SEARCH...:


recently watched....:
  • Zaratustro [eo]
  • ロット=エ=ガロンヌ県 [ja]
  • Strategio [eo]
  • Tempo [eo]
  • モスクワ川 [ja]
  • 476 [nn]
  • Mondrepuis [ceb]
  • Vikio [eo]
  • ラグナー・グラニト [ja]
  • Strona Głśwna [pl]
  • Martigny, Aisne [ceb]

  • jetzt mitverdienen


    Der freche Erotikshop!
    02 Logo 120x60

    Party Explosion - Click here!
    Final Fantasy III DS game

    Miller Brothers, Click here!
    www.easycar.com
    Estate
    Win a Supercar of your dreams........make Summer special this year

    00003 ORION - Logo
    Fancy a hot adventure? More fun for HIM and HER – Shopping at PABO.com!

    LANGUAGE: ar | id | bg | ca | ceb | cs | da | de | et | en / / | es | eo | fr | gr | he | hr it | ko | lt | hu | nl | ja | no | pl | pt | ru | ro | sk | sl | sr | fi | sv | te | tr | uk | zh

    Zaratuŝtro

    El Vikipedio

    (Alidirektita el Zaratustro)
    Saltu al: navigado, serĉo
    Zaratuŝtro


    Zaratuŝtro (n.ĉ. 1080 a.K.), la Fondinto de Zaratuŝtrismo, ankaŭ konata kiel Zoroastro, Zaratuŝtra, kaj Zartoŝt, vivis ĉirkaŭ ses cent jarojn antaŭ la invado de Kserkso en Grekion.

    Enhavo

    [redakti] Nomo

    La Nomo zaraθ-uštra estas Bahuvriha kombinaĵo en la avesta lingvo kiu signifas "havante maljunajn kamelojn, tiu kiu posedas maljunajn kamelojn". La unua parto de la nomo antaŭ estis tradukita kiel "flavaj" aŭ "oraj", de la avesta "zaraj", donante la signifon "[havante] flavaj kameloj". Pli romantika, sed neakurata, traduko de la nomo en la pasinteco estis "[portanto de la] ora tagiĝo", bazita sur la erara supozo ke la dua parto de la nomo estas variaĵo de la veda vorto "uŝas" kiu signifas "tagiĝo". La lasta traduko ŝajne devenis de deziro doni pli taŭgan signifon al la nomo de la Profeto ol "posedanto de maljunaj kameloj."

    [redakti] Naskiĝo

    La Denkard tiel priskribas la alvenon de Zaratuŝtro:

    "Plie, Dio, por doni ĝojon al la bona kreaĵo, de la komenco de la mondo, kreis, en pura kaj luma esenco, la sankta Zartoŝt kiel konatulo de la Amahaspandoj, dotita per bonkvalitoj, pensema, kaj plene atentema. Kaja Lia esenco estis farita en la Spirita Mondo por (la tasko de) predikado, kaj disvastigado de la religio tra la mondo. Kaj en la ĝusta tempo Li estis malsupren-sendita en la mondon kiel Viro, investita per tera Korpo. Tiutempe (t.e. kiam la pura Spirito de Zartoŝt eniris la domon de argilo), superega speco de lumo kaj brileco komencis ekbrili el Lia domo, pere de stelo (en la ĉieloj). Kaj li naskiĝis de Sia Patro Pouruŝasp -- ido de (la Peŝdadia Reĝo) Ĝamŝed -- kaj de Sia patrino Dukdaub. Plie, kiam Li (la Profeto) naskiĝis, estis lumo kiel la brilego de fajro--blindumo kaj krepusko--radiante de Lia domo ĉiudirekten, alte en la aeron, kaj al granda distanco tra la tero, kiel signo de Lia grandeco kaj ekzalteco." (Denkard: 5.2.1)

    [redakti] Frua Vivo kaj Revelacio

    Lia patro estis nobelo de reĝa deveno, sed ne tro potenca. Zaratuŝtro estis la tria el kvin fratoj. Li estis pastro. Li ricevis Sian Revelacion kaj Profetecon kiam Dio (en la antikva persa Ahura Mazda aŭ Ohrmazd) sendis al Li vizion. La Spirito Vohu Manah ('Bona Penso') ordonis al Li kontraŭstari la sangajn oferojn de la tradiciaj persaj kultoj kaj helpi la malriĉulojn. Li ricevis vizion en kiu Li vidis la komencon de la mondo kaj eksciis ke Li estis elektita en la komenco de tempo por Sia Misio. Li diris ke Li vidis kaj aŭdis Dion. (Zaehner: p. 35, 44)

