Ekzistas multaj pliaj studoj en formo de artikoloj aŭ en diversaj periodaĵoj aŭ festlibroj. Pri ili vd. la eksterajn ligilojn cititajn je la fino de tiu ĉi artikolo.

    [redakti] Internacia movado kaj ĝenerala historio de Esperanto

    Cetere, pluraj verkoj havas la titolon Historio de Esperanto.

    [redakti] Laŭ landoj

    [redakti] Belgio

    Historio de Esperanto en (hodiaŭ) belgaj regionoj kaj urboj, laŭ ties alfabeta ordo (plej novaj verkoj supre):

    • Moresnet (1987): Germain Pirlot. Rigardo al Neŭtrala Moresnet 1816-1919. Oostende: Aŭtoro 1987

    [redakti] Ĉeĥoslovakio

    • 1983: Stanislav Kamarýt. Historio de la Esperanto-Movado en Ĉeĥoslovakio. Praha: Ĉeĥa Esperanto-Asocio1983

    [redakti] Germanio

    Historio de Esperanto en germanaj regionoj kaj urboj, laŭ ties alfabeta ordo (plej novaj verkoj supre):

    [redakti] Katalunio

    • 1984: Josep Sala; Joan Torres. L’esperanto a Olot. Olot: Aubert impressor, 1984.
    • 1985: Jean Amouroux, Robert Lloancy; Marie-Thérèse Lloancy. Histoire du mouvement espérantiste en Roussillon. Perpinjano: Ed. Conflent, 1985.
    • 1987: Narcís Fluvià i Figueres. "Cronologia de l’esperantisme català". En: Marjorie Boulton. Zamenhof, autor de l’esperanto. Barcelono: Llamp-KEA, 1987.
    • 1987: Ĝirona Espero. Girona: Ĝirona Espero, 1987. 30 p.
    • 2002: Xavier Margais i Basi: El moviment esperantista a Mallorca (1898-1938). Edicions Documenta Balear, col. Arbre de Mar núm 6. Palma, 2002. ISBN 84-95694-29-8. 372+16 p.
    • 2004: Francesc Poblet i Feijoo: Els inicis del moviment esperantista a Catalunya – La komenca esperanto-movado en Katalunio. Constantí: Kataluna Esperanto-Asocio – O Limaco Edicions, 2004. ISBN 84-933380-5-2. 120 p.
    • 2005: Antonio Marco Botella: Esperanto en Katalunio (1887-1987). Barcelono: Barcelona Esperanto-Centro, 2005. ISBN 84-933700-1-0. 358 p.
    • 2008: Francesc Poblet i Feijoo: El Congrés Universal d’Esperanto de 1909 a Barcelona. La consolidació del moviment esperantista als Països Catalans. – La Universala Kongreso de Esperanto de 1909 en Barcelono. La firmigo de la esperanto-movado en la Kataluna Landaro. Sabadell: Kataluna Esperanto-Asocio, 2008. ISBN 84-936728-1-2. 140 p.

    [redakti] Pollando

    • 1978: Andrzej Pettyn. Skizo pri la Esperanto-movado en Pollando. Varsovio: Pola Esperanto-Asocio 1978

    [redakti] Svislando

    • 2006: Andreas Künzli. Universalaj Lingvoj en Svislando. La Chaux-de-Fonds: Svisa Esperanto-Societo 2006

    [redakti] Laŭ temoj

    [redakti] Germana Esperanto-Asocio (GEA)

    [redakti] Internacio de Proleta Esperantistaro (IPE)

    [redakti] Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI)

    • 1999: Ulrich Matthias. Esperanto. Das neue Latein der Kirche. Meßkirch: Armin Gmeiner 1999 (en la germana)
    • s.j. (1964): H.A. de Hoog. Nia historio. K.E.L.I. de 1911 ĝis 1961. K.E.L.I. (1964)

    [redakti] Mondpaca Esperantista Movado (MEM)

    • 1978: Koncize pri MEM 1953-1978. Praha 1978

    [redakti] Persekutoj kontraŭ esperantistoj

    [redakti] Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

    [redakti] Sveda Laborista Esperanto-Asocio (SLEA)

    • s.j.: Tage Lindbom. Sveda laborista movado. S.l.: Sveda Laborista Esperanto-Asocio s.j.

