SEARCH...:


recently watched....:
  • Vikipedio:Prononchelpilo [eo]
  • Gressoney (omònim) [pms]
  • 岐阜県道97号富加七宗線 [ja]
  • Tersurfaco [eo]
  • 478 [el]
  • Vikipedio:Artikolo de la semajno [eo]
  • T-19 [en]
  • 水郷有料道路 [ja]
  • Hulyo 31 [ceb]
  • Tapiŝo de Bayeux [eo]
  • The Kelly Family [pl]

  • jetzt mitverdienen


    Der freche Erotikshop!
    02 Logo 120x60

    Party Explosion - Click here!
    Final Fantasy III DS game

    Miller Brothers, Click here!
    www.easycar.com
    Estate
    Win a Supercar of your dreams........make Summer special this year

    00003 ORION - Logo
    Fancy a hot adventure? More fun for HIM and HER – Shopping at PABO.com!

    LANGUAGE: ar | id | bg | ca | ceb | cs | da | de | et | en / / | es | eo | fr | gr | he | hr it | ko | lt | hu | nl | ja | no | pl | pt | ru | ro | sk | sl | sr | fi | sv | te | tr | uk | zh

    Vikipedio:Prononchelpilo

    El Vikipedio

    Saltu al: navigado, serĉo

    Por vortoj en aliaj lingvoj ol Esperanto, konvenas havi prononchelpilon je la unua apero de la koncernata nomo. Tiu kutime aperu inter akutaj krampoj ([, ]) tuj post la nomo: Cherpillod [ŝerpijO]. (En profesiaj lingvistaj tekstoj oni kutime distingas inter fonetikaj (akutaj krampoj) kaj fonologiaj (oblikvaj stangoj, / /) markiloj, t. e. oni markas ekzaktan prononcon per krampoj, kaj nur tiujn elementojn kiuj gravas por la signifo per stangoj. Tamen ĉi tian metodon oni nur uzu vikipedie je specifaj lingvo-artikoloj.)

    Por la literoj de la prononchelpilo la vikipediistoj havas du eblojn:

    Por ordinaraj artikoloj IFA malrekomendindas. Esperantaj literoj facile skribeblas kaj legeblas de ĉiuj, eĉ se ili ne tute koincidas kun la fremdaj sonoj. Per la ŝablono EkajIFA eblas samtempe uzi Esperantliteran prononc-indikon kaj IFAn (la IFA-transskribo videblas kiam oni movas la musmontrilon sur la prononc-indikon).

    Kelkaj esperantistoj (William AULD, André CHERPILLOD k.a.) inventis siajn proprajn transskribsistemojn, kiuj baziĝas sur la Esperanta alfabeto plus kelkaj signoj el la alfabetoj de grandaj eŭropaj lingvoj (ã, ñ, ö k.s.). La Esperanta Vikipedio estu facila kaj internacia. Neniu postulas ke oni posedu aliajn lingvojn ol Esperanton por uzi ĝin. Tial ĉiuj literoj ne troviĝantaj en la Esperanta aboco evitendas en Esperantaj prononchelpiloj. Se niaj 28 literoj nepre ne sufiĉas, uzu IFA-n. Tamen ekzistas kelkaj plunuancigaj grafikaj rimedoj, kiuj entradiciiĝis en la Vikipedio:

    • Akcento markeblas per majuskloj. Prefere ĉiam marku akcenton en plursilabaj vortoj, eĉ se ĝi falas antaŭlastsilabe kiel en Esperanto, alikaze fakte temas pri senakcenta vorto, kiel en la japana. Ekzemple: [ŝerpiJO], [FRANko], [ZAMenhof]
    • Oni povas marki speciale longan sonon per dupunkto (:). Ekzemple: Maamme [MA:m:e]
    • Kombinaj sonoj, aŭ sonoj kiuj similas al la Esperantaj, sed ne tute identas, markeblas per kursivado; ekzemple oni povas skribi [ng] por montri velaran nazalon, [u] por montri fremdecan u-sonon (norvegan, anglan ktp.), [] por montri nazalan diftongon ktp. Sevilla [seBIlja]
    • Por montri nazan vokalon, oni povas uzi superskribitan "n": Lyon [ljon]
    • Diftongan elementon oni povas montri per superskribo: Suomi [SUomi]
    • Por marki silablimon, paŭzeton k.s. uzeblas punktoj, strekoj: [ek.kuŝi] [na-ura]

    Memoru ke multaj internacie konataj nomoj fakte havas prononcon kontraŭantan al la Esperanta alfabeto! Ai, ei, oi, ui, au, eu, ou ĉiam estas hiatoj en Esperanto, sed plej ofte diftongoj en internaciaj nomoj; simile C ofte havas la prononcon [k] antaŭ a kaj o, ktp. Eĉ se ŝajnas superflue indiki ke Castro prononcatu [kastro], indas tion montri!

    Change language: All | الرربية | Bahasa Indonesia | Български | Català | Cebuano | Ħesky | Dansk | Deutsch | Eesti | English | Español | Esperanto | Français | עברית | Hrvatski | Italiano | 핶국어 | Lietuvių | Magyar | Nederlands | 旡涬語 | Norsk (bokmál) | Polski | Português | Русскиб | Română | Slovenčina | Slovenščina | Српски / Srpski | Suomi | Svenska | తెలుగు | Türkçe | УкраїнсѦка | 中文

    Autorem skryptu AdWiki v0.8 (2007) jest husky83
    Wikipedia jest zarejestrowanym znakiem towarowym Wikimedia Foundation
    Wszystkie materiały pochodzą z Wikipedii, obięte są licencją GNU Free Documentation License