    [redakti] Persekutado

    Kiam Li anoncis Sian Mision, Zaratuŝtro estis tuj persekutata de la sekvantoj de la mitra kulto. Persekutita kaj ekzilita, apartigita de Sia familio, Zaratuŝtro suferis la saman sorton de la aliaj fondintoj de mondreligioj. Zaratuŝtro diris: "Al kiu lando Mi fuĝu, kien fuĝi? De nobeloj kaj miaj konatuloj ili apartigas Min, nek Mi plaĉas al la homoj [......], nek al la mensogaj regantoj de la lando. Kiamaniere Mi plaĉos al Vi, Mazda Ahura?" (Yazda 46.1)

    [redakti] Azilo kun Reĝo Viŝtasp

    Tamen, Li finfine ricevis azilon de kajana Reĝo Viŝtasp. Laŭ la Denkard, Li faris multajn miraklojn kaj konvinkajn pruvojn por la reĝo, kiu finfine akceptis Zaratuŝtrismon. Viŝtasp faris ĝin la oficiala religio de sia regno. Ĝi poste ankaŭ fariĝis la ŝtat-religio de la Persa imperio.

    [redakti] Instruoj

    Zaratuŝtro admonis Siajn sekvantojn "regi ĉiujn iliajn dezirojn laŭ la ordonoj de Dio... montri al bonaj homoj la plenan bonon de ĉiu virto, kaj fari la homojn de la mondo komfortaj ĉiumaniere, kaj instrui ilin kiel gajni siajn vivtenojn per honestaj rimedoj. Homo en tiu ĉi mondo povas akiri komforton (t.e. feliĉon) en tri manieroj. Unue pere de memregado laŭ ĉiuj ordonoj de Dio, due per gardado de la animo de ĉiuj nocoj, kaj trie per atingo al la kompreno de la venonta spirita mondo." (5.5.1-2)

    Plie, Li instruis ke "penso de adorado pri la unu Vivdonanto okazas pro vivado laŭ Siaj leĝoj". Tio ĉi povas esti atingita per "bonaj pensoj, bonaj vortoj, bonaj agoj, kaj evitado de malbonaj pensoj, malbonaj vortoj, malbonaj agoj." (5.6.2)

    [redakti] La Mond-Savanto

    Zaratuŝtro instruis ke Li ne estis la unua Profeto. Li diris ke "la alveno de veraj Profetoj en tiun ĉi mondon estas por la celo riveli al la homoj la misteron de la spirita mondo, kun la celo bremsi iliajn sopirojn al pekaj agoj, kaj konfirmi ilian determinon strebi por bonaj agoj." La Profetoj "devas esti agnoskataj kaj iliaj vojoj sekvataj". (5.8.2.) Zaratuŝtro profetis ke en la estonteco aperus Resurekton kaj la alveno de Promesita Savanto, kiu ankaŭ estus Sia ido.

    "Li estos la venkema Pliboniganto (Ŝaoŝjant) pernome kaj la Mond-renoviganto (Astat-ereta) pernome. Li estos Pliboniganto ĉar li plibonigos la tutan fizikan mondon; li estos Mond-renoviganto ĉar li establos la fizikan ekzistadon nedetrueblan." (Avesta, Farvardin Yast, 13.129)

    Bahá'u'lláh, Fondinto de la Bahaa Kredo pretendis esti la Promesito de Zaratuŝtrismo. Laŭ 'Abdu'l-Bahá, Bahá'u'lláh estas praido de Zaratuŝtro.

    La nomon Zaratuŝtro popularigis ankaŭ Niĉeo en sia verko Tiele parolis Zaratuŝtra.

    [redakti] En Esperanto

    Tiele parolis Zaratuŝtra: libro por ĉiu kaj neniu (Friedrich Nietzsche. Trad. de W. A. Verloren van Themaat. Enkonduko kaj notoj de Walther Linden.)

    Change language: All | الرربية | Bahasa Indonesia | Български | Català | Cebuano | Ħesky | Dansk | Deutsch | Eesti | English | Español | Esperanto | Français | עברית | Hrvatski | Italiano | 핶국어 | Lietuvių | Magyar | Nederlands | 旡涬語 | Norsk (bokmál) | Polski | Português | Русскиб | Română | Slovenčina | Slovenščina | Српски / Srpski | Suomi | Svenska | తెలుగు | Türkçe | УкраїнсѦка | 中文

    Autorem skryptu AdWiki v0.8 (2007) jest husky83
    Wikipedia jest zarejestrowanym znakiem towarowym Wikimedia Foundation
    Wszystkie materiały pochodzą z Wikipedii, obięte są licencją GNU Free Documentation License