    [redakti] Universala Esperanto-Asocio (UEA)

    [redakti] Biografioj kaj person-rilataj leksikonoj

    Biografioj kaj aŭtobiografioj de Esperantistoj ordigitaj alfabete laŭ ties familiaj nomoj (plej novaj verkoj supre). Leksikonoj kun biografiaj artikoloj pri esperantistoj de iu lando vd. sub la landonomo.

    [redakti] Martin Blicher

    • Martin Blicher. El mia esperantista vivo. (Aŭtobiografia skizo kaj memoroj). S.l.: tk 1967.

    [redakti] Philip Buttinger

    • s.j.: Awtobiografio [tiel, legu Aŭtobiografio] de nederlanda SS-soldato en Anglio. London: Philip Buttinger s.j.

    [redakti] Andreo Cseh

    [redakti] Italaj esperantistoj

    • 1982: Migliorini, Elio. Pionieri dell’Esperanto in Italia [Esperanto-Pioniroj en Italio]. Roma 1982 (en la itala)

    [redakti] Hans Jakob

    • 1995: Hans Jakob. Servisto de l'ideo. 50 jaroj ĉe Universala Esperanto-Asocio 1908-1958. (Aŭtobiografio editorita de Mark Fettes). Antwerpen: Flandra Esperanto-Ligo 1995

    [redakti] Teo Jung

    • 1979: Teo Jung. Ĉiu Ĉiun. Sep jardekojn en la Esperanto-movado. Memoraĵoj de 86-jara optimisto (aŭtobiografio). Antverpeno, La Laguna: tk, Stafeto 1979

    [redakti] Kroataj esperantistoj

    • 2002: Josip Pleadin. Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj. Đurdevac: aŭtoro 2002

    [redakti] Lanti

    [redakti] Aleksandr Saĥarov

    • 1993: Aleksandr Saĥarov. Rememoroj de centprocenta esperantisto. (Aŭtobiografio). Moskvo: Impeto 1993

    [redakti] Svedaj esperantistoj

    • 1931: Jubileums-Matrikel, Jubilea matrikulo 1931. Stockholm: Sveda Esperanto-Federacio (SEF) 1931

    [redakti] Svisaj esperantistoj

    • 2006: Andreas Künzli. Universalaj Lingvoj en Svislando. La Chaux-de-Fonds: Svisa Esperanto-Societo 2006

    [redakti] Wilhelm Heinrich Trompeter

    [redakti] Vladimir Varankin

    [redakti] L.L. Zamenhof

    • 1995: René Centassi; Henri Masson. L'homme qui a défié Babel. Ludwik Lejzer Zamenhof. Paris: Éditions Ramsay 1995 (en la franca)
    • 1982: Senlegenda biografio de l. l. zamenhof, de Ludovikito
    • 1962: Zamenhof, aŭtoro de Esperanto, de Marjorie Boulton (ankaŭ en la angla)
    • 1959: Maria Ziółkowska. Doktor Esperanto. Warszwawa 1959 (dulingva, en Esperanto kaj pola)
    • 1920: Vivo de Zamenhof, de Edmond Privat

    [redakti] Vidu ankaŭ

    [redakti] Referencoj

    1. Lins 1988, vd. la literaturliston.

    [redakti] Literaturo

    [redakti] Eksteraj ligiloj

    Change language: All | الرربية | Bahasa Indonesia | Български | Català | Cebuano | Ħesky | Dansk | Deutsch | Eesti | English | Español | Esperanto | Français | עברית | Hrvatski | Italiano | 핶국어 | Lietuvių | Magyar | Nederlands | 旡涬語 | Norsk (bokmál) | Polski | Português | Русскиб | Română | Slovenčina | Slovenščina | Српски / Srpski | Suomi | Svenska | తెలుగు | Türkçe | УкраїнсѦка | 中文

    Autorem skryptu AdWiki v0.8 (2007) jest husky83
    Wikipedia jest zarejestrowanym znakiem towarowym Wikimedia Foundation
    Wszystkie materiały pochodzą z Wikipedii, obięte są licencją GNU Free Documentation License